Kolonelo Richard Martin (15-an de januaro 17546-an de januaro 1834), estis irlanda politikisto, aktivisto kaj pioniro pri la bestaj rajtoj. En 1822, li sukcesis pasigi en la brita parlamento la unuan leĝon en la mondo pri protekto de bestoj, leĝo por malhelpi kruelecon kontraŭ bestoj, konata kiel la "Martin-Leĝo". En 1824, li estis unu el la fondintoj de la monda unua organizo pri protektado de bestoj, la reĝa societo por malhelpo de Krueleco kontraŭ Bestoj.

Pentraĵo de la Juĝo de Bill Burns, montranta Richard Martin kun la azeno en mirigita tribunalejo, kondukanta al la unua konata monda konvinko pro bestkruelaĵo,o, kiu ĝojigis la gazetojn kaj muzikajn salonojn de Londono.

Martin naskiĝis en Ballynahinch, konteo Galway, kiel sola filo de Bridget Barnwall, filino de Baron Trimlestown, kaj Robert Martin Fitz Anthony de Birchall, konteo Galway.

Li sidis en la irlanda parlamento kiel reprezentanto de Jamestown (1776-1783) kaj de Lanesborough (1798-1800). Li estis elektita por konteo Galway en 1800-1812 kaj ekde 1818 al Westminster, Londono. Li agadis por la irlanda katolika emancipiĝo, kio okazis en 1829.

Kiam Martin estis demandita, kial li penas tiel protekti la bestojn, li respondis: "Sinjoro, besto ne povas porti pafilon!"

Li fuĝis en 1826 al Francio, kie li mortis en 1834.

Bestaj rajtoj redakti

Martin estas plej konata pro lia agado por la bestoj, specife kontraŭ urso-turmentado kaj hundobataloj (1822-24).

En 2010, la Socio por la Preventado de Krueleco al Bestoj "Society for the Prevention of Cruelty to Animals" komencis aljuĝi la Richard Martin Premio kiel la plej prestiĝa de sia speco.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj, angle redakti

  • "Humanity Dick Martin: 'King of Connemara', 1754-1834", Shevawn Lynam, ISBN 0-946640-36-X; Lilliput Press, May 1989.
  • "The Eccentric Member for Galway: The Story of Richard Martin, Animal Rights Pioneer", Peter Phillips, ISBN 1-898594-76-7; Parapress, 2003.
  • "Richard Martin 'Humanity Dick' (1754-1834)", Stephen Farrell, History Today June 2004