Respubliko Kabindo

Respubliko Kabindo (Kilansi kia Kabinda en la fiota, Repubilika ya Kabinda en la konga) estas la sendependisma registaro de Kabindo en centra Afriko, kiu en 1997 fariĝis membro de la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO). Tiu membreco estis interrompita en 2011[1]. En 2010 ĝi ankaŭ fariĝis membro de la Organizaĵo de emerĝantaj Afrikaj Ŝtatoj (OEAS)[2]. Laŭ la registaro de Angolo, la internacia komunumo kaj la UN, Kabindo estas unu el la provincoj de Angolo.

Respubliko Kabindo

flago de Respubliko Kabindo

blazono de Respubliko Kabindo

flago de Respubliko Kabindo blazono de Respubliko Kabindo
historia lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kabindo
Politiko
Ekonomio
vdr

Etnaj fonoj por mem-determinado redakti

 
Neoficiala flago de Kabindo, uzata de separatistoj.Respubliko Kabindo.

La argumentoj por mem-determinado estas bazitaj sur kultura kaj etna fonoj de Kabindo. Antaŭ la Traktato de Simulambuco, tri reĝlandoj ekzistitis en kio estas hodiaŭ la provindo Kabindo: Kakongo, Ngojo kaj Loango. La kabindanoj apartenas al la bakonga etna grupo kies lingvo estas la (ki)konga. La bakonga popolo ankaŭ formas la plimulton de la loĝantaro de la provincoj Uíge kaj Zaire de Angolo. Tamen, malgraŭ ĉi tiu komuna genealogio, la kabindanoj evoluigis tre malsaman kulturon kaj klarajn variantojn de la konga lingvo. La por-sendependisma movado Fronto de Liberigo de Enklavo de Kabindo (FLEC) daŭre luktas ankoraŭ por sendependigi ĉi tiun teritorion[3].

En aprilo 1997, la sendependisma registaro de Kabindo aliĝis al la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO), demokrata kaj internacia organizaĵo kies membroj estas indiĝenaj loĝantaroj, disputitaj teritorioj, malplimultoj kaj sendependaj ŝtatojn aŭ teritorioj. Tiu membreco estis interrompita en 2011[4].

En 2010 ĝi ankaŭ fariĝis membro de la Organizaĵo de emerĝantaj Afrikaj Ŝtatoj (OEAS)[5].   

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Republic of Cabinda - http://www.cabinda.net

(en) Cabinda, free state, la oficiala registara reta portalo de Kabindo : http://www.cabinda.info/ Arkivigite je 2018-12-27 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Oficiala retejo de la kabinda registaro en ekzilo : History of the CABINDA

(en) Organizaĵo de emerĝantaj Afrikaj Ŝtatoj Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine (OEAS)

Referencoj redakti

  1. (en) Cabinda, la 6-an de junio 2018.
  2. (en) Kabinda & Front for the Liberation of the State of Cabinda (FLEC) Arkivigite je 2020-01-26 per la retarkivo Wayback Machine, OEAS
  3. Vania Negrao, Kabindo, nigra oro de Angolo, Global Voices Esperanto (Tutmondaj Voĉoj), la 20-an de marto 2020, alirite la 22-an de marto 2020.
  4. (en) Cabinda, la 6-an de junio 2018.
  5. (en) Kabinda & Front for the Liberation of the State of Cabinda (FLEC) Arkivigite je 2020-01-26 per la retarkivo Wayback Machine, OEAS