La Reunia cirkuoReunia marĉocirkuo (Circus maillardi) estas rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas nune nur en la insulo de Reunio en la Hinda Oceano kie ĝi estas konata surloke kiel papanguepied jaune (flavpiedulo), kvankam fosilia materialo el Maŭricio estis atribuita al tiu specio. La Madagaskara cirkuo (C. macrosceles) de Madagaskaro kaj Komoroj estis iam traktata kiel subspecio de tiu birdo sed ĝi estas pli kaj pli konsiderata kiel separata specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reunia cirkuo
Reunia cirkuo, specimeno en la Reunia Naturhistoria Muzeo
Reunia cirkuo, specimeno en la Reunia Naturhistoria Muzeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Circus
Specio: C. maillardi
Circus maillardi
(J. Verreaux, 1862)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas ĉirkaŭ 50 cm longa; la ino estas ĉirkaŭ 3 al 15 % pli grandaj ol la masklo. La masklo havas nigrecajn kapon kaj dorson kun blankaj strioj. La subaj partoj, subflugiloj kaj pugo estas blankaj kaj la vosto estas griza. La flugiloj estas grizaj kaj nigraj kun blanka bordo. Inoj kaj nematuruloj estas malhelbrunaj kun blanka pugo kaj strieca vosto.

Tiuj birdoj estas ĉefe silentaj escepte dum la reprodukta sezono kiam ili elsendas babilecan minacan alvokon, ĝemecan pariĝalvokon kaj ridecan manĝasocian alvokon.

La Madagaskara cirkuo estas pli granda kaj pli pala kun pli longaj flugiloj kaj kruroj.

Ekologio redakti

Ĝi troviĝas tipe en arbaraj altaj teroj inter 300 kaj 700 m super marnivelo. Ili vizitas ankaŭ kankamparojn kaj herbejojn. Nune ties dieto inkludas multajn enmetitajn mamulojn (ratoj, musoj kaj tenrekoj) sed ĝi origine manĝis birdojn kaj insektojn. Ĝi havas nombrajn adaptojn kiuj estas nekutimaj inter cirkuoj: larĝaj rondoformaj flugiloj por ĉasi inter arboj kaj mallongan tarson kaj longaj ungoj, kio estas komuna inter tiuj rabobirdoj kiuj manĝas aliajn birdojn. Ili reproduktiĝas inter januaro kaj majo kaj la ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn.

Ĝi havas ĉirkaŭkalkulatan populacion de 200 al 340 birdoj kaj estis taksita kiel endanĝerita fare de BirdLife International. Ĝi estas minacata pro habitatodetruo kaj ties ŝanĝo krom kontraŭleĝa ĉasado. Ĝi iĝis protektata specio en 1966 kaj ties nombroj estas nune stabilaj aŭ pliiĝantaj.

Taksonomio redakti

Tiu specio estis priskribataj en 1862 de Jules Verreaux. Li nomis ĝin honore al Louis Maillard, kiu menciis la birdon en libro pri la insulo.

En 1893 Alfred Newton kaj Hans Gadow priskribis tarsometatarsojn, tibiojn kaj metakarpojn el rabobirdo nome tiam Astur alphonsi (poste renomata Accipiter alphonsi kaj Circus alphonsi) el Maŭricio. En 1958 James Greenway konsideris tiun taksonon kiel samspecifa kun la Nigrablanka cirkuo. Pli posta ekzaminado de la ostoj konkludis, ke Astur alphonsi estas fakte identa kun la Circus maillardi, kiu iam loĝis ankaŭ en Maŭricio sed ĝi estas nune formortinta tie.

Referencoj redakti

  • Nicolas Barré, Armand Barau & Christian Jouanin (1996) Oiseaux de la Réunion, Les Éditions du Pacifique, Paris.
  • BirdLife International (2006) Species factsheet: Circus maillardi Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 19/2/2007
  • Anthony Cheke & Julian Hume: Lost Land of the Dodo, 2008
  • Roger Clarke (1995) The Marsh Harrier, Hamlyn, London.
  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001) Raptors of the World, Christopher Helm, London.
  • James Greenway: Extinct and Vanishing Birds of the World, 1958 (1967 for the 2nd edition)
  • Cécile Mourer-Chauviré, Roger Bour & Sonia Ribes: The taxonomic identity of Circus alphonsi (Newton & Gadow 1893), the extinct harrier from Mauritius. IBIS Volume 146 Issue 1, Pages 168 - 172
  • Walter Rothschild: Extinct Birds, 1907
  • Ian Sinclair & Olivier Langrand (1998) Birds of the Indian Ocean Islands, Struik, Cape Town.