James Richard "Rick" PERRY (elp. "rik PEri", n. la 4-an de marto, 1950) estas la 47-a subŝtatestro de Teksaso. Respublikano, li elektiĝis kiel vicsubŝtatestro en 1998, kaj fariĝis subŝtatestro en 2000, kiam la ĝistiama subŝtatestro George W. Bush demisiis por prezidentiĝi de Usono. Li eksiĝis en januaro, 2015, kaj estas la plej longe senrompe deĵorinta subŝtatestro en la historio de Usono.

Rick Perry
Persona informo
Rick Perry
Naskonomo James Richard Perry
Naskiĝo 4-an de marto 1950 (1950-03-04) (74-jaraĝa)
en Haskell
Religio kristanismoEvangeliismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Texas vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Teksasa A&M-Universitato vd
Partio Respublikana PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Rick Perry
Familio
Patro Joseph Ray Perry vd
Edz(in)o Anita Thigpen Perry vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo oficiropolitikistoterkultivisto vd
Laborkampo agrikulturo vd
Aktiva en VaŝingtonoAŭstino vd
Aktiva dum 1972– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rick Perry, ministro pri energetiko en la kabineto de Donald Trump

En aŭgusto 2011 li anoncis sin kandidato por la respublikana prezidenta nomumo por 2012. Post malimponaj rezultoj en la kaŭkusoj en Iovao kaj la partia antaŭbalotado en Novhampŝiro, li malaktivigis la kampanjon la 19-an de januaro, 2012, kaj donis subtenon al la kandidateco de Newt Gingrich. La 4-an de junio 2015 li kandidatigis sin por la usona prezidenteco en la balotado de 2016, sed post malmulte da sukceso en la sondoj, li malaktivigis la kampanjon je la 11-a de septembro.

De la 20a de januaro 2017 li estas ministro pri energetiko en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump.