Rejdo razio konsistas el surpriza embusko ĉe instalaĵo aŭ malamika forto starante ie kun specifa celo, sen venkaj aŭ konkeraj pretendoj super teritorio, kaj post la rejdo, la atakantaj fortoj revenas tuje al la amika teritorio. Kutime la rejdo daŭras mallonge kaj partoprenas en ĝi relative malgrandan nombron da personoj. La atakanta divizio povas konsisti el komandoj aŭ neregulaj trupoj, aŭ alia organizita trupo por ĉi misio.

La rejdoj estas entreprenataj pro pluraj kialoj:

  • Por demoralizi, konfuzigi aŭ lacigi la malamikon.
  • Por forrabi lokon, por akiri certajn objektojn aŭ konkretajn personojn.
  • Por detrui proprietaĵojn aŭ aliajn celojn el ekonomia aŭ strategia valoro, aŭ mortigi certajn personojn.
  • Por liberigi milit-prizonulojn kaj akiri militistan inteligentecon.

Ekde la dua mondmilito ankaŭ nomiĝas aera rejdo la atakoj realigitaj de aviadiloj super objektivo situanta en malamika teritorio.