Rikolto (ne-registara organizaĵo)

Rikolto estas internacia ne-registara organizaĵo (NRO) kiu subtenas kamparajn familiojn kaj iliajn organizojn tutmonde.

Rikolto
ne-registara organizaĵoorganizaĵo
Komenco 1962 vd
Lando(j) Belgio vd
Situo Loveno
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi celas kontraŭbatali malriĉecon kaj protekti la estontecon de la nutrado. Rikolto aktivas en Latinameriko, Afriko, Azio kaj Belgio.

La NRO estis fondita fare de la dominika pastro Dominique Pire en 1958 sub la nomo Îles de Paix. En tiu jaro li ricevis la Nobel-Pacan Premion por sia laboro kun rifuĝintoj kaj militaj viktimoj de la Dua Mondmilito kaj pro la graveco, kiun li kunigis al konstrua dialogo kaj konflikto.

Ĝis septembro 2017, Rikolto estis en Belgio konata kiel Îles de Paix (fr) - Vredeseilanden (nl) kiu signifas en Esperanto 'pacinsuloj'.

Misio redakti

Rikolto subtenas kamparanajn familiojn kaj iliajn organizaĵojn por kontraŭbatali malriĉecon kaj protekti la estontecon de manĝaĵo.

Ili realigas tion per

  • asocioj de malgrandaj kamparanoj, manĝaĵaj kompanioj kaj superbazaroj por entrepreni;
  • helpi farmbienojn en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko pligrandiĝi;
  • helpi superbazarojn kaj manĝaĵajn kompaniojn reviziante iliajn provizajn ĉenojn;
  • helpi grandkuirejojn en Belgio kun la kreado de nutrigaj manĝaĵoj.

Historio redakti

En la jaro 200, Vredeseilanden, Coopibo kaj Fado kunfandiĝis. Post la kunfandiĝo, oni decidis reteni nur la nomon Vredeseilanden, ĉar ĝi estis plej klara kaj konata. Sekvis reorganizado, sed la organizo plue enfokusigis sur disvolviĝo per enspezoj de daŭrebla agrikulturo.

Vredeseilanden redakti

En 1980, la estraro de direktoroj de Îles de Paix voĉdonis unuanime por kreado de aŭtonoma flandra fratina organizaĵo, apud la franclingva : Vredeseilanden.

Coopibo redakti

En 1976, Coopbio retiriĝis de la 'Internacia Konstrua Ordo' kaj fariĝis sendependa ne-registara evoluhelpa organizaĵo, limigante sin al kelkaj landoj. Ekde la 1990-aj jaroj ĝi koncentriĝis sur daŭrebla agrikulturo en Flandrio kaj en la Sudo.

Fado redakti

En 1955, kelkaj homoj kolektiĝis ĉirkaŭ René Daem, kiu laboris en Floreso (Indonezio) pri sano kaj malriĉeco. La organizo "amikoj de Flores" estis fondita. Meze de la 1980-aj jaroj ili ricevis alian nomon: FADO (Flemish Organisation for Assistance in Development - Flandra Organizo por Asistado en Disvolviĝo). La ne-registara organizaĵo specialiĝis pri daŭrebla agrikulturo en sudorienta Azio (Indonezio kaj Vjetnamio).

Vredesleilanden-Coopibo redakti

Dum la krizo en Ruando estis establita kunlaboro inter Vredeseilanden kaj Coopibo. En tiu jaro, Vredesleilanden efektivigis kampanjon por ambaŭ programoj en la regiono de la Grandaj Lagoj en Ruando.

Mallonge poste, komenciĝis diskutado pri kunfandiĝo.

En 1997 ekestis la nova organizaĵo Vredeseilanden-Coopibo. En la sudo, la organizo tiam nomiĝis VECO (Vredeseilanden Country Office).

FADO kuniĝas kun Vredeseilanden-Coopibo redakti

En 2001, Vredeseilanden-Coopibo kunfandiĝis kun FADO. En Belgio, la organizo eknomiĝis Vredeseilanden.

VECO iĝas RIKOLTO, tutmonda organizaĵo redakti

En 2017, la Estraro de Administrantoj decidis forlasi la regantan pozicion de la regionaj oficejoj. Internacia estraro ejde nun determinos la direkton de la organizaĵo. La NRO subtenas kamparajn familiojn tutmonde kaj siajn organizojn por kontraŭbatali malriĉecon kaj protekti la estontecon de nutrado. La internacia organizaĵo funkciis sub la nomo VECO (Vredeseilanden Land Office), kiu estis ŝanĝita en Rikolto en 2017.[1]

Montbiciklado redakti

Unu el la enspezigaj agadoj de Rikolto estas la Vredeseilanden Classics. Temas pri biciklado en montaraj landoj kie Rikolto aktivas. La unua eldono estis en Senegalo en 2010. Intertempe okazis ankaŭ eldonoj en Benino, Nikaragvo, Sulaveso, Tanzanio kaj Vjetnamio.

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) Jan Wyckaert, Vredeseilanden vervelt tot internationale organisatie met nieuwe naam: Rikolto (Vredeseilanden fariĝas intenacia organizaĵo kun nova nomo : Rikolto), Rikolto Belgio, la 29-an de septembro 2017, alirite la 22-an de januaro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti