Reserĉe al la perdita tempo

romano far Marcel Proust

Reserĉe al la perdita tempo (france À la recherche du temps perdu ankaŭ tradukebla kiel Serĉante perditan tempon, La serĉo de la perdita tempo...) estas romano kaj “magnum opus” de Marcel Proust publikigita en sep partoj de 1913 ĝis 1927.

À la recherche du temps perdu
À la recherche du temps perdu
Itala eldono
libroserio • serio de verkoj • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1913-1927
Loko Francio
Eldonejo Éditions Grasset
Ĝenro modernisma literaturo
Loko de rakonto Parizo • Normandio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

Ĉiu parto estas same longa kiel ordinara romano, tiel ke la tuto enhavas en la franca lingvo proksimume 1 300 000 vortojn. En ĝi aperas proksimume 2 500 nomoj de fikciaj aŭ realaj homoj. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Eldonhistorio redakti

Marcel Proust ne trovis eldoniston por la unua parto. Li fine devis ĝin eldonigi pere de firmao Grasset je propra kosto en 1913. La duan parton publikigis eldonejo Gallimard en 1919 kaj ĝi ricevis la famigan premion Goncourt en tiu sama jaro. La entuta eldonado okazis de 1913 ĝis 1927, tiel ke la tri lastaj partoj publikiĝis post la morto de la aŭtoro, sen lia fina redakto.

La tuta ciklo enhavas:

  1. Du côté de chez Swann ("Sur la vojo de Swann" 1913)
  2. À l'ombre des jeunes filles en fleurs ("En ombro de florantaj junulinoj", 1919)
  3. Le Côté de Guermantes ("La vojo de Guermantes", 1920-1921)
  4. Sodome et Gomorrhe ("Sodomo kaj Gomoro", 1921-1922)
  5. La Prisonnière ("La kaptitino", 1923)
  6. La Fugitive ("La fuĝintino") aŭ Albertine disparue ("Albertine malaperinta", 1925)
  7. Le Temps retrouvé ("Tempo retrovita", 1927)

Plenaj tradukoj aperis en multaj lingvoj, iafoje plurajn fojojn fare de diversaj tradukintoj.

Resumo redakti

La agado de la romano okazas en Francio de proksimume 1894 ĝis 1919 (ĝis iom post la Unua mondmilito), en la altaj sociaj klasoj nobelaj kaj burĝaj. Kvankam ĝi progresas tra la tempo ĝi ne rakontas senrompan vicon de eventoj, sed prefere transiras de temo al temo laŭ la memoro de la rakontanto, kiu provizas materialon por priskribo kaj por pretera revado, medito pri belartoj, pri homaj virtoj kaj malvirtoj, pri forpaso de tempo.

La kadra temo estas la maniero, kiel la rakontanto malgraŭ siaj duboj, malgraŭ sia malbona sano, tra diversaj spertoj fine konsciiĝas pri la rilato inter arto kaj tempo kaj decidas iĝi beletristo kaj verki ĝuste la romanon mem Reserĉe al la perdita tempo.

Sur la vojo de Swann redakti

La unuan libron enkondukas impresoj de duon-dorma animstato, kiam la rakontanto memoras diversajn ĉambrojn, en kiuj dum sia vivo li dormis. Ĝi poste priskribas lian infanaĝon dum ferioj en franca vilaĝo Combray, lian tiaman rilaton al la patrino kaj al aliaj familianoj, liajn unuajn legaĵojn, la vizitojn de Charles Swann, kiu ankaŭ havas tie someran domon.

(Sekvas la memstara romaneto "Unu amo de Swann", kiun oni ofte eldonas aparte. Ĝi retroiras al tempo antaŭ la naskiĝo de la rakontanto, kiam Charles Swann, art-amatoro kaj dando, enamiĝis al duonmonduma virino, Odette de Crécy. Por renkonti ŝin, li vizitas la burĝan rondon de gesinjoroj Verdurin, kie li aŭdas parton de la sonato de Vinteuil. Ĉi tiu muziko parte konsolas lin de lia amo, kiu pro lia ĵaluzo kaj pro la efektiva frivoleco de Odette lin malfeliĉigas.)

La rakontanto revas pri vojaĝoj al okcidenta Francio aŭ al Italio, ĉion imagante laŭ la loknomoj, sed pro malforta sano li restas en Parizo. Li ludas en la ĝardeno de Champs-élysées kaj ekkonas Gilberte-on, la filinon de Charles kaj Odette Swann, kiuj fine geedziĝis.

En ombro de florantaj junulinoj redakti

La rakontanto fariĝas familiarulo de familio Swann, kiun li senrezerve admiras. Li ekkonas ĉe ili la beletriston Bergotte. Lia amo al Gilberte ne estas reciprokata kaj ili post ioma tempo distanciĝas.

La rakontanto somerumas kun sia avino en Balbec, ĉe la Normandia marbordo en nordokcidenta Francio. Tie li ekkonas la pentriston Elstir, diversajn feriantojn, kaj li amikiĝas kun grupo de "florantaj junulinoj", inter kiuj li post hezitoj aparte distingas Albertine-on.

La vojo de Guermantes redakti

La familio de la rakontanto transloĝiĝas al la domo de la familio Germantes en Parizo. Li deziras proksimiĝi al la nobela medio de tiu familio kaj embarase sekvadas sinjorinon de Germantes tra Parizo. Li vizitas sian amikon Robert de Saint-Loup en garnizona urbeto, esperante ke tiu rekomendos lin por la aspirata nobela medio.

Lia avino malsaniĝas. Robert de Saint-Loup vizitas lin en Parizo kaj trovas tie sian amatinon, kiun la rakontanto rekonas kiel eksan prostituitinon. La rakontanto frekventas la salonon de sinjorino de Villeparisis, amikinon de lia avino. Dum li promenas kun la avino, ĉi tiun trafas koratako.

Sodomo kaj Gomoro redakti

La rakontanto ekscias pri la samseksemo de la barono de Charlus, amiko de Swann, kaj lian amrilaton kun najbara vestfaristo.

Li ĉeestas vesperan akcepton ĉe la princino de Germantes, kaj tiel ekkonas la plej altan monduman medion.

Li ferias sole en Balbec kaj tie sentas efektivan suferon pro la morto de sia avino.

Li amas Albertine-on sed lia sento estas malkonstanta. Li ankaŭ suspektas, ke ŝi estas samseksema.

La kaptitino redakti

Reveninte al Parizo, al la loĝejo de siaj gepatroj, kiuj forestas, la rakontanto ekvivas kun Albertine. Ilin servas la hejma servistino Françoise. Lia amo al Albertine fariĝas pli kaj pli ĵaluza, li provas ŝin restigi ĉiam hejme aŭ akompanigi de komuna amikino kiam ŝi eliras. Ilia rilato per tio tre similas al la iama situacio de Charles Swann kun Odette de Crécy.

Iun tagon Albertine frumatene eliras kaj postlasas adiaŭan leteron.

La fuĝintino (aŭ: Albertine malaperinta) redakti

La rakontanto provas retrovi Albertine-on, sed li ekscias ke ŝi mortis pro rajd-akcidento. Li alterne suferas kaj trankviliĝas. Li enketas ĉe la komuna amikino kaj certiĝas, ke Albertine vere havis samseksajn amrilatojn.

Ĉe la dukino de Germantes li retrovas sian unuan amatinon Gilberte Swann. Ŝia patro mortis, kaj ŝia patrino reedziniĝis al la grafo de Forcheville, pro kio ŝi nun estas akceptata en la monduma medio, kiel deziris ŝia patro.

La rakontanto vojaĝas al Venecio kun sia patrino. Reveninte li ekscias ke Gilberte edziniĝis al lia amiko Robert de Saint-Loup. Li vizitas la novgeedzojn en ilia kampara domo. Gilberte kredas ke Robert al ŝi malfidelas. Tio veras, sed ŝi ne scias, ke li estas samseksema, kiel lia onklo la barono de Charlus, kaj do malfidelas kun viroj.

Tempo retrovita redakti

La rakontanto, kiu ĉiam deziris fariĝi beletristo sed neniam sentis sin kapabla, restas en la kamparo kaj post denova pripensado rezignas pri tiu celo.

La Unua mondmilito komenciĝis. Li revenas la Parizo kaj trovas, ke ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ famoj pri la antaŭa epoko, la antaŭaj mondumaj medioj, estas malĝustaj. Diversaj konatoj mortis aŭ tute ŝanĝis sian socian pozicion.

Post la fino de la milito li vizitas feston ĉe la princino de Germantes. Survoje li spertas, kiel antaŭe okazis al li diversfoje, pro simila sensado senvolan memoradon de pasinta tempo. Li fine komprenas, ke tia sensado estas la pordo al vera memorado, kiu revivigas pasintecon, kaj ke belarto, priskribante tiujn sensadojn, savas la spertojn de la vivo kaj detruas la dependon je tempo. Li nun sentas sin preta por verki la romanon.

Kinaj adaptoj redakti

Bibliografio redakti

  • Shattuck, Roger (1963), Proust's Binoculars: a study of memory, time, and recognition in "À la recherche du temps perdu". New York: Random House

Eksteraj ligiloj redakti

Esperantaj tradukoj: