Ribelo de la varsovia geto

(Alidirektita el Ribelo en varsovia geto)
Tiu ĉi artikolo temas pri la pola-juda ribelo en la jaro 1943. Pri la pola ribelo en la jaro 1944 temas artikolo Ribelo de Varsovio.

Ribelo de la varsovia geto estis armita konflikto inter la armeo de Tria Regno (Wehrmacht) kaj la varsoviaj judoj en la varsovia geto pase de la Dua Mondmilito. Ĉefaj bataloj komencis la 19-an de aprilo 1943, sed la persistema juda rezisto gvidinta de Mordechaj Anielewicz estis finfine rompita nur la 16-an de majo 1943 SS-Brigadeführer (pli poste Gruppenführer) Jürgen Stroop.

Ribelo en varsovia geto
Konflikto: Dua Mondmilito
Soldatoj de SS pase de la ribelo
insurekcio
Daŭro: 19-a de aprilo 194316-a de majo 1943
Loko: Varsovio
Rezulto: la germana venko
Flankoj
Wehrmacht, SS, pola polico juda rezistmovado: ŻOB, ŻZW
pola rezistmovado: Landa Armeo, Popola Gvardio
Komandantoj
Jürgen Stroop Mordechaj Anielewicz
Dawid Apfelbaum
Jicchak Cukierman
Forto
2 090 (oficiale)
821 soldatoj de SS
750 - 1 800 batalantoj
56 000+ civiluloj
Perdoj
300 - 500 proksimume 60 - 80 %
vdr
Judaj civilaj civitanoj kaptitaj dum la subpremo de la ribelo. La orginala germana subskribo de la foto: "Perforte eltenitaj de la bunkroj" (el la fotokolekto de la Raporto de Stroop)
Foto el la Raporto de Stroop. La originala germana subskribo: „La sturm-taĉmento”
Foto el la Raporto de Stroop. Brulas la brikdomoj ĉe la kruciĝo de la strato de Ludoviko Zamenhof kaj la strato Wołyńska - speciale laŭ la plano bruligataj domo post la domo dum la Ribelo en varsovia geto fare de la germanoj
Fotografio el Raporto de Stroop, laŭ lia komentario tiuj ĉi virinoj faris armitan reziston. Senpere post la faro de tiu ĉi fotografio ili estis murditaj (sed Stroop klasifikis tion kiel "laŭleĝan ekzekuton de banditoj").
La Prezidentoj de Pollando kaj Israelo Lech Kaczyński kaj Ŝimon Peres dum la 65-a datreveno de la Ribelo en varsovia geto ĉe la monumento kiu staras sur la loko de la iama bunkro de Anielewicz en Varsovio
La Monumento de la Herooj de la Ribelo en Varsovia Geto

Tiu estis la plej granda juda ribelo, kaj fariĝis klara simbolo de juda rezisto en la holokaŭsto. La ribelo de judaj batalantoj ene de la varsovia geto en okupita Pollando estis malespera provo malhelpi la germanojn sendi la reston de la geto-loĝantaro al la ekstermejo Treblinka, aŭ almenaŭ morti dum batalado.

Malgraŭ la malabundaj rimedoj je ilia dispono, la ribeluloj sukcesis kaŭzi viktimojn al la fortoj uzataj por subpremi la ribelon, almenaŭ en ĝiaj fruaj tagoj, kaj la likvidado de la Varsovia geto dungis gravajn naziajn trupojn dum preskaŭ kvar semajnoj. La ribelo estis senespera, kaj finiĝis per la detruo de la geto, kaj la elpelo de la pluvivaj loĝantoj al la ekstermejoj. Plej multaj batalantoj, kiuj partoprenis la ribelon, estis mortigitaj dum ĝi, malplimulto el kiuj sukcesis eskapi el la geto diversmaniere kaj daŭre batalas subtere kontraŭ la nazioj.

Fono de la batalo redakti

Jam ekde la jaro 1940 la germanoj koncentrigis pli ol tri milionojn da polaj judoj en ekstreme troloĝigitajn getojn en diversaj polaj urboj. La 15-an de oktobro 1940 estis fondita la plej granda varsovia geto, kiam sur 2,4 % de areo de Varsovio devis premi sin ĉirkaŭ 30 % de loĝantoj - 380.000. Multaj homoj mortis sekve de malsanoj kaj malsatigado ankoraŭ antaŭ komenco de deportadoj en koncentrejojn.

Somere en 1942 estis 300.000 da loĝantoj de la geto sendita en la ekstermejon Treblinka.[1] La judaj loĝantoj volis entrepreni neniajn kontraŭagadojn, ĉar unue ili konjektis, ke iliaj parencoj estis senditaj sole en labortendarojn. Poste trapenetris en la geton sciigoj, ke Treblinka estas ekstermejo kaj pro ties sekvoj la restintaj judaj loĝantoj decidiĝis batali. Pro tiu ĉi celo ili fondis rezistmovadajn organizojn Żydowska Organizacja Bojowa (ŻOB) (Juda Batalorganizo), el anoj de bundismo, maldekstrema cionismo kaj komunismo, kaj Żydowski Związek Wojskowy (ZZW) (Juda Militista Asocio), el anoj de dekstraj cionismaj kaj naciismaj tendencoj.[2]

La ribelo redakti

La superaj germanaj reprezentantoj volis nuligi la varsovian geton devene ĝis fino de la jaro 1942, sed tio estis prokrastita al la jaro 1943. La 18-an de januaro 1943 enmarŝis 1000 da germanaj soldatoj en la geton, sed neniu el la judoj jam ne anoncis sin al la deportado kaj la germanoj estis atakitaj ĝis la 22-a de januaro per partizana maniero. Malgraŭ tio ke armilon havis sole dekono de la judoj, ili sukcesis la germanajn soldatojn forpeli, sed la judaj perdoj atingis preskaŭ 80 %. La deportadoj por ia tempo ĉesis, sed la loĝantoj de geto konsciis, ke plua armita konflikto estas neevitebla kaj ili komencis intense prepariĝi por ĝi.

Estis konstruitaj multaj kaŝejoj kaj fuortoj, kiuj estis reciproke kunigitaj per kanaliza reto aŭ disbranĉigo de akvo aŭ elektro. Ĉiu batalonto havis revolveron kun 10-15 kartoĉoj kaj kelke da grenadojbrulbotelojn. Sed regis manko de pli pezaj armiloj - la judoj havis nur kelke da fusiloj kaj 1-3 mitralojn (diversaj fontoj indikas diversajn numerojn). Regis ankaŭ ĝenerala manko de municio. La germanoj estis male ekipitaj per kirasitaj veturiloj, batalgaso, flamĵetiloj, bombaviadiloj, tankoj kaj artilerio.

La subteno de ekstere estis limigita, sed la polaj rezistmovadaj organizoj Landa Armeo (Armia Krajowa, AK) kaj la komunista Popola Gvardio (Gwardia Ludova, GL) atakis kontraŭ la germanaj taĉmentoj proksime de la geto klopodante kontrabandi enen armilojn. Kelkaj polaj partizanoj ankaŭ sukcesis helpe de la pola helpo eskapi eksteren el la geto tra varsoviaj kanaloj.

La 1-a tago redakti

Antaŭvespere la 18-an de aprilo 1943 la geto estis ĉirkaŭita de la germana soldataro kaj la pola kunlaborisma blua polico, je la 19-a de aprilo (la juda festo pesaĥo) devis komenci likvido de la geto. Je la 5-a matene enmarŝis en la geton la germanaj soldatoj gvidataj de oberführer Ferdinand von Sammern-Frankenegg. La soldatoj de la armeo de Nazia Germanio (Wehrmacht) estis surprizitaj pro la neatendita atako de la judoj armilekipitaj per pistoloj, grenadoj kaj la kokteloj de Molotov. La judoj reciproke ankaŭ kunigis ĉiujn domojn, do ili prezentis malfacilan celon. Tagmeze la gvidadon de Wehrmacht transprenis SS-Gruppenführer Jürgen Stroop. La germanoj estis vespere devigitaj retiriĝi, 40 el ili estis en la bataloj mortigitaj.

La 2-a tago redakti

La celo de la atako de la germanoj estis placo de Muranowski, kie la judoj antaŭan tagon hisis la polan flagon kaj la flagon kun stelo de Davido. La judoj ankaŭ sukcese forpafis preparitan bombon, kiu mortigis 80 da germanaj soldatoj; la germanoj sukcesis la mortigan batalon parte rompi nur per uzo de flamĵetiloj kaj Luftwaffe, kiu detruis domojn en zono, kie la germanaj surteraj fortoj ne sukcesis enpenetri. Vespere Wehrmacht denove retiriĝis el la zono, la germanaj perdoj ĉitage atingis 100 da mortigitaj soldatoj.

Pluaj tagoj redakti

La germanoj fiksis sin al taktiko de forbruligado de domoj per la flamĵetiloj, la zono kun la plej granda rezisto estis jam bombita de Luftwaffe, do la germanoj havis pli facilan pozicion. La juda komandantejo sur la placo de Muranowski estis post kvar tagoj konkerita, plimulto de la defendantoj estis jam morta aŭ vundita; proksimume dudek homoj sukcesis eskapi el la geto. La gvidanto de la ribelo - Mordechaj Anielewicz devis trovi alian lokon, de kie li povus koordini la batalojn. La 23-an de aprilo la komandantejo estis transŝovita en straton Miła n-ro 18; sekve de manko de la municio la judoj estis devigitaj ŝanĝi la taktikon - unue ili atakis kontraŭ la germanoj el domoj, nun ili retiriĝis en subterajn fuortojn kaj faris nur celitajn agadojn. Jürgen Stroop ankaŭ malpermesis al siaj soldatoj marŝon en vico, kio malebligis la judajn kontraŭagadojn.

Fine de la aprilo la plimulto de fuortoj kaj kaŝejoj estis malkovritaj, multe da domoj estis forbruligitaj aŭ detruitaj. Multaj batalantoj estis venenigitaj per gaso, kiun la germanoj enkondukis en la fuortojn, aŭ memmortigis sin (inkluzive de Anielewicz, la gvidanto de la ribelo). Kelke da centoj da judoj fine de la bataloj sukcesis eskapi el la geto.

Per neniigo de sinagogo la 16-an de majo la bataloj estis oficiale finitaj, malgraŭ tio ankoraŭ dum multaj monatoj entreprenis la restintaj supervivintaj judoj atakojn kontraŭ la germanaj patroloj. El tiuj, kiuj sukcesis eskapi el la geto, fariĝis partizanoj, sed ofte ili estis fuĝante pafmortigitaj aŭ malkaŝitaj. Kelkaj plu kaŝis sin en Varsovio kaj batalis flanke de poloj dum varsovia ribelo en 1944.

Precizaj indikoj pri la mortoj estas malfacile konstati en ambaŭ flankoj. En la juda flanko oni indikas proksimume 1000 batalantojn, el kiuj proksimume tri kvaronoj falis. Nombro de soldatoj en la germana flanko oni ankaŭ malfacile difinas; falis verŝajne ĉirkaŭ 300 - 500 germanaj soldatoj. Jürgen Stroop en oficiala raporto indikis sole 16 mortigitajn kaj 85 vunditajn soldatojn.

En Esperanto redakti

En la esperantlingva gazeto pri flagoj nome VENTO aperis artikolo pri la flagoj uzitaj en tiu ribelo.[3]

Referencoj redakti

  1. United States Holocaust Memorial Museum. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2009-05-22.
  2. Remembering the Warsaw Ghetto Uprising (angle).
  3. VENTO 7, pp. 9-12.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti