Renesanca arkitekturo

arĥitektura stilo

Renesanca arkitekturo estas la arkitekturo de la periodo inter la komenco de la 14a kaj la komenco de la 17a jarcentoj en diversaj regionoj de Eŭropo, montranta konscian revivadon kaj disvolvigon de kelkaj elementoj de antikvgreka kaj romia pensaro kaj materiala kulturo. Stile, Renesanca arkitekturo sekvis al la Gotika arkitekturo kaj estis siavice sukcedata de la Baroka arkitekturo. Disvolviĝinta unue en Florenco, kun Filippo Brunelleschi kiel unu el ties plinovigantoj, la renesanca stilo rapide disvastiĝis al aliaj italaj urboj. La stilo estis portita al Francio, Germanio, Anglio, Rusio kaj aliaj partoj de Eŭropo je diferencaj datoj kaj kun variaj gradoj de tuŝebleco.

Templeto de San Pietro in Montorio, Romo, 1502, de Bramante. Tiu malgranda templo markas la supozitan lokon kie Sankta Petro estos mortigita.

Renesanca stilo metas emfazon sur la simetrio, la proporcio, la geometrio kaj la reguleco de partoj kiel ili aperis en la arkitekturo de klasika antikveco kaj partikulare en antikva Romia arkitekturo, el kiuj restis multaj ekzemploj. Regulaj aranĝoj de kolonoj, pilastroj kaj linteloj, same kiel la uzado de duoncirklaj arkoj, duonsferaj kupoloj, niĉoj kaj edikuloj anstataŭis la pli kompleksajn proporciajn sistemojn kaj neregulajn profilojn de mezepokaj konstruaĵoj.

En renesanca Eŭropo, el ĉirkaŭ 1400 antaŭen, estis revivado de klasika lernado akompane de la disvolvigo de la renesanca humanismo kiu metis pli grandan emfazon al la rolo de individuo en socio ol estis dum la mezepoka periodo. La konstruaĵoj estais menditaj al specifaj arkitektoj – Brunelleschi, Alberti, Michelangelo, Palladio – kaj la kulto de individueco startis. Ne estis ankoraŭ divida linio inter artisto, arkitekto kaj inĝeniero, aŭ ajna el la rilataj metioj, kaj la nomigo estis ofte de loka prefero.

Revivigo de la klasika stilo en arkitekturo estis akompanita de burĝonado de scienco kaj inĝenierado kio tuŝis la proporciojn kaj strukturon de konstruaĵoj. Je tiu epoko, estis ankoraŭ eble por artisto dezgni ponton je la nivelo de strukturaj kalkuloj ene de la rigardo de ĝeneralisto.

Disvolvigo en Italio – influoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Itala Renesanco.
 
Bildo de Palladio pri la Templeto de Bramante.

Italio en la 15a jarcento, kaj la urbo Florenco partikulare, estis hejmo de la Renesanco. Estis en Florenco kie la nova arkitektura stilo havis sian komencon, malrapide evoluante el la maniero kiel Gotiko kreskiĝis el Romaniko, sed konscie alportita de partikularaj arkitektoj kiuj klopodis revivigi la ordon de pasinta "Ora epoko". La fakula alproksimiĝo al la arkitekturo de antikveco (Romia kaj greka) koincidis kun la ĝenerala revivigo de lernado. Nombraj faktoroj estis influaj en ties kreado.

Italaj arkitektoj ĉiam preferis formojn kiuj estas klare difinitaj kaj strukturaj membroj kiuj esprimas ties celojn.[1] Multaj toskanaj romanikaj konstruaĵoj jam montris tiujn ecojn, kiel ĉe la Florenca Baptejo kaj la Katedralo de Pisa.

