Rennsteigklubo 1896

Rennsteigklubo 1896 (germane: Rennsteigverein 1896) estas migrada klubo en Turingio kaj Bavario. Ĝi fonditis en la 1896-a jaro en Steinbach am Wald. La sidejo kluba estas en Zapfendorf. Ĝia organo nomatas Die Mareile.

Rennsteigklubo 1896
Rennsteigverein 1896 e.V.
organizaĵo • hiking club
Komenco 24-a de majo 1896 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Zapfendorf
Situo Distrikto Bamberg
Membro de Association of german hiking clubs • Association of bavarian hiking clubs vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
La loko kie staris ĝis 1988 la Forstista domo Weidmannheil, kie fonditis Rennsteigklubo 1896
Memorŝtono por Reinhold Jubelt, starigita fare de rennsteigklubanoj en 1934
Memorigŝtono por la majoro kaj historiisto Bruno von Germar (1873-1924), starigita fare de Rennsteigklubo, inter Masserberg kaj Friedrichshöhe: ekzemplo por la historia flegado de Rennsteig-aĵoj fare de la klubo.
La kluborgano "Das Mareile"

Historio redakti

La gimnazia profesoro kaj regionhistori-dialekta esploristo Ludwig Hertel el Greiz skribis en la gastlibro de la forstista domo Waidmannsheil (ĝi ekzistis ĝis 1988) proksime de Steinbach am Wald en oktobro 1892 alvokon fondi klubon. Tion subskribis 10 aliaj amikoj de Rennsteig kaj Turingia Arbaro (i.a. Luise Gerbing kaj Johannes Bühring). En la antaŭtagmezo de la pentekosta dimanĉo de 1896 (24-a de majo) la fondo estis farita por turisme taŭgigi kaj historie priesplori la Rennsteig-migradopadon.

Estis ĉirkaŭ la fondokunsido la unua oficiala grupa migrado tra la tuta Rennsteig. Jam mallonge poste aperis la gvidlibro "Der Rennsteig des Thüringerwaldes" skribita de J. Bühring kaj L. Hertel, kun 2 postaj eldonoj ankoraŭ ĝis antaŭ 1930.

Longjara prezidanto de la klubo estis Julius Kober.

Celoj, kluba vivo kaj taskaro redakti

Estas la celo de Rennsteigklubo konservi la Rennsteig-padon kiel migradan padon kaj kontribui al ĝia flegado kaj historio. Post la Turniĝo la societo ege pligrandiĝis danke al pli ol 1000 membroj el la eksa GDR. En relative mallonga tempo estiĝis 12 novaj lokaj grupoj en: Hörschel-Eisenach, Neuenhof, Stedtfeld, Suhl, Ruhla, Weida, Ernstthal, Hainich-Rennstieg, Steinbach-Bad Liebenstein, Hartgemeinde, Blankenstein, Waltershausen. En Bavario estas nur du, la grupo en Steinbach am Wald kaj en Zapfendorf. Nuntempe la klubo havas pli ol 1400 anojn.

Per oficiala migrado tra la tuta Rennsteig, la unua post 49 jaroj, dum pasko 1991 revivigitis la historia-tradicia migradoprogramo. Alvenis someraj kaj aŭtunaj migradegoj (nomitaj en klubinterna faklingvo: Runst). Nove aranĝitaj estis ĝis nun la sekvontaj padoj: Hainich-Rennstieg, Sallmannshäuser Rennsteig, Breitunger Rennsteig, Höhenweg zum Rhein, Nees-Rennsteig, Schmücke-Rennsteig, la orienta parto de Blauer Kammweg zum Riesengebirge. Malnovaj migrademblemoj nove eldonitis kaj pruntedonatas.

Nuntempe faratas katalogigon de ĉiuj ankoraŭ ekzistantaj limŝtonoj, memorigŝtonoj kaj aliaj historiaj objektoj de sur Rennsteig. La rezulto estu la bazo por denova monumentprotekto de la surkresta pado fare de la Turingia landa oficejo pri monumentprotektado: la malnova reguligo de 1940 ne plu validas.

Bonegas la kunlaboro de Rennsteigklubo ene de la Ligo de germanaj montaj kaj migradaj societoj. Ĉiujare partoprenas granda grupo de Rennsteigklubo la tutgermanan migradotagon. Same bona estas la kunlaborado kun la sekvantaj asocioj: Thüringer-Wald-Verein, Oberhessischer Gebirgsverein, Frankenwaldverein, Verein für Schmalkaldische Geschichte und Landeskunde, Naturparkverein Thüringer Wald. Aldonindas la reciproka intereso kun Fremdultrafika asocio Thüringer Wald kaj la redakcio Rucksack de Mitteldeutscher Rundfunk. Ĉiu loka grupo havas ankoraŭ kromajn individuajn agadojn.

Ĉefa celo estas nun kiel antaŭe la priesploro, konservado kaj tramigrado de ĉiuj Renn-padoj de Germanlingvio, kiel legeblas en la nova statuto de 1993. Pri tiu altanima intenco ekzistas ankaŭ komisio de la Ligo de germanaj montaj kaj migradaj asocioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti