Rezső MAUCHA [reĵO maŭĥa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maucha Rezső estis hungara kemiisto, hidrobiologo, limnologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Rezső Maucha naskiĝis la 19-an de septembro 1884 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de januaro 1962 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rezső Maucha frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en 1907 en Fiŝobreda Esplora Instituto, kie li estis baldaŭe direktoro inter 1933-1955. En 1909 li doktoriĝis. En 1910 li studvojaĝis en Germanio, kie li studis la fiŝistojn. Baldaŭe li longe okupiĝis pri fiŝolagoj. En 1932 li ekinstruis en la universitato. En 1945 li emeritiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Verkaro (elekto) redakti

  • Winkler Lajos vízvizsgáló módszereinek alkalmazása a limnológiában 1929
  • Hydrochemische Methoden in der Limnologie 1932
  • Graphische Darstellung von Wasseranalysen 1933
  • Újabb szempontok a vizek termelőképességének megállapítására 1947
  • A fotoszintézis jelentősége a vizek potenciális termelésének meghatározásakor 1955

Fontoj redakti