Respubliko Molossia

La Respubliko Molossia (angle: Republic of Molossia), ankaŭ nomata Molossia, estas mikronacio kiu postulas por si mem 4,5 hektarojn da tero proksime de Dayton, Nevado[1], kiu tamen nek estas agnoskata de suverena nacio nek de Unuiĝintaj Nacioj. La oficialaj lingvoj de la respubliko estas la angla kaj Esperanto[2].

Respubliko Molossia

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
mikronacio
Bazaj informoj
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Loĝantaro 32 (18-a de marto 2012)
Horzono UTC-08:00
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro Kevin Baugh
Ĉefministro Kevin Baugh
Ekonomio
Map
vdr

Geografio kaj klimato redakti

La mikronacio situas en la usona dezerta ŝtato Nevado .

La klimato tie estas seka kun temperaturoj ĉirkaŭ 35 °C. La tereno estas apenaŭ vegetita kaj estas hejmo de plantoj kiel artemizio aŭ pinjonpinoj.

Je 45km de tie troviĝas Lago Tahoe kaj la urbo Virginia City. La plej proksima grava flughaveno ankaŭ troviĝas je 45 km, en Reno, Nevado[3].

Historio redakti

La Respubliko Molossia estis fondita la 26-an de Majo 1977, tiutempe ankoraŭ sub la nomo "La Granda Respubliko de Vuldstein" (germane: Die Große Republik von Vuldstein), fondita de Kevin Baugh kaj lia amiko James kiel infana projekto. La ideo venis al la du viroj tra la filmo The Mouse That Roared (La muso kiu muĝis) .

Milito kontraŭ la GDR redakti

En 1983, kiam Kevin Baugh estis serĝento de la usona armeo en Okcidenta Germanio, li deklaris militon kontraŭ la GDR[3], ĉar laŭ siaj propraj deklaroj, li estis ĝenita pro "plurfojaj ĉiunoktaj leviĝadoj por batali kontraŭ la komunisman minacon". La GDR estis oficiale dissolvita ekde la germana reunuiĝo en 1990 .

Komerco redakti

Militaj obligacioj redakti

Kevin Baugh uzas la "militon kontraŭ la GDR" tra tielnomitaj "militaj obligacioj" kiel fonton de enspezoj. Ĉi tiu "Molossian War Bond" estas aĉetebla kontraŭ 3 usonaj dolaroj[3].

Turismo redakti

Alia fonto de enspezoj por Molossia estas turismo. Ĉirkaŭ 200 homoj vizitas ĉiujare la mikronacion. Baugh kaj lia familio aranĝas rondirojn por turistoj de aprilo ĝis oktobro kiuj daŭras proksimume unu horon[3].

Vidu ankaŭ redakti

Moresnet neŭtrala

Grandduklando Westarctica

Grandduklando Flandrensis

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) About Molossia. en: Molossia, alirite la 4-an de decembro 2021
  2. (en) Esperanto courses at the Molossa Language Institue
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (de) Larissa Königs, Die skurrile Mikronation, die einen „Krieg“ gegen die DDR führt, Travelbook, la 3-an de Junio 2020, alirite la 4-an de decembro 2021