Respubliko Altajo (ruse Республика Алтай, en la altaja lingvo signifas "Oraj Montoj") estas montara regiono, subjekto de Rusia Federacio, konata ankaŭ kiel Montara Altaj (ruse Gornij Altaj, de kie la nomo de la ĉefurbo — Gorno-Altajsk). Ne konfuzu kun Altaja Regiono. La regiono havas limon kun Ĉinio kaj Kazaĥio; oni planas konstruon de nova aŭtovojo al Ĉinio, kio povas multe pligrandigi signifon de la regiono en rusi-ĉiniaj rilatoj.

Respubliko Altajo
Federacia subjekto
FlagoBlazono
respubliko de Rusio [+]

LandoRusio

Koordinatoj51° N, 87° O (mapo)50.91666666666786.916666666667Koordinatoj: 51° N, 87° O (mapo)
ĈefurboGorno-Altajsk
- koordinatoj51° N, 87° O (mapo)50.91666666666786.916666666667Koordinatoj: 51° N, 87° O (mapo) [+]
Areo92 903 km² (9 290 300 ha) [+]

Loĝantaro220 934 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco2,38 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOmsk Time, Krasnoyarsk Time, UTC+07:00, Asia/Barnaul [+]
Telefona antaŭkodo(+7)
ISO 3166-2RU-AL
Aŭtokodo04

Respubliko Altajo (Tero)
Respubliko Altajo (Tero)

Respubliko Altajo (Respubliko Altajo)
Respubliko Altajo (Respubliko Altajo)
DEC
Respubliko Altajo
Respubliko Altajo

Map
Respubliko Altajo

Vikimedia Komunejo:  Altai Republic [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Montara lago Ŝavlo en Altaja Respubliko

Respubliko Altaj estas tre populara en Rusio ripozloko por ŝatantoj de montara turismo. Ĝi aparte populariĝis post kreskintaj tensioj en Norda Kaŭkazio, kien multaj rusianoj simple timas vojaĝi.

Ĝenerale redakti

Respubliko Altaj' estas subjekto de la Rusia Federacio.

La teritorio de la respubliko enhavas 92.6 mil km².

La respubliko situas en la centro de la Eŭrazia kontinento, kunhavas la eksteran limon kun Ĉinio, Mongolio, Kazaĥio, kaj la internan limon kun subjektoj de la Rusia Federacio - respublikoj Tuva' kaj Ĥakasio, Altaja regiono ([Altajskij kraj]) kaj Kemerova provinco ([Kemerovskaja oblastj]).

La klimato estas modere-kontinenta, kun kurta varmega somero kaj longa frosta vintro.

La reliefon de la respubliko karakterizas altaj montoĉenoj, interdividitaj per mallarĝaj kaj profundaj rivervaloj, maloftaj vastaj intermontaj kavegoj. La plej alta monto estas Beluĥa ("Blankulino"), en la altaja lingvo - Kadyn-Baĵy. Ĝi altas 4506 metrojn, kaj estas la plej alta punkto de Siberio.

La hidrografia reto enkalkulas pli ol 20 mil akvofluojn kun longeco je pli ol 60 mil km, kaj ĉirkaŭ 7 mil lagojn kun komuna areo pli ol 600 km². Plej grandaj riveroj estas Katunj ([Kadyn]) kaj Bija, kiuj kunfluante aperigas riveron Obj, unu el la plej grandaj en Siberio. La plej ampleksa lago estas Teleckoe (altajlingve: Altyn-Kjolj ("Ora Lago")) kun la areo de l' akvospegulo - 230.8 km² kaj profundeco - 325 m.

La homoj ekloĝis en intermontaj valoj de Altaj' en la praa Ŝtona epoko, antaŭ ĉirkaŭ 1.5 mln jaroj. Ĝuste tia estas supozata aĝo de la tutmonde konata Ulala loĝadejo, trovita apud nuna ĉefurbo de la respubliko - Gorno-Altajsk.

En la 8a-3a jc a.K. en Altaj' loĝis pazirikaj skitoj - la kreintoj de la altaja besta stilo. La huno-sarmata historia epoko de la regiono komenciĝas ekde l' fino de l' 3a jc a.K. Ekde 6a jc p.K. kiel la potenculoj de la Centra Azio ekrolas la posteuloj de hunoj, prauloj de altajanoj - tjurkoj. Elementoj de la altaja besta stilo, restantaj en la tradicia arto de la nuntempaj indiĝenoj, konfirmas rilaton de altajaj triboj kun ceteraj antikvaj gentoj de la tuta Eŭrazia kontinento.

Altajo estas prapatrujo de ĉiuj nuntempaj tjurkaj gentoj de la mondo, ĉi tie en 552 p.K. antikvaj tjurkoj establis sian ŝtaton - kahanat' ("ĥanlando"). Ĉi tie formiĝis la origina lingvo de tjurkoj, disvastiĝinta inter ĉiuj gentoj de l' kahanato dank'al apero de skribo, nune konata kiel "orĥona runa skribo". Ĉio ĉi aperigis nuntempan sciencan terminon "altaja lingvofamilio" (enhavanta 3 grandajn grupojn: japana-korean, tunguza-manĉuran, tjurka-mongolan) kaj ebligis firmiĝon de nova sciencdirekto - altajlogio.

Altaj' pro sia geopolitika situloko - la centro de Eŭrazio - dum diversaj historiaj epokoj kunigis diversajn etnojn kaj kulturojn. Kun apero de la Ĉingisĥana imperio, Altajo aliĝis al ĝi. En 1756, pro certaj historiaj procezoj en la Centra Azio, la plimulto de altajanoj propravole akceptis Rusian regnanecon. En 1922 estis fondita Ojrota aŭtonoma provinco ([oblastj]) ene de Altaja regiono; en 1948 ĝi estis re-nomigita kiel Gorno-Altajskaja oblastj ("Montar-Altaja provinco"). 3 jul 1991 la provinco estis transformita al Gorno-Altajskaja respublika ("Montar-Altaja respubliko") ene de la Rusia Federacio, kaj maje 1992 re-nomigita al Respubliko Altaj'.

Ŝtata administrado redakti

La sistemo de la ŝtata potenco en Respubliko Altaj' baziĝas sur principoj de divido de leĝodona, plenuma kaj juĝa potencoj, kaj ankaŭ delimigo de plenrajtoj de la respublikaj kaj lokaj organoj de potenco.

La plej alta organo de l' ŝtata potenco en Respubliko Altaj' estas la Ŝtata Kunveno ([El Kurultaj]) - konstante aganta leĝodona kaj kontrola organo de potenco. Ĝi rajtas decidi pri ĉiuj demandoj rilataj al aferaro de l' respubliko.

La plej alta oficulo en Respubliko Altaj' estas la Ĉefo de Respubliko Altaj', la Prezidanto de la Ŝtata Kunveno.

La registaro de Respubliko Altaj' estas la plej alta plenuma organo de la ŝtata administrado de la respubliko.

Respubliko Altaj' havas ŝtatajn simbolojn - la flagon, la blazonon. La ŝtataj lingvoj en la respubliko estas egalrajtaj la altaja kaj la rusa.

La respublikon konsistigas 10 administraj distriktoj; la ĉefurbo nomiĝas Gorno-Altajsk.

La plej malalta ĉenero de la vertikala strukturo de l' administrado estas lokaj organoj de la ŝtata potenco.

Ekonomio kaj industrio redakti

Ĝenerale la ekonomion de la respubliko karakterizas malalta efikeco de materia produktado. La ĉefa kialo estas nekonformeco de branĉa strukturo de la popola mastrumado al la ekzistanta natura-risurca potencialo kaj al hodiaŭaj merkataj postuloj.

En la strukturo de la komuna popola produktado dominas agrokulturo. La industrio estas febla, precipe la elminiga kaj la prilabora. Ne sufiĉe evoluintas la produktada infrastrukturo – energetiko, transportado, komunikado, akvoliverado. La kredita-financa sistemo kaj la sfero de servoj estas en stadio de establo.

La industrion de la respubliko prezentas jenaj branĉoj: la nutraĵa, etindustrio, industrio de konstrumaterialoj, la arbara, la mina, kaj kolora (ne-fera) metalurgio. Ĝenerale tio estas malgrandaj kaj mezaj entreprenoj kun malrapida renovigo de ĉefaj produktadaj fondusoj.

Per la industrio de la respubliko estas produktadaj:

  • la nutraĵa: pano kaj panaĵoj, kolbasoj kaj bukanaĵoj, fromaĝoj, butero, frukta-legomaj konservaĵoj, diversaj vinoj kaj senalkoholaj trinkaĵoj;
  • etindustrio: kotonaĵoj, kurtena-tulaj toloj, piedvestoj, pantalonoj kaj aliaj kudraĵoj;
  • industrio de konstrumaterialoj: kunmeteblaj ferbetonaj konstrukciaĵoj, brikoj, granitaj kaj marmoraj plakaĵoj;
  • la arbara kaj lignaĵa: negoca ligno, segaĵo, mebloj, diversaj memoraĵoj;
  • kolora metalurgio: hidrargo, oro, arĝento, volframa-molibdena densaĵo, juvelaĵoj;
  • maŝinkonstruado: elektroteomaŝinoj.

En la ekonomia komplekso de la respubliko la ĉefan rolon okupas agrokulturo, en kiu la primara direkto estas pela bestobredado. Pri agrokulturo okupiĝas 25 % de la loĝantaro, kiuj aperigas 60%-jn de la totala komuna produktado de la respubliko. En la strukturo de la agrokultura produktado, la bestobredado pezas 81 %, kaj la plantkultivado 19 %. Tradicie en Respubliko Altaj' oni okupiĝas pri pantoj (junaj molaj kornoj) de maraloj kaj makulaj cervoj, ŝafobredado, lanugaj kaproj, herda ĉevalbredado kaj ĉevalaj viando kaj lakto (kumiso), fromaĝoj, abelbredado, hortikulturo, selektado de fruktujoj kaj berujoj, lupolkultivado...

Eksteraj rilatoj redakti

En la jaroj post 2000 la respubliko aktivigis sian eksteran ekonomian agadon. Jara ekstera komerca kapitalo konsistas je: eksporte – ĉirkaŭ 8 mln USD, importe – pli ol 5 mln USD.

Duonon de la tuta eksporto de la respubliko konsistigas pantoj (junaj molaj kornoj) de maraloj kaj cervoj. Krome, la tradiciaj varoj de eksporto estas filiko "Orljak", ronda ligno, segaĵo. En la lastaj jaroj la vara strukturo de la eksporto buntiĝis per hidrargo, volframa-molibdena densaĵo, kuracil-teknika krudaĵo kaj krudaĵo por parfum-kosmetika industrio (abia, cedra kaj hipofea oleoj, herbaj ekstraktoj).

La ĉefaj eksportaj fluoj orientiĝas al landoj de Sud-Orienta Azio (Suda Koreio, Mongolio, Ĉinio, Japanio k.a.).

La prioritataj sferoj por alilandaj investoj estas:

  • modernaj teknikoj de prilaboro de agrokultura produktaĵo (lanugo, lano, leda krudaĵo, viando, maralaj kaj cervaj pantoj);
  • profunda prilaboro de ligno kaj kuracil-teknika krudaĵo;
  • elminigo kaj prilaboro de ercoj;
  • kreado de energetika bazo per konstruo de etaj kaj mikraj HESoj (HidroElektroStacioj) kaj TESoj (TermikoElektroStacioj);
  • kreado de infrastrukturo en internacia nivelo por ripozado kaj turismado.

