Repruntado (el prunto aŭ preno) en lingvoscienco estas la procezo en kiu unu vorto veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.

La rezulto estas foje duoblaĵo, kie la repruntita vorto kunekzistas kun la origina vorto, kvankam en kelkaj okazoj la origina vorto povus formortiĝi. Alternative, specifa senco de la pruntita vorto povas esti repruntita kiel semantika prunto; por ekzemplo, la anglalingva vorto pioneer estis pruntita el la meza franca en la senco de "elfosisto, piedsoldato, piediranto", poste akiris la sencon de "frua koloniano, plinovigisto" en angla, kio estis repruntita al la franca.[1] En aliaj okazoj la termino povas esti paŭsita (pruntotradukita) iel, kiel ĉe la angla ready-to-wear → france prêt-à-porter (1951) → angle prêt-à-porter (1957).[1]

En kelkaj okazoj la pruntoprocezo povas esti pli komplika kaj la vortoj povas moviĝi tra diversaj lingvoj antaŭ reveni al la origina lingvo. La simpla movo el unu lingvo al la alia estas nomata "prunto" (vidu Lingva prunto). Reprunto estas la rezulto de pli ol unu prunto, kiam la fina ricevanta lingvo estas la sama kiel la origina lingvo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Oxford Guide to Etymology, de Philip Durkin, 5. Lexical borrowing, 5.1 Basic concepts and terminology, pp. 212–215