Renera (Guadalajara)

Renera estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Renera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro [renera.localtic.net]
Politiko
Urbestro José Talaverano Barranquero
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 4,79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 3° 1′ U (mapo)40.492222222222-3.0152777777778Koordinatoj: 40° 30′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Areo 20,23 km²
Renera (Hispanio)
Renera (Hispanio)
DEC
Renera
Renera
Situo de Renera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Renera [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 97 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,79 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Renera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 751 m super marnivelo; je 32 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,23 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°29′32″N 3°00′55″Ok.

Renera troviĝas sur mallarĝa koridoro inter la deklivo kiu descendas el la alkaria paramo kaj la dekstra bordo de la rojo de la Vega (Valo), alfluanto de la rivero Tajuña. Ĝi havas pro tio karakteran disponon longecan ĉar evitis la lokanoj, ekde longe, la konstruadon sur la malsupra parto de la valo por protekti per tio la loĝejojn for de la danĝeraj riverinundoj de la zono.

La municipa teritorio limas kun la najbaraj urbetoj Fuentelviejo, Moratilla de los Meleros, Hueva, Hontoba, Loranca de Tajuña, Aranzueque kaj Armuña de Tajuña.

Historio redakti

La loĝantaro falis el pinto de 514 loĝantoj en 1920 al 97, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome militoj, bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Renera, sed post la Hispana Enlanda Milito okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Renera kie oni falis eĉ al 37 en 1981, sed poste ĝi iom rekuperiĝis ĝis la nunaj 97.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti