Richard Branson

brita entreprenisto kaj balonveturisto

Siro Richard Charles Nicholas BRANSON [brenson] (naskiĝis la 18-an de julio 1950 en Shamley Green, Surrey, Anglio) estas brita entreprenisto kaj balonveturisto. Li vivas en Londono kaj Oxfordshire, estas geedziĝinta kaj havas du infanojn (Sam kaj Holly).

Richard Branson
Brita entreprenisto
Brita entreprenisto
Persona informo
Naskonomo Richard Charles Nicholas Branson
Naskiĝo 18-a de julio 1950
en Shamley Green, Surrey, Britio
Lingvoj angla
Loĝloko Necker Island
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Stowe School • Scaitcliffe
Subskribo Richard Branson
Familio
Patro Edward James Branson
Patrino Eve Branson
Frat(in)o Vanessa Branson
Edz(in)o Joan Templeman
Infanoj Clare Sarah Branson • Holly Branson • Sam Branson
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenistopilotoverkisto • aŭtobiografo • balonisto • investisto • televida produktoro • filmproduktoro • gimnazia instruisto
TTT
Retejo https://www.virgin.com/richard-branson
vdr

La komenco redakti

Li fondis en 1970 sian unuan entreprenon, kiu jam havis la nomon Virgin kaj vendis sondiskojn. En 1972 fondis li la voĉ-studion en Oxfordshire kaj Branson kontraktis kun la ĝis tiam relative nekonataj basisto kaj muzikisto de la 'Kevin Ayers Group', Mike Oldfield. Ties unua albumo „Tubular Bells“ aperis en 1973 kaj estis vendita 5-milionfoje. Tiu financa sukceso estis la bazŝtono por la pluaj entrepenaj agadoj de Branson.

La „Virgin“-entrepreno redakti

Post kiam la Virgin Records fortiĝis al „Top Six“ de la muzika branĉo, Branson en 1992 vendis la das muziketikedon kaj la apartenantan surigan studion kontraŭ 1 miliardoj da usona dolaro je EMI Records. Krom tio, fondis li pliajn firmaojn, kiuj kolektiĝis sub etikedo de Virgin (legu Virgin Group). La tuta enspezo de tiuj estis en 2002 4 miliardoj da GBP.

Pro siaj plenumoj kiel entreprenisto, distingis lin en decembro de 1999 la brita reĝino kun la titolo de kavaliro kaj ekde tiam li rajtas uzi en sia nomo la titolon Siron.

Bonfara agado redakti

Krom la konataj komercaj entreprenoj, li estas konata ankaŭ kiel bonfaremulo: lia entrepreno Virgin Healthcare Foundation okupiĝas pri aidosa prevento, limigo de reklamoj kaj sponsorado de tabakfirmaoj en la sporto.

La aventuremulo redakti

Branson estas konata ankaŭ kiel senĉesa mondrekord-akiremulo:

Li ekis en 2004 la realtelevidan spektaklon The Rebel Billionaire, ĉe kiu oni konkuras por posteno ĉe Virgin Empire.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti