Ricardo Díez-Hochleitner

Ricardo DÍEZ-HOCHLEITNER (Bilbao, 11an de aŭgusto 1928 -Madrido, 1an de aprilo 2020) estis ekonomikisto kaj hispana diplomato. Honora prezidanto de la Klubo de Romo, kaj antaŭe prezidanto de tiu organizaĵo de renkonto inter nacioj inter 1990 kaj 2000.

Ricardo Díez-Hochleitner
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1928 (1928-08-11)
en Bilbao
Morto 1-an de aprilo 2020 (2020-04-01) (91-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj anglagermanafrancahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de SalamankoKarlsruhea Instituto de TeknologioUniversitato Georgetown vd
Familio
Patro Felikso Diez vd
Infanoj Ricardo Díez-Hochleitner Rodríguez vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • politikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Félix Díez Mateo, instruisto de lingvoj kaj rekonita esperantisto, kaj de germana patrino, María Teresa Hochleitner (naskiĝinta en Bavario).

Li komencis siajn studojn en la Germana Lernejo de Bilbao kaj en la Mezlernejo de Bilbao. Li diplomiĝis pri Kemiaj Sciencoj en la Universitato de Salamanko (1950) kaj realigis studojn de postgrado de kemia inĝenierio kaj ellaboris sian doktoriĝan tezon en la Teknika Universitato de Karlsruhe (Federacia Respubliko Germanio). Poste li studis mastruman postdiplomiĝon (MBA) en la Universitato de Georgetown en Vaŝingtono (1957-58).

Profesia aktiveco redakti

Ricardo Díez komencis sian profesian karieron kiel instruisto pri Teknika Kemio, en la Fakultato de Sciencoj de la Universitato de Salamanko inter 1951 kaj 1952.

Poste li laboris en la Ministerio de Nacia Eduko de Kolombio (1954-1955), kaj en la Iber-amerika Organizo de Eduko en Bogoto kaj Madrido.

Li laboris ankaŭ en postenoj rilataj al la eduko en la Monda Banko kaj en UNESKO. Li estis Teknika Ĝenerala Sekretario (1968-1969) kaj Subsekretario (1969-1972) de la Ministerio de Eduko kaj Scienco de Hispanio, kie li grave kontribuis al la Projekto de Ĝenerala Leĝo de Edukado de 1970.

Li okupis multajn aliajn postenoj rilatajn al edukado , inter kiuj:

  • Elektita membro de la Plenuma konsilio de la UNESKO (1970-1976).
  • Patrono de la Internacia konsilio de Disvolviĝo de la Eduko (ICED) Nov-Jorko, de 1973.

Li estas membro de la Klubo de Romo, kooptita en julio de 1976; de 1982 membro de ĝia Plenuma Komitato. Poste Vicprezidanto (1988 -1999) kaj prezidanto (1990-2000). [1] Poste li estis nomumita Honora Prezidanto.

Li disvolvis diversajn postenojn en entreprenoj ligitaj al edukado kaj eldonado, inter kiuj la Eldonejo Santillana, kaj la grupo PRISA, eldonanto de la hispana ĵurnalo "El País". Li estis ankaŭ membro de pluraj fondumoj kaj prezidanto de la Iber-amerika Konfederacio de Fondumoj (2002-2003).

Referencoj redakti

  1. El príncipe Bin Talal ocupa la presidencia del Club de Roma, en el Diario El País, 29 de noviembre de 2000.

Eksteraj ligoj redakti