Renaat BRAEM [bram] (naskiĝis en Antverpeno la 2-an de aŭgusto 1910, mortis en Essen la 24-an de januaro 2001) estis flandra arkitekto.

Renaat Braem
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1910
en Antverpeno
Morto 24-an de januaro 2001
en Essen
Nacieco flandro
Sukcesis kiel arkitekto
Reprezentaj verkoj La rektorejo de la universitato de Bruselo, Urbokvartalo Arenaplein en Deurne
Persona informo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Familio
Edz(in)o Elza Severin
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Biografio redakti

Braem sekvis kursojn en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ĉe Le Corbusier. Li estas konsiderata la plej grava moderna arkitekto de Belgio, pro liaj rimarkindaj konstruaĵoj, sed ankaŭ pro liaj ideologiaj sintenoj, kiuj ĉiam akompanis lian verkadon.

Inter 1947 kaj 1975 li estis profesoro ĉe la Hoger Instituut voor Bouwkunst en Stedenbouw (Supera instituto pri konstruado kaj urbanizado) en Antverpeno. En 1968 li publikigis la verkon Het lelijkste land ter wereld (La plej malbela lando de la mondo), en kiu li atakis la ĝistiaman urbanizadon de Belgio.

En la sesdekaj jaroj li faris multon por la konservado de la kvartalo Zurenborg, unu el la plej belaj kvartaloj de la distrikto Berchem, parto de Antverpeno. En 1969 li proponis konservi la kompletan kvartalon kaj sukcesis haltigi la planojn de la tiama municipo Berchem komplete malkonstrui ĝin.[1]

En pli alta aĝo Braem ankaŭ pentris kaj skulptis. Renaat Braem estis la bopatro de Hendrik de Roover.

Verkoj redakti

 
Renaat Braem, Rektorejo de la universitato de Bruselo
  • 1935 - Urbo de l' mortintoj
  • 1934 - Linia urbo (urbo laŭlonge de la Albertkanalo inter Antverpeno kaj Lieĝo)
  • 1950 - Brauns-domo en Kraainem
  • 1951-1958 - Urbokvartalo de Kiel
  • 1958 - Braem-Severin-domo: lia propra domo en Deurne
  • 1956-1969 - Modela urbo en Bruselo
  • 1952-1967 - La policeja nubskrapulo en Antverpeno
  • 1957-1967 - Urbokvartalo Sint-Maartensdal en Loveno
  • 1960-1965 - Urbokvartalo Arenaplein en Deurne
  • 1966 - La domo de Gerard Alsteens (GAL) en Overijse
  • 1971-1978 - La rektorejo de la universitato de Bruselo
  • 1972-1977 - Urbokvartalo en Boom

Libroj redakti

  • Het lelijkste land ter wereld (La plej malbela lando de la mondo) (1968)
  • Het schoonste land ter wereld (La plej bela lando de la mondo) (1987)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Bekaert, Geert. (1984) Architecturae liber XI (nederlande france angle). Lieĝo: Pierre Mardaga, p. 5. ISBN 2-87009-219-8.