Renate Künast

germana politikistino

Renate Elli Künast (naskiĝis la 15-an de decembro 1955 en Recklinghausen) estas germana politikistino de la ekologia partio Alianco 90/La Verduloj.

Renate Künast
Persona informo
Renate Künast
Naskonomo Renate Elly Künast
Naskiĝo 15-an de decembro 1955 (1955-12-15) (68-jaraĝa)
en Recklinghausen
Lingvoj germana vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Hochschule Düsseldorf • Libera Universitato Berlino vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • mediprotektulo vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Renate Künast en kampanjo antaŭ la parlamenta baloto de 2017

De 1985 ĝis 1987 kaj de 1989 ĝis 2000 ŝi membris en la landa parlamento de Berlino. Ekde 2002 ŝi membras en la nacia parlamento Bundestag, kaj ekde la jaro 2005 ŝi estas gvidantino de la parlamenta frakcio de sia partio. Inter la jaroj 2001 kaj 2005 Renate Künast krome estis nacia ministrino pri protekto de konsumantoj, nutrado kaj agrikulturo en registaro gvidita de la federacia kanceliero Gerhard Schröder.

Renate Künast en politika debato

En la parlamenta baloto en Germanio 2009 de la 27-a de septembro 2009 ŝi kaj la sampartiano Jürgen Trittin kune estas la pintaj kandidatoj de la partio Alianco 90/La Verduloj.

Eksteraj ligiloj redakti