Ribera del Fresno

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Ribera del Fresno [riBEra] (Riverbordo de la frakseno) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Ribera del Fresno
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06225
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 193  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 33′ N, 6° 14′ U (mapo)38.552148-6.2386548Koordinatoj: 38° 33′ N, 6° 14′ U (mapo) [+]
Alto 399 m [+]
Areo 185,6 km² (18 560 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ribera del Fresno (Hispanio)
Ribera del Fresno (Hispanio)
DEC
Ribera del Fresno
Ribera del Fresno
Situo de Ribera del Fresno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribera del Fresno [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas ribereños. La censita populacio en 2008 estis de 3.432 loĝantoj.

Situo redakti

Ribera del Fresno estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 399 m; je 83 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 185,6 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafo). La malmulta industrio rilatas agrikulturon (vino, olivoleo kaj faruno).

Vidindaĵoj redakti

Tipa vilaĝa arkitekturo kun kelkaj nobeletaj domoj kun blazonoj el granito aŭ barokaj ornamaĵoj de la 18a jarcento. Estas ankaŭ preĝejo kaj du ermitejoj.

Estas grava arkeologia kuŝejo en Cerro de Hornachuelos de la Ĥalkolitiko (2.000-1.800 a.K.) kun muregoj, domoj, tombejoj, stratoj ktp. Estas ankaŭ interpretejo. Tio situas je 3 km laŭ la loka ŝoseo kiu ligas la vilaĝojn de Ribera del Fresno kaj Hinojosa del Valle.

Gravuloj redakti

San Juan Macías, naskiĝis en 1585 kaj elmigris al Peruo, kie estis fama monaĥo kaj predikisto; li mortis en Lima en 1645.

Juan Meléndez Valdés estis poeto kaj politikisto naskiĝinta en 1754 kaj apartenanta al la movado de Klerismo.