Rekaredo la 1-a

reĝo de visigotoj

Rekaredo la 1-a (? – Toledo, m. la 21-an de decembro 601) estis reĝo de la visigotoj de 586 al 601, kiam li mortis en Toledo.

Rekaredo la 1-a
Katolikiĝo de Rekaredo
Katolikiĝo de Rekaredo
Persona informo
Flavius Reccaredus, Recaredus
Naskiĝo ĉ. 560
en Sevilo
Morto 21-an de decembro 601 (0601-12-21)
en Toledo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de la Visigotoj vd
Familio
Patro Leovigildo vd
Gefratoj Hermenegild vd
Edz(in)o Baddo vd
Infanoj Liuva II vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Laborkampo nobelarohistorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo kaj sukcedinto de Leovigildo, batalis kontraŭ la frankoj, la bizancanoj (ankoraŭ en la andaluza marbordo) kaj la vaskonoj, kaj sufokigis plurajn ribelojn de la visigotaj nobeloj.

La pleja elstaraĵo dum lia regado, kiu okazis en 589, estis la kunvokado de la Tria koncilio de Toledo en kiu, kune kun aliaj nobeloj kaj ekleziaj episkopoj, forĵuris sian kredon je arianismo kaj konvertiĝis al la katolikismo, per kiu li entreprenis la religian unuiĝon inter visigotoj kaj hispanromianoj, sopirita de lia patro el inversa formo kiu verŝajne kaj paradokse konsilis tiun vojon al sia filo.