Resurekto (romano)

romano far Lev Tolstojo

Resurekto (ruse Воскресение) estas romano de Lev Tolstoj, unue publikigita en 1899, ĝi estis lia lasta verko.

Resurekto
Resurekto
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lev Tolstoj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1899
Eldoninto Niva
Ĝenro filozofia fikcio • politika fikcio
Loko de rakonto Rusia Imperio
vdr

Tolstoj komence publikigis ĝin en la gazeto Niva kolektante monon por La Duĥoboroj. La romano temas pri la maljusteco de homaj leĝoj kaj la hipokriteco de instituciigita eklezio.

Vladimir Sapoĵnikov esperantigis la verkon el la rusa lingvo. Redaktis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov, ilustris Maria Baĵenova. La tradukaĵo aperis ĉe eldonejo Sezonoj en Jekaterinburgo en la jaro 2000 kiel volumo 6 de "Serio Rusa literaturo".

Resumo redakti

La juna nobela soldato Dmitrij Ivanoviĉ Neĥljudov revenas gustumi dum momento la civilan vivon en vilaĝo proksime de Niĵnij Novgorod.

Li ĝuas agrablan vivon kun mondumaj akceptoj, siaj multaj amikoj, baldaŭa geedziĝo (aranĝita) kun filino de nobela familio kaj brila estonteco en la armeo. Sed dum lia restado li estas alvokita kiel ĵuriano de tribunalo, kio estas al li granda torturo tial ke unu el la akuzitoj estas lia unua amo, Ekaterina Maslova, kulpigita pro venenado, kaj finonta en Siberia malliberejo. Post kiam li allogis ŝin, li forlasis ŝin kaj li sentas sin respondeca ke li havigis al ŝi moron kiu kondukis al la vivo kiun ŝi travivis.

Akcepto kaj cenzuro redakti

Ĝi estis treege atendita kaj estis tre sukcesa dum sia publikigado, kvankam pli malfrue ĝi ne atingis la famon de siaj antaŭuloj. Iuj recenzistoj taksis multajn el liaj roluloj unudimensiaj kaj akuzis Tolstoj-on ke li ne enprofundiĝis multe en detaloj.

La romano ankaŭ estis tre cenzurita kaj ne estis eldonita kompleta ĝis 1936. En Libro 2-a, la ĉapitro XXI[1] mencias la gejecon konsiderita kiel krimo en Rusio.[2][3]

Adaptoj redakti

La romano estis adaptita al operoj fare de aŭtoroj kiaj Franco Alfano, Ján CikkerTod Machover kaj al kino per filmoj kiaj Resurrection (1927) de Edwin Carewe, tiu de Samuel Goldwyn kaj Rouben Mamoulian Ni revivu (1934) aŭ tiu de Miĥail Schweitzer en 1960. La lasta eble estas tiu de la fratoj Paolo Taviani kaj Vittorio Taviani por televido: Resurrezione (2001). Ankaŭ Resurrection, filmita en la jaro 1909 fare de reĝisoro D. W. Griffith, estas bazita sur la romano Resurekto.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Resurrección (novela) en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti