Rienzi, der letzte der Tribunen (eo: Rienzi, la lasta el la tribunoj) estas granda tragedia opero je kvin aktoj kun dek ses programeroj de Richard Wagner. Ĝi estis unufafoje prezentata en 1842. Ankaŭ la libreto devenas de la komponisto, surbaze de verko Rienzi, the Last of the Roman Tribunes de Edward Bulwer-Lytton en 1835. La opero temas pri la sorto de la mezepoka roma ŝtatisto kaj tribuno Cola di Rienzo (1313–1354).

Rienzi
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr

Enhavo redakti

La opero priskribas, kunpremite je tempospaco de kvin disaj tagoj, heroige kaj glorkronante la sorton de Cola di Rienzo, jen nomata Rienzi. Rienzi kontraŭstariĝas decideme kontraŭ la teroro, kiun la malamikiĝintaj nobelfamilioj Orsini kaj Colonna en Romo tagon post tagon disvastigas sur la simplan popolon, kaj inklinigas la civitanaron por ribelon kontraŭ ili. Jam baldaŭ Rienzi povas instali liberecan konstitucion en Romo kun si mem kiel „tribuno“ ĉe la pinto. Ankaŭ la klerikaro, ĉe ĝia pinto kardinalo[1], staras je lia flanko (unua akto).

Sed la nobeloj ne akceptas tion. Post kiam ili provizore estas retiriĝintaj, ili planas invadon por denova ekposedo de Romo. Atenco, kiun ili faras kontraŭ Rienzi dum granda festo, fiaskas, sed la tribuno amnestias ilin, je la indigno de la popolo (dua akto).

Malgraŭ ilia amnestiiĝo la nobeloj definitive estas fuĝintaj el Romo kaj alproksimiĝas kun armeo. Rienzi siaflanke nun estas decidiĝinta likvidi siajn kontraŭulojn, kaj kondukas la plebanojn en la batalon. La plebanoj venkas la nobelojn, kies estroj, Orsini und Colonna, batalmortas. Rienzi estas festata kiel venkinto, sed nun li havas novan, internan malamikon: Adriano-n di Colonna, adoranto de lia fratino Irene, kiu komence staris ĉeflanke de la popolo, nun tamen estas decidiĝinta venĝi la morton de sia patro al Rienzi (tria akto).

Per intrigo Adriano incitegas la plebanojn kontraŭ Rienzi. Ankaŭ la kardinalo nun kontraŭstaras la tribunon kaj rifuzas al li la Te Deum devigan post venko. Adriano malkaŝe sin deturnas de Rienzi (kvara akto).

Rienzi petegas la Dian benon por sia reganteco. Li ekkonas la perditecon de sia situacio; nur lia fratino Irene apogas lin. Adriano komencas lastan provon, tiri ŝin, kiun li ankoraŭ amas, sur sian flankon – tamen vane. Okazas popolribelo kontraŭ Rienzi: la plebanoj mem ekbruligas la Kapitolo, kie loĝas la tribuno, Rienzi kaj Irene pereas fiere kaj de ĉiuj forlasinte. Ankaŭ Adriano, kiu ne estis povinta forlasi Irene-n, mortas en la flamoj (kvina akto).

La agado ludas en la periodo inter 1347 kaj 1354 daŭre en Romo.

Ekesto redakti

Rienzi estas la tria finfarita opero de Richard Wagner kaj lia unua muzika sukceso, per kio li atingis sian trarompon. Antaŭe ekestis Die Feen (en 1833, unuafoje prezentita en 1888 je Munkeno) kaj Das Liebesverbot, kiun Wagner 1836 prezentis ununuran fojon en Magdeburgo.

La unua prezentado de Rienzi okazis la 20-an de oktobro 1842 ĉe la Reĝa Kortego-Teatro en Dresdeno; solistoj estis interalie Joseph Tichatschek kaj Wilhelmine Schröder-Devrient, pli malfrue tutsimple la Wagner-kantistino de la 19-a jarcento. Ĝi okazis relative glate, kelkaj koncedoj al la cenzuro ne estis eviteblaj: ekzemple la figuro de la kardinalo, kiu Rienzi finfine „perfidas“, por la unua prezentado devis estis alinomita en Raimondo – la reĝlandon Saksujo regis katolika dinastio, la katolika eklezio estis influhava. Krom tio la opero estis je tiamaj cirkonstancoj treege ampleksa (la trolongeco de pli malfruaj operoj de Wagner jam anonciĝis), kio kaŭzis kelkajn forstrekojn, ekzemple de la granda pantomimo en la dua akto.[2]

Por la enhavo de la opero Wagner enprenis inspirojn el la romano Rienzi, or The Last of the Tribunes de Edward Bulwer-Lytton (el 1835, germanigita en 1841),[3] por la muziko el la opero Fernand Cortez de Gaspare Spontini[4].

Referencoj redakti

  1. Kromnoto: La agado ludas, fidele laŭ la historiaj cirkonstancoj, dum la epoko de la avinjona papeco, kiam la papo ne loĝis en Romo.
  2. Komp. Voss, p. 78 s.
  3. Komp. Voss, p. 69 s.
  4. Komp. Voss, p. 75 s.

Eksteraj ligiloj redakti