Remigen

komunumo de Svislando

Remigen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1027 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Remigen
Blazono de Remigen
Preĝejo de Remigen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 30′ 59″ N 8° 11′ 15″ O / 47.51639 °N, 8.18750 °O / 47.51639; 8.18750 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 59″ N 8° 11′ 15″ O / 47.51639 °N, 8.18750 °O / 47.51639; 8.18750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1027
Areo 7,87 km²
Alteco 394 m super marnivelo
Poŝtkodo 5236
Komunumkodo 4110
Mapo de Remigen
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Remigen situas en la transirzono de la Tavola Ĵuraso al la Falda Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,87 km², de kiuj 4,44 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,56 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 699 m s.m. sur la monto Geissberg, dum la plej malalta punkto situas sur 369 m s.m. sur la Ebenaĵo de Rüfenach.

Najbara komunumo redakti

La komunumo Remigen limas en nordo al Mettauertal, en nordoriento al Villigen, en sudoriento al Rüfenach, en sudo al Riniken kaj Oberbözberg, en okcidento al Mönthal, kaj en nordokcidento al Gansingen.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinioj de Brugg al Laufenburg kaj de Brug al Mönthal.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Stilli al Laufenburg. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas sudokcidente en distanco de 13 kilometroj en Effingen nur direkte al Zuriko, kaj okcidente en distanco de 15 kilometroj en Frick.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Remigen datiĝas el la jaro 1064 kiel Ramingen[1].

Dum mezepoko Remigen estis parto de la Bieno Rejno, kiu apartenis al la Monaĥejo Murbach en Alzaco. En la 13-a jarcento la bieno apartenis al la Habsburgoj, kiuj atribuis la vilaĝon Remigen al la tribunala distrikto Bözberg. En la jaro 1291 Rudolfo la 1-a de Habsburgo aĉetis la Bienon Rejno, kaj tiel akiris pri Remigen, Mönthal kaj Villigen krom la alta ankaŭ la malaltan jurisdikcion. En la jaro 1345 la reĝino Agnes de Hungario donacis la bienon al la Monaĥejo Wittichen en la valo de Kinzig en Nigra Arbaro. Inter la jaro 1348 kaj 1377 la posedantoj de la bieno plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis fine la bieno estis integrita al la Senjorejo Schenkenberg.

Kiam en la jaro 1460 la urbo Berno konkeris la Senjorejon Schenkenberg, la privilegioj de la Monaĥejo Wittichen estis konservitaj. En la jaro 1525 Berno enkondukis la reformacion en la regiono, kion la monaĥinoj de Wittichen tamen ne volis akcepti kaj tial vendis en la jaro 1544 la Bienon Rejno al la Senjoroj de Hallwyl. En la jaro 1566 la bieno estis disigita de la tribunala distrikto Bözberg, kaj Stilli fariĝis propra tribunaldistrikto. En la jaroj 1588 respektive 1599 la urbo Brugg akiris du trionojn de la Bieno Rejno kaj Berno la restantan trionon.[2]

Okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis en marto kaj aprilo 1798 Argovion de la berna servuteco. La Bieno Rejno nun fariĝis parto de la nove fondita Kantono Argovio. En la jaro 1803 okace de la mediacio Kantono Argovio dissolvis la Bienon Rejno kaj transformis la unuopajn vilaĝojn al apartaj politikaj komunumoj.

Referencoj redakti

  1. Dorfzeitung von Remigen (Vilaĝa Revuo de Remigen), nr-o 17 de februaro 1965
  2. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Remigen en la germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti