Reinhard Klimmt

germana politikisto

Reinhard KLIMMT estas germana politikisto. Li naskiĝis la  16-an de aŭgusto 1942(nun 1942-08-16) en Berlino, do nun estas 81-jara, kreskis en Bramsche-Engter apud Osnabrück kaj post la lernejaj jaroj studis historion en la ŝtata universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj Homburg. Reinhard Klimmt ekde 1964 membras en kaj reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kaj post la studo en la partio havis vastan faskon da profesiaj postenoj. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li inter la 29-a de septembro 1999 kaj la 16-a de novembro 2000 estis ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo. Antaŭe li de 1998 ĝis 1999 estis ĉefministro de la germania federacia lando Sarlando.

Reinhard Klimmt
Persona informo
Reinhard Klimmt
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1942 (1942-08-16) (81-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Sarlando vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Sarbruko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reinhard Klimmt en 2012