Reta trafiko, aŭ interreta trafiko estas amplekso de datumoj, trandonataj tra komputila reto dum certa tempodaŭro, kaj ankaŭ tiuj datumoj mem. Kvanto de reta trafiko estas mezurata en retpaketoj, kaj ankaŭ en bitoj, bajtoj kaj iliaj derivaĵoj: kilobajtoj, megabajtoj ktp.

Reta trafiko estas klasifikata je:

  • eliranta (datumoj, irantaj al la ekstera reto);
  • alvenanta (datumoj, venantaj el la ekstera reto);
  • interna (ene de konkreta reto, plej ofte loka);
  • ekstera (ekster konkreta reto, plej ofte interreta trafiko).

Fontoj de interreta trafiko redakti

Laŭ raporto de la brita kompanio SimilarWeb (aprilo 2015), plejparton de la monda interreta trafiko kreas rektaj transiroj al retejoj per adresbreto de foliumilo (43,4%). La duan lokon havas serĉiloj (27,8%), el ceteraj retejoj venas 21,13%. El sociaj retoj venas nur 5,8%, kaj el retpoŝto kaj diversaj reklamoj iomete pli ol 1%[1].

Interreta trafiko el diversaj landoj redakti

Partopreno de loĝantoj de diversaj landoj en generado de interreta trafiko tre diferencas. Laŭ la tabelo, publikigita de SimilarWeb en 2015, tri plej grandaj generantoj de interreta trafiko estas Usono (25,05%), Unuiĝinta Reĝlando (5,51%) kaj Rusio (5,05%); ilin sekvas Brazilo (4,4%), Francio (3,9%), Germanio (3,5%), Barato (3,4%), Kanado (3,2%), Japanio (2,6%) kaj Turkio (2,5%)[1]. Interreta trafiko el Ĉina Popola Respubliko ne estis kalkulata pro ekzistantaj tie limigoj je uzado de pluraj mondaj publikaj interretaj risurcoj.

Referencoj redakti