La remilo estas ilo uzita por moviĝi en akvo sur boato. Tiu movomaniero nomiĝas remado. Remilo kvazaŭ estas longa stango kun tenilo ĉe unu fino kaj padelo ĉe la alia. Remilo distingiĝas de pagajo, ĉar remilo apogiĝas sur la boatorando aŭ en remilingo dum pagajon oni nur tenas per la manoj. Por tio ĝi havas ankaŭ ŝirmilon kaj pinĉringon. Fizike, ĝi estas levilo. Ekzistas du tipoj da remiloj: unuremiloj kaj duremiloj. Unuremilon oni tenas ambaŭmane. Duremilojn oni tenas nur per unu mano, sed oni ĉiam uzas du duremilojn samtempe.

Du remiloj

La remisto aplikas potencon al remilo per ĝia tenilo. La remilingo kreas reziston, danke al kiu oni povas komuniki movon, kaj la pivoto estas en la mergiĝopunkto de la remilo.

Konstruo redakti

Duremiloj kaj unuremiloj ne multe distingiĝas krom la mezuroj. Duremilo estas proksimume 2,8 metrojn longa kaj pezas proksimume 1,4 kg. Unuremilo estas proksimume 3,7 metrojn longa kaj pezas proksimume 2,4 kg. La tenilo povas esti farita aŭ el karbofibra plasto kun guma tego aŭ el ligno. Kontraŭe al la aliaj partoj de la remilo la uzo de ligno tie estas ankoraŭ kutima en konkursboatoj. Ĉar oni tenas unuremilon ambaŭmane ties tenilo estas kompreneble pli longa ol tio de duremilo. Proksimume unu metron for de la tenila fino troviĝas ŝirmaĵo. Ĝi kuŝas en la remilingo kaj havas flankojn, kiuj helpas ke la padelo estas kun la ĝusta angulo en kaj super la akvo. Sur la ŝirmaĵo troviĝas pinĉringo, kiu neebligas ke la remilo glitas tra la remilingo. Ĝi ankaŭ dislimas la remilon en enan levilon (ĝis la tenilo) kaj eksteran levilon (ĝis la padelo). Ĉe la alia fino de remilo troviĝas la padelo. De tiu ekzistas pluraj tipoj. La moderna porkonkursa variaĵo estas la padelego, kiu estas nesimetria. La antaŭa variaĵo estis la t.n. Mâcon-padelo[noto 1]. Ĝi nomiĝas tiel ĉar en la eŭropa ĉampionumo en 1959 en Mâcon (Francujo) la okcidentgermana teamo sukcese uzis tiun padelon. Oni ankoraŭ uzas ĝin por komencantoj aŭ dum ekskursoj. La padeloj estas koloritaj laŭ la koloroj de la kluboŝtato al kiu la teamo apartenas.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Elparolo: [makon]

Vidu ankaŭ redakti