Resonancplanko estas ĉ. 1 cm dika plato el piceoligno en piano, kiu fortigas la svingadojn de la kordoj.

La kordoj de piano pasas trans ponto, kiu estas fiksita sur la planko. La kordoj estas tiel kondukitaj, ke ili defaldiĝas ĉe la ponto kaj kaŭzas premon (pontpremo) sur la resonancplankon. Ĉi tiu premo povas sumiĝi je pluraj cent kilogramoj. Per ĉi tiu premo la planko estas eksvingata kaj povas tiel per oblo disvastigi la sonon tra la aero ol la kordo sola. Decida por la sono estas la lignokvalito, la ĝusta pontpremo kaj la ĝusta volbado.