Transporto redakti

Geografiaj specifaĵoj de la respubliko premisis evoluon de du specoj de transportado: aŭtomobila (pli ol 90 % de ĉiuj transportadoj) kaj aviada (pasaĝeraj kaj poŝtaj transportadoj).

Aŭtomobila transportado estas la ĉefa en la respubliko. La longeco de aŭtovojoj estas 6 mil km, inkluzive de 3,5 mil km departementaj, kaj 2,5 mil km ĝeneral-uzaj, el kiuj 572 km havas la ĉefa aŭtoarterio – federacia ŝoseo "NovosibirskBijskTaŝanta" (Ĉujskij trakt ("Ĉuja strado")).

La aeran transportadon reprezentas aviad-entrepreno "Gornyj Altaj'" ("Montara Altajo"). En la respubliko funkcias 3 flughavenoj (en urbo Gorno-Altajsk, en distrikt-centro Ustj-Koksa kaj en d.-c. Koŝ-Agaĉ) kaj kelkaj helikopterejoj.

Faŭno redakti

Specifaĵoj de la geografia situo de la respubliko montriĝas ankaŭ en enorma bunteco de specoj de animaloj (62 specoj de mamuloj, pli ol 260 specoj de birdoj, 11 specoj de amfibioj kaj reptilioj, 20 specoj de fiŝoj). Ekzistas pli ol 50 specoj de ĉaseblaj bestoj kaj birdoj, tial la regiono delonge estis kaj nun estas unu el plej bonaj ĉasejoj de Okcidenta Siberio. Raraj, malaperantaj animaloj estas sub defendo de la Ruĝa Libro.

Flaŭro redakti

Flaŭraj resursoj de la respubliko ampleksas pli ol 2 mil specojn de plantoj, el ili 200 specoj de plantoj-endemikoj renkonteblas nur en montoj de Altajo.

Sovaĝaj fruktaj-beraj nutraj plantoj prezentas grandan intereson el vidpunkto de sia agrokulturigo. Ĉi tie kreskas pli ol 40 specoj de fruktaj-beraj plantoj, karakteriziĝantaj per bonaj gustaj ecoj, alta koncentriĝo de vitaminoj, baktericidaj ecoj, aldone multaj specoj estas valoraj sanigaj plantoj. Ĉ. 100 specoj de plantoj apartenas al grupo de la kuracaj, uzataj en farmacio; kaj en popola medicino tiu listo estas multe pli granda. Totala provizo de sanigaj plantoj en la respubliko estas ĉirkaŭ duonmiliono da tunoj, kaj ekspluatataj estas centmiloj da tunoj. Multaj reliktaj plantoj kaj plantoj endemiaj listiĝas en la Ruĝa Libro.

Mineraloj redakti

Mineralaj resursoj de Respubliko Altaj' estas diversspecaj laŭ kvanto de eltrovitaj ercoj kaj konsiderindaj laŭ prospektoritaj rezervoj. Sed hodiaŭ la mineral-krudaĵa potencialo de la regiono preskaŭ ne estas uzata. Negrandamplekse oni nun ekspluatas orajn kaj molibdena-volframajn minkampojn, kuŝejojn de dekora ŝtono kaj konstrumaterialoj.

Estas prospektoritaj kelkaj ampleksaj or-ercaj nodoj kun geologiaj rezervoj je centtunoj da erca kaj dektunoj da ŝuta oro. Estas malkovrita unika je rezervoj kompleksa minkampo de nature-raraj metaloj (tantalo, litio, rubidio, cezio, bismuto). Estas taksitaj diversdetale kelkaj aliaj minkampoj (kobalto, volframo, molibdeno, bismuto, kupro, arĝento, oro, hidrargo). Estas prospektoritaj kaj pretigitaj por ekspluatado jenaj minkampoj: la Ĉagan-Uzuna hidrarga, la Oroktoja kaj la Koskola marmoraj (ampleksaj je dekoj da mln kubaj metroj kaj unikaj je dekoreco), la Ĥolzuna fer-erca (kun rezervoj je ĉirkaŭ miliardo da tunoj), la Pyĵin-a minkarba kaj la Taldydjurgun-a lignita. En stadio de esploro kaj ekuzo estas minkampoj: la Lebed-a volastonita (unika je kvalito de l' krudo), la Poddelik-a gipsa (altekvalita medicina), de diversspecaj mineralaj pigmentoj, de mineralaj kaj sanigaj akvoj, de sanigaj ŝlimoj. Estas malkovritaj kuŝejoj de preskaŭ ĉiuj specoj de konstrumaterialoj, de juvelaj, dekoraj kaj kolektaj gemoj.

Akvoj, arbaroj, grundoj redakti

Unu el la plej gravaj naturaj riĉaĵoj de la Montara Altajo estas ĝiaj akvoresursoj.

La glaciejoj de Altaj' enhavas enormajn rezervojn de akvo. La totala amplekso de glacio en registritaj glaciejoj de Altajo ampleksas 57 km³, kio egalas 52 km³ de akvo. Entuta rezervo de akvo en la glaciejoj superas mezjaran defluon de altajaj riveroj (43 km³ jare).

Grandegaj rezervoj de altkvalita malsala akvo kuŝas en montaj lagoj de Altajo; nur en unu lago Teleckoe estas pli ol 40 km³ de purega akvo.

Potencialaj rezervoj de subteraj akvoj taksiĝas je 22 mln m³ diurne. En montoj de Altaj' ekzistas fontoj de mineralaj akvoj, kiuj estas sanigaj.

En la teritorio de la respubliko estas koncentrita proks. 30 % de totala akvoenergia potencialo de la Okcident-Siberia regiono. Ekzemple, nur unu rivero Katunj havas povumon je 4 mln kilovattoj, kun ebla ellaboro de elektroenergio je ĉirkaŭ 31 mlrd kilovatt-horoj jare.

La arbaraj resursoj de la respubliko estas koncentritaj sur areo de ĉirkaŭ 42 mil km². Ĝeneralaj rezervoj taksiĝas je 700 mln m³ da ligno, el kiuj la koniferoj estas 600 mln m³, el kiuj siavice preskaŭ duono estas aparte valoraj cedraj arbaroj. Maturaj kaj supermaturaj arbaroj konsistigas ĉirkaŭ 300 mln m³, kaj kalkulita lignarbaro estas pli ol 2 mln m³.

En montaro de Altaj' klare videblas laŭ-alta zoneco de grundoj. Entute prezentiĝas ĉirkaŭ 20 ĉefaj specoj de grundoj kaj eĉ pli multe da subspecoj.

De ĝenerala areo de terenoj, la agrokulturaj okupas ĉirkaŭ 10 %, el kiuj 8 % estas paŝtejoj kaj 1 % estas plugejoj (agroj).

Preskaŭ tutan orientan parton de la respubliko okupas unu el plej grandaj naturrezervejoj de Rusio – la Altaja. Altaja ŝtata rezervejo estis fondita en 1932, areas preskaŭ 9000 km² kaj etendiĝas de la nordo suden je pli ol 250 km laŭ teritorioj de la Turoĉaka kaj Ulagana distriktoj.

Sano, sporto, turismo redakti

La rekreivaj resursoj potenciale enroligas la respublikon kiel rekreivan centron ne nur de la regiono, sed de Rusio kaj de la mondo.

Respubliko Altaj' havas konsiderindajn naturajn resursojn, unikajn historiajn kaj arĥeologiajn memorlokojn por aranĝado de ripozo, turismo kaj sporto.

Unikaj natura-klimataj kondiĉoj donas grandajn eblecojn por evoluo de preskaŭ ĉiuj specoj de turismo, kreo de balneologiaj ripozejoj kaj sanatorioj, enroligas la Montaran Altajon kiel unu el rusiaj centroj de montaraj specoj de turismo kaj sporto.

En la respubliko estas 11 infan-junularaj sportlernejoj, 2 infan-junularaj kluboj de trejnado, 1 speciala infan-junulara lernejo de la Olimpika rezervo, kie laboras entute ĉirkaŭ 150 salajrataj trejnistoj-instruistoj de sporto. La lernantoj estas pli ol 7000 personoj. Ĝuste ĉi tie troviĝas startejo de preparo de nunaj kaj estontaj ĉampionoj de la mondo, Azio kaj Eŭropo, Rusio.

Entute kultiviĝas 21 specoj de sporto, kie la ĉefaj estas: la greka-romia lukto, samdo (sindefendo sen armiloj), skiado, futbalo, pilka hokeo, et-atletiko. Samtempe plifortiĝas tiuj specoj de sporto kiel karateo, pezlevado, deltaplanismo, montogrimpado k.a. Ankaŭ la naciaj specoj de sporto konservas sian tradicion.

En Respubliko Altaj' funkcias kvar tutjaraj turismaj bazoj ("Katunj", "Zolotoje ozero" ("Ora lago"), "Junostj" ("Juneco"), "Kuĉerla'"), turisma hotelkomplekso "Turist'", lerna-trejna centro "Seminskij pereval" ("Semina montpasejo"). Estas kreitaj kaj funkcias dekoj da novaj privataj komfortegaj turismkompleksoj, ampleksantaj 10 ĝis 50 personoj. Samtempe ĉiuj turismaj bazoj kaj kompleksoj povas akcepti ĝis 2 mil personojn.

Ekzistas 9 hoteloj por pli ol 500 lokoj, du el ili situas en la ĉefurbo de la respubliko – Gorno-Altajsk (por 300 lokoj).

La loĝantaro redakti

La loĝantaro de Respubliko Altaj' konsistas je 202 mil homoj. El la totala kvanto de la loĝantaro 75 % (150 mil homoj) loĝas en kamparo/montaro kaj 25 % (50 mil homoj) en la urbo.

La laborkapabla loĝantaro de la respubliko konsistas je iom pli ol 100 mil homoj, ĝia plimulta parto okupiĝas pri agrokulturo.

En la respubliko loĝas reprezentantoj de multaj nacioj, tamen tiuj nacioj, krom altajanoj, rusoj kaj kazaĥoj, ne konsistigas kompaktajn grupojn, kaj estas reprezentataj per unuopuloj en internaciaj geedzecoj aŭ per apartaj familioj en alinacia medio. Laŭ popolnombrado, la aŭtoktona gento de Altajo – altajanoj – konsistigas 31 % de la loĝantaro de Respubliko Altaj', kaj el aliaj nacioj: rusoj – 60 %, kazaĥoj – 6 %, ukrainoj – 0,9 %, germanoj – 0,4 % ktp.

Rusoj ekloĝis la Montaran Altajon ekde l' fino de l' 18-a jarcento; en la lasta jardeko de l' 19-a jarcento al teritorio de nuna Koŝ-Agaĉa distrikto venis kazaĥoj.

Kulturo redakti

Ĉiujare en la respubliko aranĝatas la tradicia nacia festo – El-Ojyn. Centoj kaj miloj da homoj rapidas en montaron por, kune kun la samgentanoj, mergiĝi en pasion de popola gajeco.

La bajram'El-Ojyn – estas nomadula festo. En tio, verŝajne, realiĝas spirito de l' prauloj, kiuj en antaŭlongaj, malproksimaj jaroj ne povis fikssidi en unu loko, kaj preferis longajn transirojn laŭ aktualaj aferoj.

La festo, en 1980-aj jaroj komenciĝinta kiel kultura-sporta aranĝaĵo, en lastaj jaroj akiras fundan sencon. Ĝi simbolas revenon al etika-moralaj valoraĵoj de la prauloj.

En Respubliko Altaj', organoj de potenco kaj administrado atentas kulturan renaskiĝon de l' aŭtoktona popolo de la regiono. Samtempe sufiĉan subtenon ricevas kulturaj postuloj de la loka rusa k.a. popoloj.

Ĉi-sence tre reprezentiva estas la verkistara organizaĵo de la respubliko, enhavanta pli ol 30 membrojn de Rusia Unio de Verkistoj.

En la nacia teatro aktivas altaja kaj rusa trupoj. En ĉiu distrikto ekzistas dekoj da ensembloj; kelkaj el ili, ekzemple folklora ensemblo "Altaj'", famas larĝe ekster Rusio. Pli kaj pli spertiĝas kaj aŭtoritatiĝas tiuj grupoj kiel "Jarmanka", "Ursul", "Ar-Baŝkuŝ" k.a.

Unu el plej meritaj personoj de la respubliko estas Aleksej Grigorjeviĉ KalkinLa Popola Kajĉi' de Respubliko Altaj', plenumanto de heroa eposo "Maadaj Kara" kaj de aliaj sagaoj. Ne malpli famaj estas Bolot Bajryŝev, Nogon Ŝumarov, Sainĥo Namĉylak k.a. - plenumantoj de "kaj'" (altaja gorĝa kantado) kaj muzikantoj de komus' (vargan') (etna buŝa muzikinstrumento).

La Montara Altajo estas patrujo de elstaraj pentristoj de la nuntempo. La pleja certe estas G. I. Ĉoros-Gurkin (1870-1937), la aŭtoro de tiuj famaj pentraĵoj kiel "Ĥan' Altaj'", "Korona Katuni" ("Krono de Katunj"), "Ozero gornyh duhov" ("La lago de montaraj dajmonoj") k.a.

Konatiĝo kun tiuj artaĵoj kiel "Meĉty dikarki" ("Revoj de sovaĝulino"), "Pastuĥ" ("Paŝtisto"), "Bazar'" de ankoraŭ unu originala pentristo de Altajo - N. I. Ĉevalkov (1892–1937) – lasas ĉe la spektanto neforgeseblan impreson. Ĉiuj ĉi, kaj multaj aliaj, kreaĵoj de grandaj artistoj-pentristoj, kaj ankoraŭ objektoj de malproksimaj kaj proksimaj epokoj, estas ekspoziciataj en haloj de la respublika muzeo A. V. Anoĥin.

Religio redakti

Somere 1926 la ĉirkaŭaĵojn de Beluĥa vizitis N. K. Reriĥ (Nicholas Roërich). Ravita de Altaj', la granda pensulo kaj artisto kreis kelkajn pentraĵojn, en kiuj prezentis sian komprenon de interna sakramenta esenco de nia landero, kaj antaŭdiris ĝian rolon en la estonta historio de l' homaro.

Lia fama pentraĵo "Ojrot – vestnik Belogo Burĥana" ("Ojrot' – heroldo de Blanka Burĥan'") estas dediĉita al nuntempa realo. En montoj kaj valoj de Altajo denove flustriĝas legendo pri Burĥan' kaj renaskiĝas la Blanka KredoAk Djjan.

La plimulto de l' aŭtoktonaj loĝantoj konfesas burĥanismon – la altajan branĉon de la tibeta budaismo.

Arĥeologio redakti

La Montara Altajo estas eksterordinare riĉa je arĥeologiaĵoj. La plimulto konsistas el trovaĵoj rilataj al pazirika kulturo, kuirilaroj kaj ŝtonaj skulptaĵoj de la tjurka periodo, petrografiaĵoj de diversaj epokoj.

