Riglilo estas fortika metala stangeto, kies enŝovo en truon aŭ specialan ingon malhelpas la malfermon aŭ movon de pordo, fenestro, kovrilo de kofro ktp.[1]

Antikva klasika riglilo.

Laŭ Francisko Azorín riglilo estas Stango ŝovebla inter kramporingoj por fermi pordon aŭ fenestron.[2] Li indikas etimologion el la latina regula (regulilo). Kaj li aldonas la terminon rigli por senmovebligi pordon, fenestron, k. c., per riglilo.[3]

Ĝi konsistas plej ofte el movebla stangeto, kiu estas fiksita sur la bordo de la fermota tabulo, kaj hoko, kiu estas fiksita sur la kadro aŭ sur frata tabulo de la pordo, fenestro, krado ktp. Kelkaj disponas ankaŭ el sekura kroma fermilo kiu malhelpas la postan removon de la stangeto, fare de strangulo, pere de fiksado per seruro, kroma hoko ktp.

Tiu tipo de fermilo derivis el longa historio fakte de la komenco de la Bronzepoko, kiam jam ekzistis prarigliloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV [1] Alirita la 12an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 178.
  3. Azorín, samloke.