Italio fakte neniam tute adoptis la gotikan stilon de arkitekturo. Krom la Katedralo de Milano, (influita de la Franca Ornama Gotiko), malmultaj italaj preĝejoj montras la emfazon al vertikaleco, la klostrajn kortojn, la ornamegan kaj komplikan nervecan volbadon kiu estas ecoj de Gotiko en aliaj partoj de Eŭropo.[1]

La ĉeesto, partikulare en Romo, de antikva arkitekturaj restaĵoj (kiel ekz. la Roma Forumo) montrante la ordigitajn trajtojn de la klasika stilo havigis inspiron por artistoj samtempe kiam ankaŭ filozofio turniĝis al tio klasika.[1]

Karakteroj redakti

 
Neuzita plano de Rafaelo por la Aziliko de Sankta Petro.

La evidentaj distingaj trajtoj de la klasika romia arkitekturo estis adoptitaj de la renesancaj arkitektoj. Tamen, la formoj kaj celoj de la konstruaĵoj estis ŝanĝintaj laŭlonge de la tempo, same kiel la strukturo de urboj. Inter la plej fruaj konstruaĵoj de renaskita klasikismo estis preĝejoj de tipo kiun la romianoj neniam estis konstruintaj. Nek estis estintaj modeloj por la tipo de grandaj urbaj loĝejoj postulitaj de la riĉaj komercistoj de la 15a jarcento. Kompare ne estis alvoko por enormaj sportejoj kaj publikaj banejoj kiaj la romianoj estis konstruintaj. La antikvaj ordoj estis analizitaj kaj rekonstruitaj por utili al novaj celoj.

Plano redakti

La planoj de la renesancaj konstruaĵoj havas kvadratan, simetrian aspekton en kiu la proporcioj estas kutime bazitaj sur navo. Ene de la preĝejo, la navo estas ofte de larĝo de koridoro. La neceso integrigi la desegnon de la plano kun la fasado estis enkondukita kiel solvo en la verko de Filippo Brunelleschi, sed li neniam portis tiun aspekton de sia verko al tuteco. La unua konstruaĵo kiu montris tion estis Sankta Andreo en Mantovo fare de Alberti. La disvolvigo de plano en nereligia arkitekturo okazis en la 16a jarcento kaj kulminis per la verko de Palladio.

 
Sant'Agostino, Rome, Giacomo di Pietrasanta, 1483

Fasado redakti

Fasadoj estas simetriaj laŭ sia vertikala akso. Preĝejaj fasadoj estas ĝenerale surmuntitaj de frontono kaj organizita per sistemo de pilastroj, arkoj kaj entablementoj. La kolonoj kaj fenestroj montras progreson al la centro. Unu el la unuaj veraj renesancaj fasadoj estis la katedralo de Pienza (1459–62), kiu estis atribuita al la florenca arkitekto Bernardo Gambarelli (konata kiel Rossellino) kaj ankaŭ Alberti eble havis iome da respondeco en ties desegno.

Domaj konstruaĵoj estas ofte surmuntitaj de kornico. Estas regula ripeto de malfermaĵoj en ĉiuj etaĝoj, kaj la centra pordo estis markita per trajto kia balkono, aŭ ornama ĉirkaŭaĵo. Frua kaj multe kopiita prototipo estis la fasado de la Palazzo Rucellai (1446 kaj 1451) en Florenco kun tri serioj de pilastroj.

 
Klasikaj ordoj, bildoj el la Encyclopédie vol. 18. 18a jarcento.

Kolonoj kaj pilastroj redakti

Oni uzis la romiajn ordojn de kolonoj: nome Toskana, Dorika, Ionika, Korinta kaj Komponita. La ordoj povas esti ĉu strukturaj, subtenante arkaron aŭ arkitravon, aŭ pure ornamaj, kiel serio kontraŭ muro en la formo de pilastroj. Dum la Renesanco, arkitektoj tendencis uzi kolonojn, pilastrojn, kaj entablementojn kiel integrata sistemo. Unu el la unuaj konstruaĵoj kiu uzis pilastrojn kiel integrata sistemo estis en la Malnova Sakristio de Florenco (1421–1440) de Brunelleschi.

Arkoj redakti

Arkoj estas duon-cirklaj aŭ (en la manierisma stilo) segmentaj. Arkoj estas ofte uzataj en arkaroj, subtenataj sur fostoj aŭ kolonoj kun kapiteloj. Povas esti sekcio de entablemento inter la kapitelo kaj la ek-arko. Alberti estis unu el la unuaj kiuj uzis arkon je monumentala skalo en Sankta Andreo en Mantovo.

