Rheinwald (komunumaro)


La komunuaro Rheinwald (en Esperanto ankaŭ Rejnarbaro, en la romanĉa lingvo Valragn) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 780 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Splugo.

Komunumaro Rheinwald
Blazono de la komunumaro Rheinwald
La Malantaŭa Rejno apud Splugo
Mapo de la komunumaro Rheinwald
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Ĉefloko Splugo
Koordinatoj  46° 33′ N 9° 19′ O / 46.550 °N, 9.317 °O / 46.550; 9.317 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ N 9° 19′ O / 46.550 °N, 9.317 °O / 46.550; 9.317 (mapo)
Nombro de loĝantoj 780 (2009-12-31)
Areo 171,94 km²
Loĝantardenseco 5 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Rheinwald kongruas kun la Valo de Rheinwald, tio estas la fontregiono de Malantaŭa Rejno, kiu etendiĝas en oriento ĝia al San-Bernardino-Pasejo kaj en sudo al Splugo-Pasejo. En okcidento la Roffla-Ravino formas naturan barilon, kiu kaŭzis, ke la Valo de Rheinwald fariĝis aparta geografia kaj politika unuo.

Komunumoj de la komunumaro Rheinwald redakti

La komunumaro Rheinwald konsistas (stato en 2009) el 4 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Splugo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Hinterrhein 74 48.30 3691
  Nufenen 158 28.03 3693
  Splugo 414 60.49 3694
  Sufers 134 34.62 3695
Totale 4 780 171,44 0211

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rheinwald datiĝas el la jaro 1273 kiel valle Reni. Laŭlonge de la pasejovojoj trans Splugo-Pasejo kaj San-Bernardino-Pasejo oni trovis restaĵojn el la bronzepoko kaj romia tempo. Dum mezepoko romanĉlingvanoj utiligis la valon kiel alpopaŝtejo. Ek de 1265 germanlingvaj valzoj, kiuj almigris el Valezo setlis en la valo kaj fondis tutjarajn setlejojn. La valzaj setlejoj apartenis unue al la Senjorujo Vaz kaj en la jaro 1337 transiris post la formorto de la Vazoj per edziĝo al la Grafoj de Werdenberg. Ili vendis la valon en la jaro 1493 ĝin al la Grafoj Trivulzio de Milano. La valo, kiu jam en la jaro 1362 sigelis kiel Komunumo de Rejnvalo (latine Comunis vallis Reni), aliĝis jam en la jaro 1400 al la Griza Federacio, tamen la protekta regado de la Grafoj Trivulzio estis solvita nur en la jaro 1616. Post liberaĉeto kaj la aĉeto de la doganrajtoj, la valo formis ek de 1636 aŭtonoman tribunalkomunumon de la Supera Tribunalo Schams/Rheinwald interne de la Griza Federacio. Per la administracia reformo de la jaro 1851 estis kreita la komunumaro Rheinwald kiel parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti