Sir Richard COLLINSON (7a de Novembro 1811 – 13a de Septembro 1883) estis angla ŝipoficiro kaj esploristo de la Nordokcidenta Pasejo.

Richard Collinson
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1811 (1811-11-07)
en Gateshead
Morto 13-an de septembro 1883 (1883-09-13) (71-jaraĝa)
en Ealing
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro John Collinson
Patrino Amelia King
Frat(in)o Julia Cecilia Stretton
Okupo
Okupo esploristo • mararmea oficiro
vdr
Sir Richard Collinson.

Beringa Markolo redakti

La tri ekspedicioj senditaj en 1848 por trovi Sir John Franklin malsukcesis. En 1850 Collinson estis komisiita por serĉi lin navigante tra la Beringa Markolo dum Horatio Austin kaj aliaj uzus la normalan vojon tra la Kanalo Parry. Li ricevis la ŝipon HMS Enterprise kaj estis akompanita de la komandanto Robert McClure kun la ŝipo HMS Investigator. Ili lasis Plymouth en Januaro 1850. Post separiĝi el la marbordo de Ĉilio la du ŝipoj sendependiĝis. (McClure iris al la Beringa Markolo la unua kaj estis frostohaltigita en la Insulo Banks. Kiam li estis savita kaj portita al Anglio li iĝis la unua persono kiu trapasis la Nordokcidentan Pasejon). Kiam Collinson atingis la Beringan Markolon kaj eksciis ke McClure estis antaŭe li revenis kaj pasis la vintron en Hongkongo. Li revenis al la Beringa Markolo en meza Julio 1851 kaj navigis orienten laŭlonge de la marbordo. La 29an de Aŭgusto li estis ĉe la marbordo de Banks-insulo kaj vidis malferman markolon al nordoriento. Tiu estis la Markolo Princo de Kimrio. Li eniris en la markolo pensante ke li estis trovinta la nordokcidentan pasejon sed post ioma tempo li vidis flagofoston sur monteto. Sub la flagofosto estis mesaĝo diranta ke McClure estis vintrinta tie la antaŭan jaron. Collinson iris iomete antaŭen preter la maksimumo de McClure antaŭ li estis blokita de glacio. Reveninte suden li trovis alian mesaĝon dirantan ke McClure estis pasinta tiun punkton nur antaŭ 18 tagoj ses li ne menciis la planon de McClure por ĉirkaŭnavigi la insulon. Li iris iom plie sudorienten kaj elektis vintrejojn ĉe la insuleto Minto. Tie li trovis alian mesaĝon lasitan de la sledogrupoj de McClure. En la printempo de 1852 li sendis sledogrupon norden al la Insulo Melville kie ili trovis spurojn el nekonata veturanto (tiuj estis la homoj de McClure kiuj estis frostigitaj okcidente). La 5an de Aŭgusto li estis liberigita el la glacio kaj pluis laŭlonge de la suda marbordo de Viktoria Insulo al la Kronigo Golfo, la plej orienta punkto atingita de ŝipo el la Beringa Markolo. Li vintris ĉe Cambridge Bay ĉe la sudorienta marbordo de la Viktoria Insulo.

En la printempo de 1853 li estris sledogrupon al la plej orienta punkto de la insulo (Point Pelly). Iom poste kelkaj Inuitoj desegnis al ili mapon de la areo al oriento. En la mapo estis ŝipo. Se Collinson ne estus disatendinta tion, aŭ estus havinta pli taŭgan interpretiston, li estus sendinta sledogrupon orienten kaj estus trovinta kelkajn el la homojn de Franklin, se ili estus estintaj ankoraŭ vivaj. Li revenis tra la Beringa Markolo kaj ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero. Ĉe la kabo (Januaro 1855) li eksciis el la informo de Rae ke Franklin perdiĝis ĝuste otiente de kie li estis reveninta. La reputacio de Collinson estis pli malalta ol ĝi estis iam. La problemoj estas ke McClure estis ĉiam tie la unua, liaj konstantaj kvereloj kun siaj oficiroj kaj la malbona sorto. Roald Amundsen gratulis lin ĉar navigadis grandan ŝipon tra akvoj kiuj estis malfacilaj por la malgranda ŝipo de Amundsen. Lia rakonto de la vojaĝo estis publikigita ses jarojn post lia morto fare de lia frato, Maj. General Thomas Bernard Collinson.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti