Rhein-Main-Verkehrsverbund

La Trafika Ligo Rejno-Majno - germane Rhein-Main-Verkehrsverbund, mallongigite RMV - kunordigas la publikan transporton de suda Hesio. Ĝi fondiĝis en 1995 kiel tiutempe laŭ areo plej granda trafika komunaĵo de Germanio. La ligo kovras haltejojn en radiuso de pli-malpli 50 kilometroj ĉirkaŭ la urbo Frankfurto-ĉe-Majno, de Marburgo kaj Giessen norde ĝis Alsbach-Hähnlein ĉe Darmstadt sude, de Lorchhausen okcidente de la urboj Wiesbaden kaj Majenco en la najbara lando Rejnlando-Palatinato okcidente ĝis Babenhausen tutproksime de Aschaffenburg en la najbara lando Bavario oriente. La lasta nordokcidenta haltejo estas Limburg, la lasta nordorienta haltejo Gersfeld (Rhön) kaj la lasta sudorienta haltejo Eberbach en la najbara lando Baden-Virtembergo.[1] Por pli da informoj pri organizado kaj historio vidu la germanlingvan artikolon.

Biletoj redakti

Difino de la prezoj redakti

La areo de RMV estas dividita en areoj, kiuj ampleksas unu aŭ plurajn urbojn / vilaĝojn. Ene de unu areo oni pagas maksimume laŭ tarifo 3 (krom speciala regulo por la flughaveno de Frankfurto ĉe Majno), je mallongaj distancoj malpli (laŭ diversaj sistemoj diversloke). En Frankfurto ekzistas krome iometa rabato ekster pinta tempo. Al apuda areo validas tarifo 4 (kun specialaj reguloj por mallongaj distancoj), je pli longaj veturoj tarifoj 5, 6 aŭ 7.

Ofertitaj biletoj, valideco redakti

Biletoj tuj validas ekde aĉeto, oni ne stampas ilin.

Interrompoj de veturo ne estas permesataj kun unudirektaj biletoj. Oni rajtas ŝanĝi al iu ajn alia veturilo en RMV-sistemo, sed necesas preni la plej fruan konekton. RMV-biletoj ne validas en longdistancaj trajnoj (IC, EC, ICE).

Ekzistas tuttagaj biletoj (validaj de mateno ĝis mateno - noktaj busoj apartenas al la antaŭa tago), semajnaj biletoj (iuj 7 sinsekvaj tagoj), monataj kaj jaraj.

Por pluraj personoj veturantaj kune ekzistas grupa tuttaga bileto (maksimume 5 personoj, kutime jam indas por 2).

Infanoj sub 6 jaroj ne bezonas bileton.

Vendo redakti

Por ekveturo per rela veturilo necesas aĉeti bileton ĉe aŭtomato. Ankaŭ ĉe kelkaj grandaj bushaltejoj ekzistas aŭtomatoj, sed en busoj oni povas ĉiam aĉeti biletojn ĉe la ŝoforo.

Uzo de aŭtomatoj:

  • Eventuale premu la butonon kun la flago-simbolo por ricevi uzo-indikojn en alia lingvo.
  • Tajpu la numeron de la komunumo, al kiu vi volas veturi. La numeron vi trovas sur la listo fiksita al la aŭtomato.
  • Premu la butonon, kian bileton vi deziras (por plenkreskuloj maldekstre, por infanoj dekstre). Por gravaj konektoj (precipe por veturoj ene de Frankfurto) foje ekzistas butonoj, kiuj kombinas destinon kaj bileto-tipon, do tiam sufiĉas tiu unu butono.
  • La prezo estas indikata, kiun vi pagu. Foje necesas unue elekti per numero, ĉu veturi rekte aŭ kromvojon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti