Retamoso de la Jara

Retamoso de la Jara (Genistejo de la Cistaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi ŝanĝis sian iaman oficialan nomon de Retamoso al tiu aktuala en 2004 (Dekreto 18/2004 de 18a de februaro).

Retamoso de la Jara
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45652
Politiko
Urbestro Faustino García Díaz
Demografio
Loĝantaro 117  (2011)
Loĝdenso 2,43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 45′ N, 4° 45′ U (mapo)39.741944444444-4.7538888888889Koordinatoj: 39° 45′ N, 4° 45′ U (mapo) [+]
Alto 608 m [+]
Areo 48,24 km² (4 824 ha)
Retamoso de la Jara (Hispanio)
Retamoso de la Jara (Hispanio)
DEC
Retamoso de la Jara
Retamoso de la Jara
Situo de Retamoso de la Jara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Retamoso de la Jara [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Retamoso de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La loko estis fondita en antikvaj tempoj laŭ la nomo de "Valle de los Trigos" (Tritikvalo), kaj poste translokiĝis al loko kiun nune okupas, laŭ la nomo de "Retamoso"; loko kie abundas genisto, dum la finaĵo "-oso" oftas en la komarko.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Retamosano. La censita populacio en 2011 estis de 117 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,43 loĝ/km².

Situo redakti

Retamoso de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 608 m; je 85 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 48.24 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°44′31″ N 4°45′14″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoleo) kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Estis dekomence setlejo de keltiberoj, kaj poste de hispan-romianoj kaj de islamanoj. Meze de la 16a jarcento ĝi estis reloĝata de kamparanoj de Torrecilla de la Jara, kiuj kreis du setlejojn en la bordoj de la rojoj Retamoso kaj Piloncillo. Tiuj du setlejoj estis konataj kiel Retamoso de Arriba (supra) kaj Retamoso de Abajo (malsupra). Kvankam ambaŭ setlejoj unuiĝis kun tiu de La Fresneda de la Jara, ankoraŭ videblas la divido inter ambaŭ.

Retamoso estis submunicipo de Torrecilla de la Jara ĝis kiam ĝi sendependiĝis en 1926.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 664 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu sesoniĝis al iom pli da 100.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti