René Robert Cavelier de La Salle

René Robert Cavelier, Sinjoro de La Salle, aŭ pli simple Cavelier de La Salle (naskiĝis la 22-an de novembro 1643 - mortis la 19-an de marto 1687) estis grava franca esploristo de la 17-a jarcento. Li interalie esploris la regionon de la Grandaj Lagoj en hodiaŭa Usono kaj Kanado, sed ankaŭ la riveregon Misisipon. Li postulis la tutan misisipan basenon je la nomo de Francio kaj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kun la nomo Luiziano.

René Robert Cavelier de La Salle
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1643 (1643-11-21)
en Rueno
Morto 19-an de marto 1687 (1687-03-19) (43-jaraĝa)
en Teksaso
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Pierre-Corneille
Subskribo René Robert Cavelier de La Salle
Okupo
Okupo esploristo • vojaĝisto • scienca esploristo
vdr

La Salle organizis sian unuan esplorvojaĝon en 1669, sed la sukceso de tiu ĉi ne estas klara. Li asertis, ke li atingis la riveron Ohio, kiun li sekvis tre profunde ĝis hodiaŭa Kentukio, sed ne la Misisipon, kiu estis esplorita de Louis Joliet en 1672.

Lia plej fama ekspedicio celis al la enfluejo de la Misisipo, kiun li nomigis "Luiziano" kiel omaĝo al la franca reĝo.