Religia voto laŭ la religia medio estas promeso farita al Dio. Tiu promeso estas deviganta, kaj do ĝi malsamas ol la simpla “rezolucio” aŭ “engaĝiĝo per bona intenco”, kiu koncernas “fari aŭ ne fari” ion en la estonteco.

Ora krono por la ceremonio de la konfeso de votoj (trovita en la zono de la lago de Konstanco, 1760).
Pervota promeso en klaŭzura monaĥinejo.

En tiu ampleksa signifo, en ĉiuj religioj, ekzistas tiuj formoj de promesoj. Ekzemple, en Budhismo la Bodhisattva estas tiu kiu votas kaj sin devigas atingi la iluminiĝon.

Striktesence, ĉiukaze, voto vaste kaj intense eniras la kristanan tradicion. Pro tio la artikolo atentigas precipe pri la votoj en la kristana medio

Ĝeneralaj elementoj redakti

Koncerne rilaton inter homo kaj homo, promeso antaŭsupozas la fidelecon de la plenumanto; ulo promesas volante ke aliulo fidus je li, kaj per sia fideleco li sin montras inda je konfido. Se, malkaze, li rompas la promeson, li senkreditiĝas ĉe la alies okuloj startigante seniluziiĝon kiu estas ruiniga por la reciproka konfido. Nu, tiuj konsideroj ne povas esti aplikitaj al Dio: fakte, por tiu kiu promesas ne eblas trompi Dion pri siaj sammomentaj intencoj, ĉar Tiu ĉi jam scias ĉu la promesanto estos konstanta, estonte; tial, Li estas ankaŭ senigita el la risko de seniluziiĝo pro la neatendita fiasko de la promeso. Tamen, same kiel eblas oferi al Dio aĵojn ekzistantajn aŭ agojn nunajn, samamaniere eblas oferi al Li agojn kaj aĵojn estontajn kaj la konstantecon en la volo pluplenumi la promeson. Tia ofero de konstanteco estas karakteriza de la religia voto. Sinsekva ŝanĝo en la intenco de votinto estas ĝuste pro tio manko de respekto al Dio: similas al “forigi ion kio estis donacita al Li”, kaj estas, tial, sakrilegio (en la senco plej ampleksa de la vorto). Fakte, malsame ol la simpla rompo de promeso farita al homo, fiasko en la donado al Dio de tio promesita estas konsiderata ofendo tre serioza.

Ĝeneralsence, voto estas ankaŭ konfeso de profunda kredo-fido je Dio per dediĉo de la homaj agoj al la dia volo, kaj estas, do, agnosko de Do kiel fina celo de la homo, laŭ la religia konscienco. Per la observo de la voto, fakte, la votinto implicite deklaras ke Dio meritas pli ol tio kion mem promesas. Tio montras kiel la voto –striktsence – estas efektigebla nur por Dio kaj antaŭ Dio, kaj ne por la sanktuloj: tiuj povas, ja jes, estis instigo de promesoj de devotuloj, sed ĉio fone estas adresita al Dio kiu estas la fina celo de la promesanto kaj de la sanktuloj.

Vidpunkte de la religia praktiko, plue, la voto estis taksata tre utila por plifortigi la volon de la votanto, kaj pro la psikologia (sugestio kaj memkonscio) kaj – teologie – efikoj ligantaj al al Dio, kiuj por la kristana kredanto estas donoj de la Sankta Spirito.

La voto laŭ la kristanaj moralo kaj teologio redakti

Se plikonsideri la karakrizojn de la kristanaj moralo kaj teologio (aparte tiujn de katolikismo rilate la voton, pri tiu estis formulitaj difinoj kaj eksplikoj tre precizaj. Antaŭĉio, voto, ankaŭ kiam ĝi koncernas materion de malgranda gravo, antaŭsupozas la plenan volan konsenton: temas, fakte, pri grandanima ago por Dio, kaj neniu povus donaci ion se ne plenekonscia pri tio kion mem estas faranta per tiu ago. Ĉiu sunstanca eraro, aŭ ĉiukaze ĉiu eraro kiu estus vera instigo de la voto, igas la voton nula kaj senvalida. Por juĝi la efikon de ebla eraro necesas koni la volon de tiu kiu votis en la monento en kiu ĝi estis farata; tial, persono kiu povus sinserece diri "se mi scius tion kaj tion, mi ne ĝin eligus”, ne estas devigata plenumi la voton. Tamen, ankaŭ rilate tion la religiaj psikologio kaj juraj kriterioj helpas konscii pri si mem kaj malkovri la meandrojn de la animo kiu mem perceptas la devigon de la promeso.

La objekto de la voto, laŭ la klasika formulo, ne povas simple esti "io dona", sed "io plibona"; el tio sekvas, kompreneble, ke neniu voto povas esti promeso pri io kontraŭleĝa aŭ indiferenta, ĉar la sankteco de Dio estus ne neakordigebla kun malbona afero aŭ plimalgrava ol tio jam deviga, aŭ ne tute bona. Krome, la objekto de la voto devas esti io humane ebla, ĉar neniu povas esti devigata plenumi neeblaĵon. Tial, neniu homo povas voti “eviti ĉiun pekon”, eĉ la plej etajn, ĉar tio estas fakte neebla. Tamen spiritaj gvidantoj tion racie eksplikas plidetale kaj pli konvinkige.

Voto privata kaj voto publika redakti

La promeso, en kiu konsistas la voto, povas esti “privatforma”. En tiu formo, en la popola devoteco, per voto oni intencas promesi ion al Dio, ĝin dependigante de la atingo-ricevo de la graca favoro petita al Dio. En la kazo de atingo-ricevo de la petitaĵo, la persono kiu faris la voton ĝin devas efektivigi (pilgrimo al sanktaj lokoj, almozo al bezonuloj ktp; kaj, foje, pri tio plenumiĝo restas signo nome en latina "ex voto".

La promeso en kiu konsistas la voto povas esti publikforma. Tiu formo, en la Katolika Eklezio, estas normita en la Kodo de kanona juro kie estas indikataj la tempoj kaj manieroj por ke katoliko povu aliri la votajn promesojn.

Voto en la Biblio redakti

En la Biblio ne estas parolate tekniksence pri religiaj votoj. Estas parolate, tamen, pri apartaj formoj de konsekro al Dio nerilate al promesoj. Estas, fakte, parolate pri apartaj formoj de konsekro al Dio. Oni vidu, ekzemple, Nazireato.

La teknika hebrea vorto estas “נזיר, nazir)” kiu signifas “solena promeso”, “voto farita al Dio” danke al faroro ricevita aŭ petita kaj atendita. Foje temas pri votoj kiujn la kristana kaj moderna nun rifuzas, vidu la voton de Jefte (Juĝistoj 11, 30-31), kiu promesis buĉoferi homon, kiu fakte estis lian filinon.

Sinonimo al: נזיר, nazir) estas ankaŭ :”alah” (ĵuro), ’issar” (abstino), shevu‘ah (ĵuro).

Tiuj vortoj aperas en Levidoj 7, 6 (vota ofero); 22,18 (ofero por ĉiu voto kaj dono vola); 22,23 (vola ofero sendifekta/difekta; 27,2 (juraj aspektoj).

El tiuj tekstoj kaj alaj de aliaj libroj de la Malnova Testamento deduktigas ke: la voto estas solena pakto kun Dio (kutime por danki pro favoro): ke ĝi estis engaĝiĝo portempa (escepte de malmultaj okazoj); ke temas pri promeso efektigenda, la voto tial estas serioza afero. Nur en certaj cirkonstancoj ĝi povis esti anstataŭata aŭ forigata, kun peno kaj riske de peko.

Voto en la Evangelioj redakti

La Evangelioj ne parolas pri votoj, sed pri elektoj de vivo kiun Jesuo Kristo faris. Aparte estas priskribita lia vivo malriĉa, lia vivo en obeo al la ĉiela Patro kaj lia elekto travivi vivo ĉasta.

En la Nova Testamento la vorto “voto” aperas nur unufojojn kun referenco al Paŭlo el Tarso (Agoj 18,18: “18 Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson”.

En la historio de la Eklezio redakti

En la jarcentoj sekvaj al la vivo de Jesuo Kristo, kristanoj provis unuformiĝi al li. Iuj, aparte, volis lin sekvi ankaŭ en tiuj liaj personaj elektoj, de vivo, malriĉa, ĉasta kaj obea.

Iom post io tiuj elektoj solidiĝis en konfeso de religiaj votoj, nome de vivo malriĉa, ĉasta kaj obea.

Religiaj votoj en la institutoj de konsekrita vivo redakti

 
Solena ceremonio por pervota promeso de monaĥo.

La apartenantoj al la Institutoj de konsekrita vivo konfesas en aparta formo la evangeliajn konsilojn de ĉasteco, malriĉeco kaj obeo. Al la institutoj de konsekrita vivo apartenas la “gereligiuloj”, kiuj al la konfeso de la religiaj votoj flankigas la elekton de komuna vivo, kaj la membroj de la sekularaj institutoj kiuj konfesas la votojn sed ne praktikas la komunecon de vivo (almenaŭ ne devige).

Kontraŭe, la membroj de societoj de apostola vivo (kiel, ekzemple, la konfederacio de la Oratorio de Sankta Filipo Neri igas deviga la komunumon sed ne konfesas religiajn votojn.

En la institutoj de pli antikva fondo (diritaj religiaj ordenoj) la votoj estas promesitaj solene. En la institutoj de pli frua fondo (diritaj religiaj kongregacioj la votoj estas promesitaj en simpla formo.

Fakte, tamen, tiu distindo inter votoj solenaj kaj simplaj estas hodiaŭ nur tradicia kaj formala. En la pasinto la diferenco kreis jurajn rezultojn malsanajn kaj en la eklezio kaj en la ŝtatoj; sed hodiaŭ, ankaŭ pro la preskaŭ universa akcepto de la principo de la separo de Stato kaj Eklezio, ambaŭ unuformiĝis ĉe nivele de la simplaj.

Kiu eniras Instituton de konsekrita vivo, post periodo ĝenerale unu-dujara de studo kaj profundigo, dirita noviceco, ligiĝas al la Instituto per religiaj votoj. Ĝenerale antaŭe la votoj estas portempaj kaj portempe renoveblaj; sekve, post kelkaj jaroj, la votoj estas promesitaj solenforme kaj per ili oni ligiĝas al la ordeno aŭ Instituto porĉiame.

La religiaj votoj en la Orientaj Kristanaj Eklezioj redakti

En tiu mondo iam sufiĉis por aperi kaj esti monaĥo la tonsuro kaj aparte la la specifa religia vesto, sed iom post ion vastiĝis ankaŭ la praktiko eldiris solene siajn promesojn, nome la votoj, kaj por montri sian volon vivi monaĥe aŭ monaĥine kaj por plifortigi sian inklinon tion fari.

La votoj konfesataj de la ortodoksaj gemonaĥoj, ekzemple, estas ĉiam tiuj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo; kaj ili estis eldiritaj laŭ proceduroj kaj ceremonioj tradicie fiksitaj kaj direktitaj de la abato.

Bibliografio redakti

  • Ubaldo Terrinoni, Parola di Dio e voti religiosi: iconebibliche, EDB, Bologna, 2004
  • Alfredo Oriani, Matrimonio, Barbèra (Firenze). pagine 233,|1886

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Itallingva prezentado pri la religiaj votoj
  • [2] Cathopedia, surveba katolika enciklopedio.
  • [3] Itallingvaj diroj kaj sentencoj pri la religiaj votoj
  • [4] Franclinvve.

Vidu ankaŭ redakti