Retkafejo estas ejo kie oni kontraŭ pago povas retumi sur komputilo. Ofte eblas ankaŭ trinki ion (kiel en ordinara kafejo) sed tio ne necesas.

Retkafejo en Sud-Koreio

Kiam al persono mankas komputilo aŭ rapida retkonekto, tiu persono povas viziti retkafejon. Ankaŭ turistoj ofte uzas retkafejojn, ekzemple por retpoŝte korespondi kun familio, por sendi ciferecajn fotojn, aŭ nur ripozi aŭ dormi sur sofo antaŭ komputilo por ŝpari hotelkoston.

Eksteraj ligiloj redakti