Rektokoneksa spirala galaksio

spirala galaksio kun rekta strukturo ĉe centro

Rektokoneksa spirala galaksio estas spirala galaksio kun centra strukturo kun formo de rekta koneksaĵo konsistanta el steloj. Rekta koneksaĵo estas trovita en proksimume duono de ĉiuj spiralaj galaksioj.[1] Rekta koneksaĵo ĝenerale influas moviĝojn kaj de steloj kaj de interstela gaso en spiralaj galaksioj kaj povas influi ankaŭ spiralajn branĉojn.[1]

NGC 1300, vidita preskaŭ de edro. Bildo de kosmoteleskopo Hubble.
NGC 253, rektokoneksa spirala galaksio (2MASS).
NGC 1672

Edwin Hubble klasifikis ĉi tiujn specojn de spiralaj galaksioj kiel "Sb" en lia Klasifiko de galaksioj, kaj aranĝis ilin en tri sub-kategorioj surbaze de tio kiom malfermitaj estas la branĉo de la spiralo. Speco SBa havas proksimajn buklojn de la spiralo, kaj speco SBc havas malproksimajn buklojn de la spiralo. Speco SBb estas la intera. Kvara speco SBm estis sinsekve kreita por priskribi malregulajn galaksiojn, kiuj estis iam klasifikitaj kiel malregulaj galaksioj, sed enhavas rektan koneksaĵon kaj spiralojn.

Observadoj per radioteleskopoj donis informon kiu sugestis ke la Lakta vojo estas rektokoneksa spirala galaksio. En 2005, observadoj de kosma teleskopo Spitzer en transruĝa lumo donis aldonan konfirmon de ĉi tio.

La rekta koneksaĵo redakti

Rektokoneksaj spiralaj galaksioj estas relative oftaj, ĝis du trionoj de ĉiuj spiralaj galaksioj enhavas rektan koneksaĵon.[2] La aktuala hipotezo estas ke la rekta koneksaĵo agas kiel speco de inkubaciilo por steloj, bruliganta naskiĝon de steloj. Oni opinias ke la rekta koneksaĵo agas kiel mekanismo kiu kanaligas gason en sin el la spiralo branĉoj per orbita resonado.[3] Oni opinias ke ĉi tiu procezo ankaŭ eksplikas kial multaj rektokoneksaj spiralaj galaksioj havas aktivajn galaksiajn kernojn, tiaj kia estas vidata en la M101.

La kreado de la rekta koneksaĵo estas ĝenerale pensita kiel la rezulto de denseca ondo elradianta de la centro de la galaksio, kies efiko estas reformigi orbitojn de la enaj steloj. Ĉi tiu efiko igas dum tempo la steloj orbiti pli ekstere, kio kreas sin subtenantan rektan strukturon.[4] Alia ebla kaŭzo de kreado de rektaj koneksaĵoj estas tajdaj fortoj inter galaksioj.

Oni opinias ke rektaj koneksaĵoj estas nedaŭra fenomeno en la vivo de spiralaj galaksioj, la rektaj koneksaĵoj strukturo kadukiĝanta dum tempo, konvertantas la galaksion en la regulan spiralan.

La tuberoj redakti

Studantaj la kernon de la Lakta Vojo, sciencistoj trovis ke la tubero de la Lakta Vojo estas ternukso-forma. Tio gvidis al la konkludo ke ĉiuj rektokoneksaj spiralaj galaksioj havas ternukso-forman tuberon. Se estas observata malproksima spirala galaksio kun turna akso perpendikulara al la linio de vido, do ĝi videblas de rando, la geometria formo de la tubero povas esti facile observita, kaj pro tio rapide klasifikita kiel aŭ rektokoneksa spirala aŭ regula spirala galaksio. Uzante tiun manieron la Galaksio NGC 4565 estas klasifikita kiel rektokoneksa spirala galaksio.

Ekzemploj redakti

Nomo Speco Konstelacio
M58 SBc Virgo
M91 SBb Berenica Hararo
M95 SBb Leono
M109 SBb Granda Ursino
NGC 1300 SBbc Eridano
NGC 1365 SBc Forno

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 J. Binney, S. Tremaine. (1987) Galactic Dynamics - Galaksia Dinamiko. Princeton (Nov-Ĵerzejo): Princeton University Press. ISBN 0-691-08445-9.
  2. P. B. Eskridge, J. A. Frogel (1999). “What is the True Fraction of Barred Spiral Galaxies? - Kio estas la vera frakcio de rektokoneksaj spiralaj galaksioj?”, Astrophysics and Space Science - Astrofiziko kaj Spaca Scienco 269/270, p. 427–430. 
  3. J. H. Knapen, D. Pérez-Ramírez, S. Laine (2002). “Circumnuclear regions in barred spiral galaxies - II. Relations to host galaxies - Ĉirkaŭkernaj regionoj en rektokoneksaj spiralaj galaksioj - II. Rilatoj al gastigantaj galaksioj”, Monthly Notice of the Royal Astronomical Society - Monataj rimarkoj de la Reĝa Astronomia Socio 337 (3), p. 808–828. 
  4. F. Bournaud, F. Combes (2002). “Gas accretion on spiral galaxies: Bar formation and renewal - Gasa enenigo sur spiralaj galaksioj: formigo kaj renovigo de rekta koneksaĵo”, Astronomy and Astrophysics - Astronomio kaj Astrofiziko 392, p. 83–102.