Restoracio estas gastejo, kie oni servas preparitajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn laŭ bezono por konsumado kaj kontraŭ mono. Ekzistas restoracioj en hoteloj, kie la prezon de matenmanĝo aŭ la tuta manĝaĵo enhavas la luprezo.

Restoracio Ajisen Ramen en Nankino.
Tom's Restaurant en Manhatano.
Noma en Kopenhago, Danio kun 2 steloj laŭ la Michelin gvidilo, kaj nomumita la plej bonkvalita restoracio en la mondo fare de la gazeto Restaurant.

Laŭ Francisko Azorín restoracio estas Publika manĝejo k. trinkejo per pago.[1] Li indikas etimologion el la latina re-staurare (ree-starigi)[2].

Tipoj redakti

  • Oni sidiĝas, poste venas la kelnero por akcepti la mendon kaj pli poste oni alportas la manĝaĵojn; oni pagas post la manĝado (tradicia restoracio).
  • Oni kolektas diversajn manĝaĵojn kaj pagas por tiuj, oni pli poste sidiĝas kaj manĝas (memserva restoracio).
  • Oni mendas ĉe la kaso; post preparo de la manĝaĵo oni alportas la manĝaĵon. Oni povas pagi tiam aŭ post manĝo.
  • Oni elektas menuon, aŭ antaŭpagas por tio.
  • Oni mendas rekte el surstrata budo la manĝaĵojn, plej ofte klare videblajn kaj tiam kuiratajn, oni pagas ilin kaj oni manĝas plej ofte stare aŭ piedirante surstrate.

La restoracioj ofte specialiĝas je kelkaj manĝaj tipoj. Ekzemple, ekzistas marmanĝaĵaj, veganaj restoracioj aŭ nacikuirartaj restoracioj. (ĉina, franca, hungara).

Rotacianta restoracio (aŭ turniĝanta restoracio) estas restoracio, kutime en turo, kies manĝosalono estas larĝa cirkla platformo, kiu funkcias kiel granda disktelero. La rotacia frekvenco kutime estas 1 ĝis 3 turniĝoj hore. La gastoj do povas ĝui panoraman vidon sen forlasado de siaj sidlokoj.

Restoraciponto estas restoracio, plej ofte de interno, konstruita kiel ponto super ŝoseo, plej ofte super aŭtovojoj. Ĝi kutime havigas aliron el ambaŭ flankoj de la vojo por eviti neceson trairi la vojon per tunelo aŭ perpiede. Tia konstrumaniero estas utila ankaŭ por altiri la atenton de veturantoj kaj aparte de ŝoforoj, faciligante la aliron al la ripozareo.

Restoraciaj gvidiloj redakti

Tiuj gvidiloj klasifikas la restoraciojn laŭ servo, kvalito.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti