Respublika

litovia gazeto

Respublika ("la respubliko") estas ĉiutage aperanta gazeto en Vilno, Litovio, kiu unuafoje publikiĝis la 16-an de septembro 1989. En la jaroj 1989 kaj 1990 ĝi estis la organo de la civitana movado Sąjūdis, kiu strebis kaj sukcesis pri senperforta malaliĝo de Litovio el Sovetunio kaj pri paca demokratiigo de la lando. Ekde la fino de 1990 temas pri politike sendependa gazeto. Krom la origina kaj ĉefa versio en la litova lingvo, kiu aperas de lundo ĝis sabato, do sesfoje po semajno, ekde la jaro 1991 de lundo ĝis vendredo ankaŭ aperas kroma eldono en la rusa lingvo.

Respublika
taggazeto
Speco ĉiutaga gazeto

Establodato en 1989
Eldonkvanto 38 000 ekzempleroj de lundo ĝis ĵaŭdo, 55 000 ekzempleroj de vendredo ĝis sabato (en 2005)

Retejo respublika.lt
vdr

Ĉefredaktoroj redakti

  • Vitas Tomkus, 1989–2004, denove ekde 2009
  • Frederikas Jansonas, 2004
  • Raimundas Celencevičius, 2004–2006
  • Jaunius Pocius, 2006–2007
  • Ramunė Vaičiulytė, 2007–2009

Literaturo redakti

  • Respublika (dienraštis, do taggazeto). Visuotinė lietuvių enciklopedija ("universala litova enciklopedio"), volumo XIX (Perk ĝis Pra). – Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2011. 777 paĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti