Remiso en konkurso inter du (aŭ pli) oponaj individuoj aŭ teamoj estas egalpoentado, ĉe remiso ne estas venkinto, nek malvenkinto, ĉar ambaŭ teamoj havas same multajn poentojn (golojn …). (Origine remiso estas termino el ŝako.)

Kelkaj sportoj akceptas remisan rezulton de matĉo (ekzemple atletiko , multaj pilkoludoj). Sed en aliaj sportoj la reglamento ne konas remison (ekzemple teniso, tabloteniso, glacihokeo, korbopilko). En kazoj de egalaj rezultoj ĉi-lastaj sportoj efektivigas unu aŭ plurajn el la sekvaj solvoj:

  • suplementa matĉdaŭro post la regula matĉdaŭro
    - foje kun la regulo de arĝentaora golo - ekzemple en futbalo, glacihokeo
  • plifaciligo de poentigo
    - ekzemple redukto de ludantoj en glacihokeo aŭ rezigno pri 2-poenta antaŭeco en teniso
  • speciala kromkonkurso
    - ekzemple penal-ŝotado en futbalo, glacihokeo
  • simpla hazardo
    - ekzemple monerumado kiel aplikita en futbalkonkursoj en la 1960-aj jaroj

Foje turniroj kombinas remiso-permesajn rondojn kun senremisaj (nokaŭtaj) rondoj.

Etimologio:
remiso devenas de la franca remis (remetita - kvazaŭ en la antaŭmatĉan staton) kaj estas aparte uzata por ŝako-matĉoj, kiuj finiĝas sen venkinto. - La germana "unentschieden" (ne decidita) same estas kvazaŭ neŭtra termino, dum la anglaj "tie" (katenita) pli klare esprimas la malkontenton pri la nedecidita stato kaj "draw" (lotumi) jam proponas metodon, solvi la situacion.

Oni esprimas ĝin ankaŭ per vana partio (vidu la 5-an de partio sur la paĝo 844 de la Nova PIV, aŭ la 4-an de partio sur la paĝo 795 de la malnova PIV).

Vidu ankaŭ: redakti