Richard OSWALD (vere: Richard W. Ornstein, foje misskribita Ostwald; naskiĝinta la 5-an de novembro 1880 en Vieno; mortinta la 11-an de septembro 1963 en Duseldorfo) estis aŭstra filma reĝisoro kaj scenaristo.

Richard Oswald
Persona informo
Naskonomo Richard W. Ornstein
Naskiĝo 5-an de novembro 1880 (1880-11-05)
en Vieno
Morto 11-an de septembro 1963 (1963-09-11) (82-jaraĝa)
en Duseldorfo,  Germanio
Tombo Waldfriedhof Düsseldorf-Gerresheim
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Käte Oswald
Infano Gerd Oswald
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

Vivo redakti

Oswald studis ĉe la Viena Dramaturgia Altlernejo. Kiel multaj reĝisoroj ankaŭ Oswald devenis de la teatro al la filmo. Li unuafoje prezentis sceneje en 1903 kaj laboris poste ĝis 1913 en Bratislavo, Vieno, Duseldorfo kaj Berlino. Sian postnomon li pruntis de figuro el fantomoj de Henrik Ibsen. La unua filmreĝiaĵo de Oswald ekestis en 1914. Lia filmo Das eiserne Kreuz, ekestinta en 1915, do dum la Dua Mondmilito estis konfiskata kaj malpermesata pro pacismaj tendencoj. En la jaro 1916 Oswald fondis la propran produktadfirmaon Richard Oswald-Film GmbH, per kiu li produktis proksimume 100 filmojn. Li eksperimentis en preskaŭ ĉiuj ĝenroj. Richard Oswald kunlaboris kun Werner Krauss, Lupu Pick kaj Reinhold Schünzel kaj malkovris la aktorojn Lya de Putti kaj Conrad Veidt por la kinofimo.

Oswald estas fondinto de la tiel nomata mora aŭ sekskleriga filmo. Je kunverkado de seksesploristo Magnus Hirschfeld li sindediĉis fine de la Unua Mondmilito al tabuitaj temoj kaj (almenaŭ en Germanujo; vd. paragrafojn) punataj agadoj; abortigo (§ 218 StGB) kaj disvastigo de venereaj malsanoj en Es werde Licht (1917/18) kaj samseksemo (§ 175 StGB) en Anders als die Andern (1919). Per Unheimliche Geschichten (1919) Oswald faris fruajn reprezentaĵon de horora filmo. En 1922 lia firmao pligrandiĝis al akcia kompanio. Sekve de tio kelkaj grandaj produktaĵoj ne liveris la deziratan komercan sukceson. Jam en 1926 la firmao anoncis sian nesolventecon.

Kune kun Heinrich Nebenzahl Oswald fondis en 1925 la filmproduktan firmaon Nero-Film AG, por kiu ekzemple Fritz Lang kreis la filmojn M (1931) kaj Das Testament des Dr. Mabuse (1933), same kiel Georg Wilhelm Pabst siajn Die Büchse der Pandora (1929) kaj Westfront 1918 (1930). La unua sonfilmo de Oswald Wien, du Stadt der Lieder (1930) fariĝis publikofuroraĵo. Oswald sukcesis la salton en la sonfilman epokon. Sekvis kelkaj pliaj komerce sukcesaj filmoj.

Richard Oswald estis judo kaj plej malfrue, post kiam la nazioj kaptis la potencon, li devis fini sian karieron en Germanujo. Oswald fuĝis en 1933 trans Aŭstrujo, Francujo, Nederlando kaj Britujo en Usonon (ekde 1938). Li verkis ekde sia fuĝo nur malmultajn filmojn, laste en 1949 The lovable cheat. Ekde 1953 li produktis en Holivudo por la televido. La 11-an de septembro 1963 Richard Oswald mortis en Duseldorfo, kiam li ĵus vizitis Germanujon.

Lia filo estis reĝisoro Gerd Oswald.

Filmoj redakti

  • 1915: Das eiserne Kreuz
  • 1915: Schlemihl
  • 1916: Hoffmanns Erzählungen
  • 1916: Das unheimliche Haus (3 partoj)
  • 1917/18: Es werde Licht! (4 partoj)
  • 1918: Der ewige Zweifel
  • 1918: Das Dreimäderlhaus
  • 1918: Dida Ibsens Geschichte
  • 1919: Prostitution (2 Teile)
  • 1919: Anders als die Andern
  • 1919: Unheimliche Geschichten
  • 1921: Lady Hamilton
  • 1922: Lucrezia Borgia
  • 1925: Halbseide
  • 1925/26: Vorderhaus und Hinterhaus
  • 1926: Im Weißen Rößl
  • 1926/27: Eine tolle Nacht
  • 1927: Feme
  • 1927: Gehetzte Frauen
  • 1927: Dr. Bessels Verwandlung
  • 1930: Alraune
  • 1930: Wien, du Stadt der Lieder
  • 1930: Dreyfus
  • 1930: 1914, die letzten Tage vor dem Weltbrand
  • 1931: Der Hauptmann von Köpenick
  • 1932: Gräfin Mariza
  • 1932: Unheimliche Geschichten
  • 1933: Die Blume von Hawaii
  • 1933: Ein Lied geht um die Welt
  • 1938: Sturm über Asien (Tempête sur l'Asie)
  • 1945: I was a criminal
  • 1949: The Lovable Cheat

Literaturo redakti

  • Helga Belach, Wolfgang Jacobsen (eldonisto): Richard Oswald. Regisseur und Produzent. Munkeno: Edition text + Kritik 1990

Eksteraj ligiloj redakti