Riaz

komunumo de Svislando

Riaz (malnova germanlingva nomo Zum Rad) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2181 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Riaz
Blazono de Riaz
Blazono de Riaz
Blazono de Riaz
Kamparana domo Rue de la Roulema 10, Riaz
Kamparana domo Rue de la Roulema 10, Riaz
Kamparana domo Rue de la Roulema 10, Riaz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 38′ 24″ N 7° 3′ 44″ O / 46.64000 °N, 7.06222 °O / 46.64000; 7.06222 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 24″ N 7° 3′ 44″ O / 46.64000 °N, 7.06222 °O / 46.64000; 7.06222 (mapo)
Areo 7,76 km²
Alteco 726 m super marnivelo
Poŝtkodo 1632
Komunumkodo 2148
Mapo de Riaz
Mapo de Riaz
Mapo de Riaz
vdr

Geografio redakti

Riaz situas en la Friburga Mezlando, sude de la distriktĉefurbo Bulle, proksimume 1 kilometron okcidente de la Lago de Grejerco. Tra riaz fluas la rojo Sionge, alfluanto de la Lago de Grejerco. La komunumo konsistas el la vilaĝo Riaz kun grandaj novaj loĝkvartaloj kaj la setlejoj L'Etrey kaj Joulin.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,76 km², de kiuj 25,7% estas kovritaj de arbaro, 62,0% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riaz limas en nordo al Marsens, en oriento al Echarlens, en sudo al Bulle, en sudsudokcidento al Vuadens, en sudokcidento al Vaulruz, kaj en okcidento al Sâles.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo estas en Bulle rekte sude de la komunumo. Konekta vojo kondukas de Riaz al Corbières. Per tri buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riaz datiĝas el la jaro 900 kiel Villa Roda. En nordo de la komunumo situas la ruino de la romia marsotemplo, kiu estis nomdona por la najbara komunumo Marsens. Dum mezepoko Riaz estis havaĵo de la episkopo de Laŭzano. En 1537 riaz fariĝis havaĵo de la urbo Friburgo. Ek de la jaro 1555 Riaz apartenis al la Voktejo Grejerco, el kiu fariĝis en la jaro 1798 la distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti