Reza Torabi

irana esperantisto

M. Reza TORABI (perse محمدرضا ترابی, naskiĝis la 30-an de aprilo 1968, kompostanto) estas irana esperantisto kaj E-aktivulo ekde 1992. Li estis fondinto de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO, 1993) kaj Irana Esperanto-Asocio (IREA, 1996). Plurjare li estis komitatano kaj inter la jaroj 1997 kaj 1999 estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde 1994 li instruas Esperanton aŭ en kulturcentroj de Tehrano, aŭ en la oficejo de IRECO kaj IREA. Ĉefredaktoro de la revuo Irana Esperantisto dum ties unua serio (2002 ĝis 2008). IREA-komitatano, UEA-komitatano. Sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI kaj UEA (2006). Ekde 2005 li studas interlingvistikon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Li nune loĝas en Germanio.

Reza Torabi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1968 (1968-04-30) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti