Respubliko Montara Armenio

La Respubliko Montara Armenio (armene: Լեռնահայաստանի Հանրապետութիւն Lernahajastani Hanrapetut'jun; ankaŭ konata kiel Aŭtonoma Respubliko Sjuniko estis mallongdaŭra kaj neagnoskita ŝtato en la Suda Kaŭkazio, en la nunaj armenaj provincoj Vajoco-Dzoro kaj Sjuniko, kaj partoj de la memproklamita Arcaĥa Respubliko kaj Naĥiĉevano en nuna Azerbajĝano[1]. Montara Armenio estis kontraŭ-bolŝevikisma armena ŝtato establita de armea komandanto kaj armena politika pensulo Garegin Nĵdeh kaj liaj aliancanoj kun la subteno de lokaj gerilaj trupoj, post la subpremado de la Februara Ribelo en aprilo 1921. Ĝi ne estis rekonita de iu ajn lando sed ekzistis ĝis mezo de julio de la sama jaro. Ĝia fakta ĉefurbo estis Goris, kiel la deklaro de sendpeendeco estis proklamita en ĝia katedralo, kun ĉeesto de Garegin Nĵdeh, membroj de la eklezio kaj miloj da loĝantoj.

Respubliko Montara Armenio
26-a de aprilo 1921 – 13-a de julio 1921

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Flago de Armena Demokratia Respubliko
Situo, verdkolore, de la ekzistinta Respubliko Montara Armenio.

Fono redakti

Post la Unua Mondmilito redakti

 
Garegin Nĵdeh, kreinto de la Respubliko Montara Armenio.

Post Unua mondmilito, la subskribo de la Traktato de Sèvres, kaj en la rezultaj pacnegocadoj en Parizo, la aliancanoj ĵuris puni la Junajn Turkojn kaj rekompensi iujn, se ne ĉiujn, de la orientaj provincoj de la imperio al la ĝermanta Armena Respubliko.[2]. Tamen la aliancanoj pli zorgis pri finado de la packontraktoj kun Germanio kaj la aliaj eŭropaj membroj de la Centraj Potencoj. En aferoj rilataj al la Proksima Oriento, la ĉefaj okcidentaj potencoj, Britio, Francio, Italio kaj Usono, havis konfliktajn interesojn pri la influkampoj, kiujn ili alprenis. Dum estis kriplaj internaj disputoj inter la aliancanoj, Usono hezitis akcepti mandaton super Armenio[3]. Dume, la ĵus formitaj Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Turka Nacia Movado ambaŭ celis transpreni Kaŭkazion, inkluzive Armenion. La bolŝevikoj simpatiis kun la Turka Movado pro ilia reciproka opozicio al la okcidentaj potencoj, aŭ "Okcidenta Imperiismo", kiel la bolŝevikoj aludis ĝin. La soveta registaro formis aliancon kun la turkaj naciistoj kaj komencis sendi al ili oron kaj armilojn. Ĉi tio montriĝis katastrofa por la armenoj, kaj fine Okcidenta Armenio falis sub la invadajn trupojn[4].

Turk-armena Milito redakti

La 20-an de septembro 1920, la turka generalo Kazım Karabekir invadis la limojn de la Armena Demokratia Respubliko, kiu estis difinita de Usono. En respondo, la Armena Demokratia Respubliko deklaris la militon al Turkio la 24-an de septembro kaj la Turk-Armena Milito komenciĝis. En la regionoj Oltu, Sarıkamış, Kars kaj Aleksandropolo armenaj fortoj koliziis kun tiuj de la turko Karabekir. Mustafa Kemal Atatürk tiam sendis plurajn delegaciojn al Moskvo je priserĉado de alianco. Tio estis katastrofa por la armenoj.

La 18-an de novembro, armistico estis finita, kaj tiam plena packontrakto, la Traktato de Aleksandropolo, la 2-an de decembro 1920.

Sovetigo de Armenio redakti

 
La Soveta 11-a Ruĝa Armeo eniras Erevanon en 1920, efike finante armenan mem-regadon. Armenio falis sub komunista potenco en 1920.

