Renesanca arto estas la pentrarto, skulptarto, arkitekturo kaj ornamaj artoj de la periodo de la historio de Eŭropo konata kiel Renesanco, aperinta kiel distinga stilo en Italio ĉirkaŭ 1400, paralele kun disvolviĝoj kiu okazis en filozofio, literaturo, muziko kaj scienco. La renesanca arto, notita kiel reuzado de modeloj de antikvaj tradicioj, prenis kiel fondo la arton de la klasika antikveco, sed transformis tiun tradicion per la absorbado de ĵusaj disvolviĝoj en la arto de Norda Eŭropo kaj per aplikado de tiutempa scienca kono. La renesanca arto, kun la renesanca Humanismo, disvatiĝis tra la tuta Eŭropo, efikante su kaj artistoj kaj ties patronoj per la disvolvigo de novaj teknikoj kaj novaj artaj sentoj. La renesanca arto markas la transiron de Eŭropo el la mezepoka periodo al la Moderna Epoko.

Ticiano, Sankta kaj nesankta amo, ĉ. 1513 – 1514.

La renesanco ne estas nura Eŭropa arta movado, sed transkultura movado[1].

Ideara bazo redakti

 
Albrecht Dürer, Alegorio de la Melankolio: nova temo kaj nova tekniko, nome la gravurado.

Dum en la Mezepoko la arta kreado estis esence bazita sur la kristana religio, la renesanca arto uzas la humanistajn temojn (toleremo, penslibereco, paco, edukado ktp) kaj la antikva mitologio. La renovigo de la filozofia pensaro havigis al la artistoj de novaj ideoj: kun la novplatonismo, la Homo estas centre de la universo. La pentristoj kaj la skulptistoj jam ne plu dubis reprezenti la belon de la nudaj homaj korpoj. La studo de la antikvaj tekstoj, la renovigo de la filologio fare de Lorenzo Valla, permesis al la arkitektoj eliri el la gotika stilo. Ili uzis la instruon de Pitagoro kaj de Vitruvio por prilabori sajn planojn. La pensaro liberiĝis iompostiome el la religiaj limigoj kaj turniĝis al la aspiroj de la feliĉo, al la paco kaj al la progreso, almenaŭ teorie. La verkistoj kaj la filozofoj interesiĝis pri ĉiaj kampoj de la konaro. Ili rekopiis kaj tradukis manuskriptojn kaj priserĉis novajn tekstojn. Tiuj ideoj renovigitaj disvastiĝis al la tuta kontinento eŭropa pere de la presejo kaj danke al la veturoj de la humanistoj. La unuaj bibliotekoj estis kreitaj kiel la Vatikana Biblioteko mem (ĉ. 1450).

Transkultura arto redakti

Pri arto de la 15-a kaj 16-a jarcentoj ni kutime pensas unualoke al la itala Renesanco, sed en tiu sama periodo la islamaj civilizacioj ankaŭ spertis eksterordinaran oran kulturan epokon. Tio ne okazis en izolitaj artaj universoj. La du fenomenoj ne disfaldis en apartaj artaj universoj, ĉar ambaŭ civilizoj estis tre konsciaj pri la atingoj de la alia, konkurencis kaj influis unu la alian, videbla inter la papa Romo kaj la Otomana Istanbulo kaj la mogol-urboj Lahore kaj Agra, sed ankaŭ en la arkitektaj rivalecoj inter la kupolo de Michelanĝelo de la Baziliko Sankta Petro kaj la Moskeo de Sulejmano (angle : Süleymaniye) de Mimar Sinan en Istanbulo, aŭ en la similecoj kaj diferencoj inter la rafinitaj orientaj miniaturaj pentraĵoj kaj la imponaj verkoj de Caravaggio, Velasquez kaj Rembrandt kiu ekzemple faris memportreton en orientaj vestaĵoj kaj kopiis Mogolpentraĵojn[1]. La orienta renesanco malaperis pro koloniismo kaj imperiismo[1].

Danke al la alveno de la kompilaĵoj kaj de bizancaj artistoj, forpelitaj de la otomana invado, Vegecio, Pitagoro, Eŭklido estas denove disponeblaj en ties grekaj manuskriptoj originalaj. La presejo uzis la latinajn karaktrojn. En vidartoj, la nudaĵo estis multe pli uzata ol en la Mezepoko kaj la movo fariĝis pli realisma pere de la studado de la talio.

Grek-romia modo redakti

La artistoj de la Renesanco relegis la mitaron de la grek-romia Antikveco kiu havigis al ili denove produkteblajn temojn. La arkeologaj malkovroj (grupo de Laokoonto), same kiel la esploroj de la Banejoj de Karakalo fare de la Farnesoj, inspiris la skulptistojn kaj la arkitektojn de la 15a ka j16a jarcentoj. La vilao de la imperiestro Hadrieno aŭ la Panteono de Romo proponis konstrumodelojn radikale diferencajn el la gotika stilo. La formoj de la Antikveco revenis al la modo: kolonoj, pilastroj, frontonoj, kupoloj, statuoj ornamis la riĉajn konstruaĵojn de tiu epokoe. La Antikva Testamento kaj la kristanismo katolika plue inspiris la artaĵojn.

Trajtoj redakti

 
Vitruvia homo fare de Leonardo da Vinci, Gallerie dell'Accademia, Venecio.

La influoj sur la disvolviĝo de la Renesanco komence de la 15a jarcento tuŝis la filozofion, literaturon, arkitekturon, teologion, sciencon, politikon kaj aliajn aspektojn de socio. Kelkaj trajtoj kiuj videblis en diversaj aferoj povas esti listita jene:

  • Klasikaj tekstoj, perditaj por la eŭropaj fakuloj dum jarcentoj, iĝis disponeblaj. Temis pri filozofio, prozo, poezio, teatraĵo, scienco, arto kaj teologio.
  • Samtempe, Eŭropo akiris aliron al antaŭenigita matematiko kun deveno en la verkoj de islamaj fakuloj.
  • La alveno de movebla tiparo en presarto en la 15a jarcento signifas ke la ideoj povis esti disigiaj facile kaj pliiĝanta nombro de libroj estis verkitaj kaj publikigitaj por pli ampleksa publiko.
  • La establo de la Banko Medici kaj la sekva komerco kiun ĝi generis alportis neviditan riĉon al kelkaj italaj urboj kaj ĉefe al Florenco.
  • Kosimo de Mediĉo stablis novan normigon por patronado de artoj, asocia nek kun eklezio nek kun monarkio.
  • Humanisma filozofio faris ke la rilato de homo kun humaneco, kun la universo kaj kun Dio jam ne plu estis ekskluziva teritorio de la eklezio.
  • Revivigita intereso en la klasikoj enmodigis la unuajn arkeologiajn studojn pri romiaj restaĵoj fare de la arkitekto Brunelleschi kaj la skulptisto Donatello. La revivigo de stilo de arkitekturo bazita sur klasikaj antaŭaĵoj inspiris korespondan klasikismo en pentrarto kaj skulptarto, kiu manifestiĝis tiom frue kiom ĉe la 1420-aj jaroj en la pentraĵoj de Masaccio kaj Uccello.
  • La plibonigo de olepentrarto kaj disvolvigoj en olepentrarta tekniko fare de nederlandaj artistoj kiaj Jan van Eyck, Rogier van der Weyden kaj Hugo van der Goes kondukis al ties adopto en Italio el ĉirkaŭ 1475 kaj havis plibonigajn efikojn sur pentropraktikoj, tutmonde.
  • La serendipa esto ene de la regiono de Florenco komence de la 15a jarcento de kelkaj individuoj de arta genio, ĉefe de Masaccio, Brunelleschi, Ghiberti, Piero della Francesca, Donatello kaj Michelozzo formis etoson el kiu eliris la grendaj mastroj de Frua Renesanco, same kiel tio subtenis kaj kuraĝigis multajn pli malgrandajn artistojn kiuj plenumis artaĵojn de eksterordinara kvalito.[2]
  • Simila heredo de arta atingo okazis ankaŭ en Venecio pere de la talenta familio de Bellini, ties influa parenco Mantegna, Giorgione, Ticiano kaj Tintoretto.[2][3][4]
  • La publikigo de du traktatoj de Leon Battista Alberti, nome De Pitura (Pri pentrarto), 1435, kaj De re aedificatoria (Dek libroj pri Arkitekturo), 1452.

Bibliografio redakti

  • Peter Burke, La Renaissance européenne, Paris, Le Seuil, 2000.
  • Vincent Cronin, The Florentine Renaissance, London, Collins, 1967 (ISBN 0-00-211262-0) ; The Flowering of the Renaissance, London, Collins, 1969, (ISBN 0-7126-9884-1) ; The Renaissance, Collins, London, 1992 (ISBN 0-00-215411-0)
  • Jean Delumeau, La civilisation de la Renaissance, Paris, Flammarion, 1984.
  • Jean Delumeau, R. Lightbown, La Renaissance, Paris, Le Seuil, 1996.
  • Collectif, L'Europe de la Renaissance 1470-1560, éditions Du Temps, 2002, Collection Questions d'histoire (ISBN 2-84274-200-1)
  • Philippe Morel, L'art de la Renaissance, entre science et magie, PU Rennes, 2005 (ISBN 2-7535-0196-3)
  • Gérard Legrand, Renaissance Art, éditions Chambers Harrap Publishers Ltd., 2005, Collection Comprendre, Format : Broché - angla eldono (ISBN 0-550-10121-7)
  • Sophie Bajard, Claude Mignot, Daniel Rabreau, Histoire de l'art, Flammarion. Temps modernes : XVe ‑ XVIIIe siècles, Flammarion, 1996, Collection Histoire de l'Art (ISBN 2-08-011602-9)
  • Daniel Arasse, Andreas Tönnesmann, La Renaissance maniériste, Gallimard, 1997, Collection L'univers des formes (ISBN 2-07-011278-0)
  • Heydenreich l. H., Éclosion de la renaissance, 1972, Collection L'univers des formes (ASIN B0000DT43L)
  • Kolektiva, Histoire universelle de l'art, tome 6. La Renaissance : le quattrocento italien, la peinture flamande, éditions Ldf, 1993, (ASIN 2035052165)
  • Kolektiva, Histoire universelle de l'art, tome 7. Renaissance et maniérisme, éditions Ldf, 1993 (ASIN 2035052173)
  • Florence Revisitée, Rene F Ventura- 2006 Ed. Champ social - les belles lettres
  • Frédérique Lemerle kaj Yves Pauwels, L'architecture à la Renaissance, Paris, Flammarion, coll. Tout l'Art, 2a eldono, 2003

Vidu ankaŭ redakti

Transkulturismo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) CivilisationS, parto 5 : Renesanco[rompita ligilo], Civilizoj estas 9-parto kultura-historia serio en kiu la historio de la homaro estas rakontita helpe de 500 grandaj ĉefverkoj en la arto el 31 landoj kaj el ĉiuj kontinentoj kaj influis unu la aliajn, BBC, marto 2018., alirite la 27-an de majo 2018.
  2. 2,0 2,1 Frederick Hartt, A History of Italian Renaissance Art, (1970)
  3. Michael Baxandall, Painting and Experience in Fifteenth Century Italy, (1974)
  4. Margaret Aston, The Fifteenth Century, the Prospect of Europe, (1979)