En 6a–2a jarcentoj a.K. en senlimaj vastaĵoj de Granda Stepo aperis tri grupoj de similaj objektoj: armiloj, ĉevalrimenaroj kaj artaĵoj. La similaj armiloj reprezentiĝas per bronzaj kaj feraj ponardoj kun krucaĵo simila al etenditaj papiliaj flugiloj kaj kun listela kalkano, kaj ankaŭ per diversspecaj tri-alaj kaj tri-edraj pintoj de sagoj. En ĉevala jungaĵo samis faŭkrimenetaroj pieding-formaj kaj ring-formaj, kaj psalioj kun zooformaj randaĵoj. En arto ĉie disvastiĝis figuroj de cervoj kun branĉoriĉaj kornoj, mitologiaj grifoj, kaj scenoj de lukto de animaloj.

En 1993 estis fosita la 1a tumulo de tombejo Ak-Alaĥa (en plataĵo Ukok'), kie oni trovis balzamitan korpon de juna (ĉ. 25 jaroj) pazirika virino, ricevonta de lokaj gazetistoj la titolon "Altaja princino". Nun la registaro planas konstrui grandan aŭtovojon tra plataĵo Ukok, kio elvokas amasajn protestojn de arĥeologoj kaj historiistoj, ekologoj kaj verduloj, lokaj loĝantoj kaj naturturistoj.

Simila problemo ekzistas en Ĉemala distrikto, kie oni planas konstrui gigantan HESon, kiu per sia apero detruos unikan klimaton, flaŭron, subakvigos grandegan terenon, industriigos (kaj per tio neniigos) perlon (unu el plej lastaj) de sovaĝa montara naturo (kiu interalie apartenas al kultura heredaĵo de Unesko), sensencigos unikan tuberkulozan sanatorion, kaj minacos subakvigi multajn vilaĝojn en la valo de l' rivero. Dum la HES mem estos ekonomie malprofita.

La ĉefurbo redakti

La ĉefurbo (Gorno-Altajsk) situas en nord-okcidenta parto de la respubliko.

Ĝia teritorio enkalkulas 91 km².

Gorno-Altajsk, kiel loĝloko kun nomo Ulala, estis fondita en 1830, statuson de urbo ricevis en 1928. Ekde 1932 ĝis 1948 ĝi nomiĝis Ojrot-Tura. Distanco de Gorno-Altajsk ĝis Moskvo estas 3641 km, ĝis la plej proksima fervojstacio Bijsk – 100 km. La loĝantaro de la urbo ampleksas ĉirkaŭ 50 mil homojn.

Scienca potencialo de la respubliko estas koncentrita ĉefe en Gorno-Altajsk. En la ŝtata universitato, en instituto de hom-sciencaj esploroj, en aliaj lern-organizaĵoj kaj en organoj de ŝtata administrado laboras dekoj da doktoroj kaj kandidatoj de sciencoj. La plej perspektiva direkto de la fundamenta scienco en la Montara Altajo estas humanitara sektoro, kaj en ĝi – sferoj ligitaj al altajlogio, tjurkologio kaj arĥeologio.

Sciencistoj de pluraj sciencaj institucioj dediĉis sian agadon al produktado. Inter ili aparte menciindas laborantoj el Altaja ŝtata rezervejo, el bestobredejo "Gorno-Altajskoe" ("Montar-Altaja"), el eksperimenta mastrumaĵo de Instituto de citologio kaj genetiko de RAN (Rusia Akademio de Sciencoj), el filio de Siberia botanika ĝardeno kaj el Gorno-Altajska scienc-esplora instituto de agrokulturo.

Konsiderindan parton de la loĝantaro de urbo Gorno-Altajsk konsistigas studentoj kaj lernantoj el la ŝtata universitato, el agrokultura kaj pedagogia kolegioj, el teknologia kaj komerca teknikaj specialaj lernejoj, el medicina altlernejo, kaj el dekoj da ĝeneralaj kaj specialaj lernejoj. Estas ellaborita la sistemo de profesia antaŭpreparo de junularo.

Aliaj projektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Turismo redakti

Diversaj redakti