La invado de la soveta 11-a Ruĝa Armeo sur la Armena Demokratia Respubliko komenciĝis la 29-an de novembro1920. La fakta translokigo de la potenco okazis je la 2-a de decembro en Erevano, kiam la armena gvidantaro aprobis ultimaton prezentitan al ĝi fare de la soveto Boris Legran. Armenio jesis aliĝi al la sovetia sfero, dum Soveta Rusio jesis protekti ĝian restantan teritorion de la avancanta turka armeo. La sovetoj ankaŭ promesis rekonstrui la armeon, protekti la armenojn kaj ne persekuti ne-komunistojn, kvankam la fina kondiĉo de tiu promeso estis forlasita kiam la daŝnakanoj estis devigitaj forlasi la landon. La soveta registaro proponis la aneksadon de Montara Karabaĥo kaj Sjuniko de Armenio al soveta Azerbajĝano. Tiu paŝo estis forte malaprobita de Garegin Nĵdeh, kiu deklaris Sjunikon kiel aŭtonoma regiono ekde decembro 1920 al januaro 1921. Drastamat Kanajan sendis telegramon al Nĵdeh, sugestante permesi la sovetiigon de Sjuniko, per kiu ili povus gajni la subtenon de la bolŝevika registaro por solvado de la problemoj de la armenaj teritorioj. Nĵdeh denove pruvis sin kiel malmiopa politikisto, li ne foriris Sjunikon kaj daŭrigis sian lukton kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj Soveta Azerbajĝano.[5].

Deklaracio redakti

La 18-an de februaro 1921, la daŝnakanoj gvidis kontraŭsovetian ribelon en Erevano kaj usurpis la povon. La Armena Revolucia Federacio kontrolis Erevanon kaj la ĉirkaŭajn regionojn dum preskaŭ 42 tagoj antaŭ esti venkitaj de pli multnombraj trupoj de la Ruĝa Armeo en aprilo 1921. La gvidantoj de la ribelo tiam translokiĝis al la regiono Sjuniko.

La 26-an de aprilo 1921, la dua Tut-Zangezura Kongreso, okazinta en Tatev, sciigis la sendependecon de la aŭtonomiaj regionoj Daralakjazo (Vajoco-Dzoro), Zangezuro, kaj Montara Karabaĥo, sub la nomo de Respubliko Montara Armenio[6].

Politiko redakti

 
Katedralo de Goris, kie proklamiĝis la Respubliko Montara Karabaĥo.

La urbo Goris iĝis la ĉefurbo de la ŝtato, kaj Garegin Nĵdeh estis elektita kiel ĉefministro kaj ministro de Defendo. Poste, en julio, Simon Vracjan ekoficis kiel ĉefministro dum Nĵdeh iĝis la guberniestro kaj la ĝenerala komandanto.

Inter aprilo kaj julio 1921, la Ruĝa Armeo faris masivajn armeajn operaciojn en la regiono, atakante Sjunikon de nordo al oriento. Post monatoj da furiozaj bataloj kun la Ruĝa Armeo, la Respubliko Montara Armenio kapitulacis en julio 1921 sekvante la promesojn de Soveta Rusio reteni la montaran regionon kiel parto de soveta Armenio. Post perdado de la batalo, Garegin Nĵdeh, liaj soldatoj, kaj multaj elstaraj armenaj intelektuloj, inkluzive de gvidantoj de la unua sendependa Respubliko Armenio, transiris la limon en najbara persa urbo Tabrizo[7].

La formado de la mallongdaŭra respubliko savis la armenan loĝantaron de Sjuniko je masakrado fare de la azeroj. La heroeco kaj racia diplomatieco de Garegin Nĵdeh certigis ke la suda armena regiono de Sjunik restu en sovetiaj armenaj manoj.

Vidi ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Republic of Mountainous Armenia (26 April 1921, capital: Goris, including: Syunik, Vayots Dzor and parts of modern-day NKR). Arkivita el la originalo je 21an de oktobro 2014. Alirita 26a de novembro 2013.
  2. Hovannisian, Richard G. "The Allies and Armenia, 1915–18." Journal of Contemporary History. Vol. 3, No. 1 (Jan., 1968), pp. 145–168.
  3. (1982) The Republic of Armenia, Vol. II: From Versailles to London, 1919–1920. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-04186-0.
  4. Hovannisian, Richard G. "Armenia and the Caucasus in the Genesis of the Soviet-Turkish Entente." International Journal of Middle East Studies, Vol. 4, No. 2 (Aprilo, 1973), pp. 129–147.
  5. Garegin Njdeh biography. Njdeh.com. Arkivita el la originalo je 4a de majo 2009. Alirita 2009-11-19.
  6. Mountainous Armenia
  7. Garegin Nzhdeh and the KGB: Report of Interrogation of Ohannes Hakopovich Devedjian (ruse) (28a de aŭgusto 1947). Arkivita el la originalo je 2007-10-30. Alirita 18a de julio 2012.