Retlernado (angle: e-learning) indikas tian manieron de eduko, kiu utiligas komputilojn, memordiskojn kaj interreton por faciligi aŭ pliefikigi partojn de la instruado.

Aldone uzatas retpoŝto, diskutforumoj, dissendolistoj. La porparolantoj de tiu ĉi eduka aliro vidas avantaĝojn en tio, ke ebliĝas instruado ĝustatempa, individuecigi kursojn surbaze de personaj taskoj kaj nesinkrona lernado.

Krome oni povas utiligi retlernadon por organizi distancajn kursojn per interreto.

Apliko en lernejoj redakti

La enkondukon de la teknologio en la lernejojn malhelpas la fakto, ke ofte la retmedia kompetenteco de la lernantoj superas tiun de la instruistoj.

El la perspektivo de didaktiko kaj metodiko, ankoraŭ oni nur etone eluzas la specifajn eblecojn de la elektronikaj medioj. La apliko ofte okazas en tre tradicia formo, ekzemple: truteksto aŭ plurrespondaj skemoj. Ili en elektronika formo ne ofertas plus-utilon krom rapida rezultomontro.

Kompare pli novigaj estas interretaj kompendioj, enciklopedioj kaj leksikonoj. Ili plej bone kondukas al interagado. Ekzemple en leciono de matematiko la komputilo povas doni hazarde generitajn novajn taskojn kies malfacileco estas adaptita al la individua nivelo de la lernanto.

Kombini la avantaĝoj de la novaj medioj kun tiuj de la tradicia lernolibro; jen kion la fakuloj antaŭvidas por la estonto. Por tio necesos specifa medio-didaktiko, kiu esploras kiel oni prezentu enhavojn komputile, por atingi optimuman lernefikon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Esperantlingvaj redakti

Plurlingvaj redakti

Dulingvaj redakti

En unu lingvo krom Esperanto redakti

dane redakti

angle redakti

germane redakti

france redakti

hispane redakti

hungare redakti

  • [1][rompita ligilo]

itale redakti

pole redakti