Volboj redakti

Volboj ne havas ripojn. Ili estas duon-cirklaj aŭ segmentaj kaj sur kvadrata plano, malkiel la gotika volbo kiu estas ofte ortangula. La barelvolbo revenis al la arkitektura vortotrezoro kiel ĉe Sankta Andreo de Mantovo.

Kupoloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kupolo.
 
La kupolo de la Baziliko de Sankta Petro, Romo.

La kupolo estis uzata ofte, kaj kiel tre granda struktura trajto kiu estas videbla el la ekstero, kaj ankaŭ kiel rimedo tegmenti malgrandajn spacojn kiuj estas videblaj nur interne. Laŭ la sukceso de la kupolo en la desegno de Brunelleschi por la Katedralo Santa Maria del Fiore kaj de ties uzado en la plano de Bramante por la Baziliko Sankta Petro (1506) en Romo, la kupolo iĝis neevitebla elemento en preĝeja arkitekturo kaj poste eĉ por nereligia arkitekturo, kiel ĉe la verko de Palladio nome Villa Rotonda.[2]

Plafonoj redakti

Tegmentoj kongruas kun ebenaj aŭ neebenaj plafonoj. Ili ne restas malfermaj kiel en mezepoka arkitekturo. Ili estas tre ofte pentritaj aŭ ornamitaj.

Pordoj redakti

Pordoj kutima havas kvadratajn lintelojn. Ili povas estis enkadritaj en arko aŭ surmuntita de triangula aŭ segmenta frontono. Malfermaĵoj kiuj ne havas pordojn estas kutime enarkigitaj kaj ofte havas grandan aŭ ornaman centrodovelon.

Fenestroj redakti

Fenestroj povas esti parigitaj kaj seriigitaj ene de duoncirkla arko. Ili povas havi kvadratajn lintelojn kaj triangulajn aŭ segmentajn frontonojn, kiuj estas ofte uzataj alterne. Simbolaj tiurilate estas la Palazzo Farnese en Romo, ekkonstruita en 1517.

 
Korto de Palazzo Strozzi, Florenco.

En la Manierisma periodo oni uzis la arkon “Paladian”, uzante motivon de alta duoncirklo pinte kun malfermaĵo flankigita de du pli malaltaj kvadratpintaj malfermaĵoj. Fenestroj estas uzataj por havigi lumon en la konstruaĵo kaj en doma arkitekturo, por havigi videblojn. vitralo, kvankam foje uzataj, ne estas karaktera trajto.

Muroj redakti

Eksteraj muroj estas ĝenerale konstruitaj el brikoj, farbitaj, aŭ kovritaj el ŝtono kaŭ tre prilaborita ŝtono de masonaĵo. La anguloj de konstruaĵoj estas ofte emfazigitaj de ornamaĵoj. Ankaŭ fundamentoj kaj plankoj estas ofte ornamitaj, kiel ĉe la Palazzo Medici Riccardi (1444–1460) en Florenco. Internaj muroj estas milde farbitaj kaj surfacigitaj per kalko. Por pli formalaj spacoj, internaj surfacoj estas ornamitaj per freskoj.

Detaloj redakti

Modluroj kaj ĉiuj ornamaj detaloj estis ĉizitaj per granda precizo. Studi kaj majstri la detalojn de la antikvaj romianoj estis unu el la plej gravaj aspektoj de la teorio de Renesanco. La diversaj ordoj postulis diferencajn seriojn de detaloj. Kelkaj arkitektoj estis pli striktaj en sia uzado de klasikaj detaloj ol aliaj, sed estis ankaŭ granda disponeblo de plinovigo en la solvado de problemoj, ĉefe ĉe la anguloj. Modluroj staras ĉirkaŭ pordoj kaj fenestroj anstataŭ esti enmetitaj, kiel en Gotika Arkitekturo. Skulptaj figuroj povis esti seriaj en niĉoj aŭ lokigitaj sur plintojn. Ili ne estas integraj al la konstruaĵo kiel ĉe la mezepoka arkitekturo.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Banister Fletcher, History of Architecture on the Comparative Method (unua eldono 1896, nuna eldono 2001, Elsevier Science & Technology ISBN 0-7506-2267-9).
  2. Grava uzo de tiu trajto estas la granda kupolo de la Kapitolo de Usono (komencita en 1856) en Vaŝingtono kaj ĉiuj rilataj konstruaĵoj de la ĉefurbaj konstruaĵoj en la stilo de Novrenesanco.
 
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

Bibliografio redakti

  • Christy Anderson. Renaissance Architecture. Oxford 2013. ISBN 978-0192842275
  • Sir Banister Fletcher; Cruickshank, Dan, Sir Banister Fletcher's a History of Architecture, Architectural Press, 20th edition, 1996 (first published 1896). ISBN 0-7506-2267-9.
  • Tadeusz Broniewski, Historia architektury dla wszystkich Wydawnictwo Ossolineum, 1990
  • Arnaldo Bruschi, Bramante, London: Thames and Hudson, 1977. ISBN 0-500-34065-X
  • Harald Busch, Bernd Lohse, Hans Weigert, Baukunst der Renaissance in Europa. Von Spätgotik bis zum Manierismus, Frankfurt af Main, 1960
  • Trewin Cropplestone, World Architecture, 1963, Hamlyn. ISBN nekonata
  • Giovanni Fanelli, Brunelleschi, 1980, Becocci editore Firenze. ISBN nekonata
  • Helen Gardner, Art through the Ages, 5th edition, Harcourt, Brace and World, inc., ISBN 978-0-15-503752-6
  • Mieczysław Gębarowicz, Studia nad dziejami kultury artystycznej późnego renesansu w Polsce, Toruń 1962
  • Ludwig Goldscheider, Michelangelo, 1964, Phaidon, ISBN 0714832960
  • J.R.Hale, Renaissance Europe, 1480–1520, 1971, Fontana ISBN 0-00-632435-5
  • Arnold Hauser, Mannerism: The Crisis of the Renaissance and the Origins of Modern Art, Cambridge: Harvard University Press, 1965, ISBN 0-674-54815-9
  • Brigitte Hintzen-Bohlen, Jurgen Sorges, Rome and the Vatican City, Konemann, ISBN 3-8290-3109-2
  • Janson, H.W., Anthony F. Janson, History of Art, 1997, New York: Harry N. Abrams, Inc.. ISBN 0-8109-3442-6
  • Marion Kaminski, Art and Architecture of Venice, 1999, Könemann, ISBN 3-8290-2657-9
  • Wilfried Koch, Style w architekturze, Warsaw 1996, ISBN 83-7129-288-0
  • Andrew Martindale, Man and the Renaissance, 1966, Paul Hamlyn, ISBN
  • Anne Mueller von der Haegen, Ruth Strasser, Art and Architecture of Tuscany, 2000, Konemann, ISBN 3-8290-2652-8
  • Nikolaus Pevsner, An Outline of European Architecture, Pelican, 1964, ISBN 978-0-14-020109-3
  • Ilan Rachum, The Renaissance, an Illustrated Encyclopedia, 1979, Octopus, ISBN 0-7064-0857-8
  • Joseph Rykwert, Leonis Baptiste Alberti, Architectural Design, Vol 49 No 5–6, Holland St, London
  • Howard Saalman, Filippo Brunelleschi: The Buildings, London: Zwemmer, 1993, ISBN 0-271-01067-3
  • John Summerson, Architecture in Britain 1530–1830, 1977 ed., Pelican, ISBN 0-14-056003-3
  • Paolo Villa: Giardino Giusti 1993-94, pdf with maps and 200 photos
  • Robert Erich Wolf and Ronald Millen, Renaissance and Mannerist Art, 1968, Harry N. Abrams, ISBN not known
  • Manfred Wundram, Thomas Pape, Paolo Marton, Andrea Palladio, Taschen, ISBN 3-8228-0271-9