Richard Kirkham

usona filozofo

Richard Ladd KIRKHAM (18a de junio 1955) estas usona filozofo. Inter liaj publikigitaj verkoj[1] estas la tre citita Theories of Truth (Teorioj de Vero, MIT Press, 1992), "Does the Gettier Problem Rest on a Mistake?" en Mind (Menso, 1984. Vol.93, No.372),[2] kaj "On Paradoxes and a Surprise Exam" en Philosophia (1991). Kirkham gradiĝis el Kolegio Cornell en 1977 kaj ricevis sian Ph.D. el la Universitato de Notre Dame en 1983.

Richard Kirkham
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1955 (1955-06-18) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Nia Damo vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kirkham estas probable plej bone konata pro sia verkaro pri analizaj teorioj pri vero. En sia laŭdita[3] libro, Theories of Truth, Kirkham priskribas la tre preterlasatan fakton ke la variaj teorioj pri vero proponitaj tra la jarcentoj estas reale ne ĉiuj konkurencaj unu de alia ĉar ili celas ofte respondi al distingaj demandoj pri vero. Por ekzemplo, kelkaj celis nur havigi la etende necesajn kaj sufiĉajn kondiĉojn por vero, dum aliaj celis havigi difinon de vero, kaj ankoraŭ aliaj celis nur klarigi la lingvajn kaj nelingvajn celojn de asertoj kiuj postulas ĉu veron ĉu malveron. Laŭ MIT Press, tiu libro estas lia plej bone vendita verko pri analiza filozofio kaj preskaŭ duono el ĉiuj anglalegantaj profesiaj filozofoj en la mondo posedas personan kopion de la libro. Ĝi estis uzata kiel teksto en gradigaj seminarioj sur ĉiu loĝata kontinento kaj tradukita en portugala.

Li estis ankaŭ la aŭtoro de kvar artikoloj en la Routledge Encyclopedia of Philosophy (Londono: eldonejo Routledge, 1998).

Notoj redakti

  1. http://philpapers.org/s/Richard%20L.%20Kirkham
  2. Reta versio: http://www.centenary.edu/attachments/philosophy/aizawa/courses/epistemologyf2008/kirkham1984.pdf Arkivigite je 2010-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Por ekzemploj, vidu Carlin Romano, If there are philosopher-kings, why not philosopher-journalists? Boston Sunday Globe, 12/5/1993, p. B21 (Boston, MA): "excellent new book" kaj Frederick F Schmidt, Truth: A Primer Westview Press: 1995.