Resistencia [resistensja] estas urbego en nordorienta Argentino en Provinco Ĉako, kies ĉefurbo ĝi estas ekde 1884. Ĝi apartenas al urbaro kiel la plej grava urbo inter la ceteraj.

Panorama vido de Resistencia je julio 2013
Panorama vido de Resistencia je julio 2013
Resistencia
ĉefurbo de la provinco Ĉako
Blazono
Ŝtato Argentino Argentino
Provinco Ĉako
Koordinatoj 27° 27′ 5″ S 58° 59′ 12″ U / 27.45139 °S, 58.98667 °U / -27.45139; -58.98667 (mapo)
Horzono UTC-03:00
Poŝtkodo H3500
Situo de la urbo en Argentino
Situo de la urbo en Argentino
Situo de la urbo en Argentino
Situo kadre de Sud-Ameriko
Situo kadre de Sud-Ameriko
Situo kadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Resistencia
Retpaĝo: www.resistencia.gob.ar

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Resistencia situas sur ebenaĵo laŭ rivero fluanta al Paranao (rivero) post 4 km. La sola ponto tra Paranao faras kontakton kun Corrientes (urbo). Tiu urbo Corrientes troviĝas 15, Asunciono 302, San Miguel de Tucumán 621, Rosario 633, Saltaurbo 708, La Plata 838, Bonaero 941, Mar del Plata 1181 km.

Historio redakti

La areo estis origine loĝita fare de indiĝenoj. Ilia rezisto al la evangeligado prokrastis efikan eŭropan loĝadon ĝis la malfrua 19-a jarcento, nur jezuita misio funkciis ĝis 1773. Ĝis 1865 ne estis bonorda vilaĝo establita. Ĝi kreiĝis en 1875, post 3 jaroj oni deklaris ĝin teritoria ĉefurbo. La nacia registaro apogis enmigradon, tial ekde 1878 italaj enmigrintoj alvenis.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Resistencia origine baziĝis sur agrikulturo kaj komerco. Baldaŭe la serva sektoro aliĝis. Menciindas, ke tie estas la plej granda malriĉeco en la lando. La prilaborado de la kotonoj, taninoj, ligno, bredado de brutoj kaj la sukerkano formas bazon de la urbo ekonomio.

Vidindaĵoj redakti

Trafiko redakti

La internacia flughaveno funkcias loke ekde 1965. Vojoj kuras al la 4 kompasdirektoj. Fervojo funkciis ĝis la 1990-aj jaroj.

Klimato redakti

Resistencia estas unu el la plej varmaj grandurboj en Argentino situanta en la subtropika klimato. Jare pluvas po 1557 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-majo pli. La averaĝa temperaturo estas 21 °C, en januaro averaĝe 34 °C, en julio 10 °C.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti