Richard Feynman

Usona fizikisto (1918–1988)

Richard FEYNMAN [riĉard FAJNman] (naskiĝis la 11-an de majo 1918, mortis la 15-an de februaro 1988) estis influa usona fizikisto de la 20-a jarcento, formulinte la teorion de kvantuma elektrodinamiko.

Richard Feynman
Nobel-premiito
Persona informo
Richard Phillips Feynman
Naskiĝo 11-an de majo 1918 (1918-05-11)
en Far Rockaway
Morto 15-an de februaro 1988 (1988-02-15) (69-jaraĝa)
en UCLA Ronald Reagan Medical Center
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per abdomena kancero • rena malfunkcio vd
Tombo Mountain View Cemetery and Mausoleum vd
Religio ateismo vd
Lingvoj anglaportugala vd
Loĝloko Far Rockaway • Los Alamos • Altadena vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Far Rockaway High School • Masaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato Princeton vd
Subskribo Richard Feynman
Familio
Patro Melville Arthur Feynman vd
Patrino Lucille Feynman vd
Gefratoj Joan Feynman vd
Edz(in)o Arline Feynman vd
Infanoj Michelle Feynman vd
Profesio
Alia nomo Ofey vd
Okupo fizikisto • kvantumfizikisto • inventistoverkisto • universitata instruisto • percussionist • teoria fizikisto • sciencovulgarigisto • politikistoaŭtoro vd
Laborkampo kvantuma elektrodinamikopartikla fizikofiziko vd
Doktoreca konsilisto John Archibald Wheeler vd
Verkado
Verkoj “Surely You're Joking, Mr. Feynman!” ❦
The Feynman Lectures on Physics ❦
diagramo de Feynman ❦
Feynman–Kac formula ❦
teoremo de Hellmann-Feynman ❦
Cargo Cult Science ❦
The Character of Physical Law ❦
Bethe–Feynman formula ❦
Feynman checkerboard ❦
Feynman parametrization ❦
Punkto de Feynman ❦
oblikvo-notacio de Feynman ❦
ŝprucigilo de Feynman ❦
Feynman-Stueckelberg interpretation ❦
sorbantoteorio de Wheeler-Feynman vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Richard Feynman, legitimilo de servado dum la 2-a mondmilito

Vivo redakti

Feynman naskiĝis en Kvinzo, Novjorko en nepraktikanta juda familio. Li studis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj la Universitato Princeton.

Lia plej grava kontribuo al fiziko estas la disvolvo de la teorio de kvantuma elektrodinamiko. Pro tiu sia laboro, Feynman ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1965 kune kun Julian Schwinger kaj Tomonaga Sin-Itiro. En la disvolvo kaj ekspliko de la teorio, li kreis skemon nomatan diagramo de Feynman (aŭ Fejnmana diagramo).

Krom siaj pure sciencaj atingoj, li estis ankaŭ inspiranta lekciisto kaj amatora muzikisto. Liaj interesoj estis tre vastaj kaj lia aliro al la problemoj tre praktika. Lia karismo inter liaj kolegoj kaj disĉiploj estis enorma, tiel ke li fariĝis unu el la plej konataj fizikistoj. Krom siaj diversaj sciencaj verkoj, Feynman fariĝis konata pro alia serio de libroj, klerigaj kaj membiografiaj, inter kiuj la furora "Ĉu vi ŝercas, sinjoro Feynman?".

En la komenco de sia kariero, Feynman partoprenis en la Manhattan-Projekto, kiu disvolvis la atombombon. En la fino, mallonge antaŭ sia morto, li estis membro de la komisiono kiu prienketis la katastrofon de kosmopramo Challenger, kaj lia hipotezo pri la kaŭzoj de la akcidento, kaj la maniero kiel li tion eksplikis, donis al li ankoraŭ pli grandan famon.

Citaĵoj redakti

  • Fiziko estas al matematiko tio, kio seksumado estas al masturbado.
  • Kara Sinjorino Chown, malagnosku la provojn de via filo instrui al vi fizikon. Fiziko ne estas la plej grava afero. Amo estas. Bondezirojn, Richard Feynman.
  • Kiam vi estas solvanta problemon, ne ĉagreniĝu. Nu, post kiam vi solvas la problemon, tiam estas la tempo ĉagreniĝi.
  • La mirinda afero pri scienco estas tio, ke ĝi vivas.
  • Kion signifas 'kompreni'? Mi ne scias.
  • Kion mi ne povas krei, tion mi ne komprenas.
  • Malplaĉus al mi morti dufoje; ĝi estas tiel enuiga.

Eksteraj ligiloj redakti