Rememoro de la mortintoj en Nederlando

Ĉiujare estas en Nederlando je la 4-a de majo la Nacia Rememoro de la mortintoj. Oni rememoras ĉiujn civilajn kaj armeajn personojn de Nederlando, kiuj kie ajn en la mondo pereis ekde la komenco de la Dua Mondmilito (la komenco estis por Nederlando je la 10-a de majo 1940) kaj dum militsituacioj kaj dum pacoperacoj.

Nacia monumento sur la Dam en Amsterdamo

Ĝis 1961 la rememoro nur rilatis al la nederlandaj viktimoj de la Dua Mondmilito. Ekde 1961 je la 4-a de majo ankaŭ viktimoj de aliaj armitaj konfliktoj estas rememorigitaj.

La rememoroj konsistas el solenaĵo, sekvata de la metado de florkronoj ĉe la nacia monumento sur la Dam en Amsterdamo de la reĝino kaj reprezentantoj de la nederlanda registaro, la armeo, rezistado kaj ĉiaj organizaĵoj kaj grupigoj en la socio. Je la oka en la vespero oni dum du minutoj silentas pro rememoro al tiuj kiuj dum aŭ pro la milito pereis. Je la 4-a de majo 1994 por la unua fojo la flagoj, kiuj antaŭe pendis duonstange, estis hisitaj dum la aŭdigo de la nacia himno Wilhelmus.

Ankaŭ sur aliaj lokoj en en Nederlando estas solenaĵoj kaj metadoj de floroj kaj florkronoj, kiel sur la Waalsdorpervlakte kaj centoj da aliaj lokoj kie estas tombejoj aŭ monumemtoj kiuj rememoras al la okupacio.

Unu tago pliposte, je la 5-a de majo oni festas la liberigon el la germana okupacio (1940-1945).

Vida ankaŭ redakti

Flagprotokolo